Maremma ŝafhundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Projekto Maremma uzas Maremmajn ŝafhundojn por protekti pingvenojn el vulpoj.

La Maremma ŝafhundo, en itala Cane da pastore Maremmano-Abruzzese, kutime menciita kiel Maremmano, estas raso de ŝafhundoj indiĝenaj de centra Italio, partikulare el Abruco kaj la regiono Maremma de Toskanio kaj Latio. Ĝi estis uzita dum jarcentoj de italaj ŝafistoj por defendi siajn gregojn el la lupoj. La nomo de la raso derivas el tiu de la marĉoj Maremma, kie ĝis ĵuse ŝafistoj, hundoj kaj centoj da miloj da ssafoj travintrumis,[1] kaj tie la raso estas nune ankoraŭ abunda kvankam ŝafado ege malpliiĝis. La raso estis amplekse uzita en Abruco, kie ŝafobredado restas grava por la rura ekonomio kaj lupo restas aktiva kaj protektita predanto. Similaj rasoj estas la Pirinea Montohundo, la Kuvaso de Hungario, la pola Tatra hundo kaj la Šarplaninac, kun ĉiuj el kiuj ĝi povas kunhavi komunan praulon;[2][3] kaj la Akbaŝa hundo de Turkio.

La ĉefa minaco por la populacioj de Blua pingveneto estis predado (inklude nestopredado) fare de katoj, vulpoj, sovaĝiĝintaj hundoj, grandaj reptilioj, furoj kaj ermenoj,[4] kiuj povas veni al la insulo dum malalta tajdo. Pro ties malgrando kaj enmeto de novaj predantoj, kelkaj kolonioj malpliiĝis tiom multe kiom ĝis 98 % en nur kelkaj jaroj, kiaj la malgranda kolonio ĉe Mezinsulo, ĉe Warrnambool, Viktorio, kiu malpliiĝis el proksimume 600 pingvenoj en 2001 al malpli ol 10 en 2005. Pro tiu minaco de kolonia malapero, konservadistoj pioneris eksperimentan teknikon uzante la helpon de la Maremma ŝafhundo por protekti la kolonion kaj forigi la eventualajn predantojn.[5] De tiam la pingvena populacio rekuperiĝis.[6][7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Barker, Graeme; Tom Rasmussen. (2000) The Etruscans. Wiley-Blackwell, p. 33.
  2. Ancona, George. (1985) Sheep Dog, 1‑a eldono, Nov-Jorko: Lothrop, Lee & Shepard. ISBN 978-0-688-04119-9.
  3. Le Origini del cane Pastore - Maremmano Abruzzese (itale). Circolo del Pastore Maremmano - Abruzzese (2010). Arkivita el la originalo je 2016-08-25. Alirita August 2011. “The origins of the Pastore Maremmano-Abruzzese”. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-08-25. Alirita 2013-11-25.
  4. BBC - Science & Nature -Sea Life - Fact Files: Little/Fairy penguin. bbc (2005-07). Arkivita el la originalo je 2013-01-13. Alirita 2011-11-25.
  5. . Sheepdogs Guard Endangered Fairy Penguin Colony. Softpedia (2009-01-07). Alirita 2011-11-25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-25. Alirita 2013-11-25.
  6. Middle Island Maremma Project. Visit Warrnambool. visitwarrnambool.com.au. Arkivita el la originalo je 2013-01-08. Alirita 2012-09-06. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-08. Alirita 2013-11-25.
  7. Middle Island Maremma Project. Warrnambool. Warrnambool City Council. Alirita 2012-09-06.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]