Margarete Buber-Neumann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margarete Buber-Neumann
Persona informo
Naskonomo Margarete Thüring
Naskiĝo 21-an de oktobro 1901 (1901-10-21)
en Potsdam
Morto 6-an de novembro 1989 (1989-11-06) (88-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Tombo Frankfurt Main Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Frat(in)o Babette Gross
Amkunulo Heinz Neumann
Infanoj Judith Buber Agassi • Barbara Goldschmidt
Okupo
Okupo verkistoĵurnalisto
vdr

Margarete BUBER-NEUMANN naskiĝis la 21-an de oktobro 1901 en Potsdamo kaj mortis la 6-an de novembro 1989 en Frankfurto. Ŝi estis germana komunisto, kiu saviĝis el la punlaborejoj de gulago en Sovetunio kaj el naziaj koncentrejoj en Germanio. Ŝi atestis sian sperton en pluraj libroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1920, Margarete, naskiĝinta Thüring, aniĝis al Komunista Partio de Germanio, poste edziniĝis kun Rafael Buber, komunisto. La geedzoj havis du filinojn, poste eksedziĝis en 1929. Margarete tiam edziniĝis kun Heinz Neumann, unu el la partiestroj. Je la alveno de la nazioj al la povo, ĉi tiu rifuĝis en Moskvo kun Margarete. Sed en aprilo 1937, li viktimiĝis de la stalina Granda Purigo kaj definitive malaperis. Margarete Buber-Neumann restis sola ĝis junio 1938 kaj siavice estis arestita de la NKVD.

Dum ŝajna proceso, ŝi estis akuzita pri kontraŭ-revoluciaj agadoj kaj kondamnita al kvinjara malliberigo en punlaborejo. Ŝi estis tiam deportita al Karagando, en Kazaĥio, kie ŝi pasigis du jarojn en kruelegaj kondiĉoj. En 1940, Stalin decidis fordoni al Hitler la germanajn komunistojn rifuĝintaj en Sovetunio. Post du gulagaj jaroj, Margarete Buber-Neumann estis donita al la Gestapo kiu internigis ŝin en la koncentrejo Ravensbrück. Tie ŝi pasigis kvin jarojn kaj ekamikiĝis kun la franca etnologino Germaine Tillion kaj kun la ĉeĥa ĵurnalistino Milena Jesenská malnova kompanino de Franz Kafka. Milena mortis pro senforteco en 1944 kaj poste Margarete skribis rimarkindan biografion cele omaĝi al ŝi.

En aprilo 1945, pro la avanco de la Ruĝa Armeo , la estraro de la koncentrejo decidis liberigi multe da malliberuloj. Margarete Buber-Neumann riskis sin piedire komenci danĝeran vojaĝon tra Germanio por forfuĝi de la sovietianoj kaj kuniĝi kun sia familio en Bavario.

En 1949, ŝi atestis en Parizo dum la fama proceso Kravtchentko. Ŝia raporto, kiu estigis paralelaĵon inter la sovetiaj kaj naziaj koncentrejoj, estis unu el la gravaj momentoj de la proceso. Unuafoje nerefutebla atestanto malkaŝis la ekziston de koncentrejoj por politikaj deportitoj en Sovetunio .

Laŭ la filozofo Tzvetan Todorov, « Margarete Buber-Neumann aspektas al ni kiel la ekzempla atestanto pri malbono, kiu regis la politikan vivon en Eŭropo, la totalismo. [...] La legado de ŝiaj libroj donas al ni iom pli da fidemo pri la elturnaĵoj de la homa specio. »