Margarete Klünder
Margarete Klünder | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Margarete Bläsing |
Naskiĝo | 28-an de julio 1914 |
Morto | 19-an de aŭgusto 2012 (98-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Familio | |
Infano | Helmut Klünder ![]() |
Parencoj | N. Klünder (nepo) ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Margarete KLÜNDER, naskiĝnomo Margarete Bläsing, tial laŭ iuj dokumentoj ankaŭ nomita Margarete Bläsing-Klünder, naskiĝis la 28-an de julio 1914 kaj mortis 98-jara la 19-an de aŭgusto 2012,[1] estis germana denaska esperantistino el Steinfurt, Vestfalio. La unua esperantisto en la familio estis ŝia patro,[2] kiu esperantistiĝis en 1908,[3] kaj ŝi pludonis la tradicion kaj plukunfondis plurgeneracian Esperanto-familion. Interalie ŝi estis unu el la fondintoj kaj organizantoj de la unua Internacia Infana Kongreseto flanke de la UK 1951 en Munkeno. Apartan vikipedian artikolon interalie havas la filo Helmut Klünder (1948-2022) kaj la nepo N. Klünder (1992-). La revuo Esperanto aktuell 4/2013 indikas, ke la jarkunveno de GEA la 19-an de majo 2013 kadre de la Germana Esperanto-Kongreso aparte memorigis pri ŝi.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ laŭ mortoanonco en la gazeto Westfälische Nachrichten en Monastero (germane)
- ↑ laŭ intervjuo de Chuck Smith kun la nepo en junio 2013 (angle kaj esperante)
- ↑ laŭ la artikolo de aprilo 2008 en la gazeto Westfälische Nachrichten, ligita sube
- ↑ protokolo de la jarkunveno de GEA la 19-an de majo 2013 en Esperanto aktuell 4/2013, paĝo 11 (ĉi tie germane, en formato PDF)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- artikolo Für uns ist das ganz normal - Muttersprache Esperanto ("por ni tute normalas: denaska lingvo Esperanto") de aprilo 2008 pri la nepo Nils, filo Helmut kaj "avino" Margaret en la gazeto Westfälische Nachrichten en Monastero (germane)