Margarete Schütte-Lihotzky


Margarete SCHÜTTE-LIHOTZKY (naskiĝinta la 23-an de januaro 1897 en Vieno, mortinta samloke la 18-an de januaro 2000) estis aŭstra arkitektino. Edzinigis ŝin la arkitekto Wilhelm Schütte.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ŝi estis la unua virino en sia lando studante arkitekturon i.a. ĉe Oskar Strnad kaj Heinrich Tessenow. Influis ŝin krome Adolf Loos. En 1918/19 ŝi faris staĝon ĉe Robert Oerley kaj Vermeer antau studvojaĝo al Nederlando. Deĵorante inter 1920 kaj 1926 ŝi ege gravis por novaj setladoj kaj sociala loĝejfaro. En 1921 ŝi kun Ernst Egli kreis porinfanan hejmon de la setlejo Eden; samjare, sub la gvidado de Adolf Loos, engaĝiĝis ŝi ĉe la porveterana kooperativo Erste gemeinnützige Siedlungsgenossenschaft für Kriegsinvalide. Inter 1922 kaj 1925 gravas ŝia agado en la tutnacia ligo Österreichischer Verband für Siedlungs- und Kleingartenwesen (pri loĝejoj kaj etĝardenoj). Inter 1926 kaj 1930 ŝi deĵoris en Frankfurto ĉe Majno ĉe Ernst May kie oni fokusiĝis pri dommastraj faciligoj. Inter 1930 kaj 1933 ŝi kun aliaj frankfurtaj grupanoj arkitekture radiis pri porlaboristaj loĝejoj, lernejoj kaj infanĝardenoj en Sovetio: inter 1931/32 ŝi asistantis ĉe la moskva altlernejo en la Instituo pri familiplanado.Studvojaĝoj al Ĥinujo kaj Japanujo sekvis en 1934 antaux ol kunlaborado ĉe la moskva Akademio pri arkitekturo (kun fokuso pri mebloj); en 1936/37 ŝi Moskve evolupolitike akvitis. Poste estis ŝi en Parizo gastdocentante inter 1938 kaj 1941 en Istanbulo.
Dum la Dua Mondmilito ŝi do laboris ekzile en Turkujo kie ŝi renkontis aliajn aŭstrajn kontraŭfaŝistojn. Dum restado en Vieno en 1941 Gestapo arestis ŝin kaj en Berlino oni kondamnis ŝin je punlaboreja restado por 15 jaroj. Inter 1945 kaj 1947 Schütte-Lihotzky laboris en la urboplanada direkcio de Sofio; poste ŝi liberprofesiulis arkitekture kaj fakliterature en sia naskiĝurbo. En 1956 ŝi vojaĝis Ĥinujon, en 1961 Kubon: la kubanoj vokis ŝin en la 1963-a jaro por krei porinfanaĵojn. En 1966 ŝi ekspertistis Berline ĉe Deutsche Bauakademie (tie ŝi planis t.n. konstruludilan metodon en publika utiligdomkonstruado). De 1945 ŝi ree Viene laboris en propra ateliero; pro ŝato de komunismo ŝi apenaŭ ricevis publikajn mendojn.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]Dum la 1980-a jaroj la aŭstroj re-ekkonis elstarecon de sia kuncivitanino. Sekve ŝi fariĝis honora doktoro ĉe kvar universitatoj kaj ricevis ŝtatan premion pri sciencoj kaj artoj ktp. Ŝi mem ekde la 1960-aj jaroj pasigis la somerajn monatojn en Radstadt kie ŝi konstruis domon por la fratino. Nuntempe centre de Radstadt troviĝas placo nomita por ŝi. Uwe Bolius filmigis ŝian vivon.
En la kvina viena urbodistrikto (Margareten, Franzensgasse 16) oni malfermis muzeon Margarete Schütte-Lihotzky-Zentrum. Viene loĝdombolokaro, strato kaj parko portas ŝian nomon: Margarete-Schütte-Lihotzky-Hof (21-a distrikto), Schütte-Lihotzky-Weg (11-a distrikto), Margarete-Schütte-Lihotzky-Park (5-a distrikto).
Krome: 1917, Max-Mauthner-Preis (por kuireja plano); 1919, Lobmeyr-Preis (projekto de kulturpalaco); 1922, Medaille der Gemeinde Wien (bronze); 1923, Ehrenmedaille der Gemeinde Wien (arĝente); 1977, Joliot-Curie-medalo de la Monda pacmovado; 1980, Preis der Stadt Wien für Architektur 1985, Prechtl-Medaille der Technischen Universität Wien; 1987, Ehrenmedaille für Verdienste um die Befreiung Österreichs; 1988, Österreichischer Staatspreis für Wissenschaft und Kunst; 1989, IKEA-Preis (ne akceptite); 1992, Ehrenmedaille der Stadt Wien (ore); 1993, Ehrenring der Bundeskammer der Architekten und Ingenieurkonsulenten: 1993, Österreichisches Ehrenzeichen für Wissenschaft und Kunst.
Konstruaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Siedlung Heuberg, Vieno XVII., du eroj (asistante al Adolf Loos), 1921–1924
- Otto-Haas-Hof, Vieno XX., Winarskystraße 16–20 (kun Adolf Loos, Franz Schuster kaj Karl Dirnhuber), 1924–1926[1]
- Reihenhäuser, Vieno XIII., Woinovichgasse 2 kaj 4 (Werkbundsiedlung), 1930–1932
- infanĝardeno je Magnitogorsk, 1930-aj jaroj
- Gemeindebau Barthgasse 5–7, Vieno III., 1949/50
- Kindergarten am Kapaunplatz, Vieno XX., 1952
- ejo de la Globus-eldonejo, Vieno XX., Höchstädtplatz 3, 1954–1956, kun Wilhelm Schütte, Fritz Weber kaj Karl Franz Eder[2]
- Gemeindebau Schüttelstraße 3, Vieno II., 1956–1959
- infanvartejo, Vieno XI., Rinnböckstraße 47, 1961–1963
- Volxhaus (popoldomo), malposte presejo de la KPÖ-organo "Volkswille", Südbahngürtel 24, Klagenfurt, 1948/49
Skribaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Warum ich Architektin wurde (kun K. Zogmayer), Residenz, Salcburgo 2004
- Erinnerungen aus dem Widerstand. Das kämpferische Leben einer Architektin von 1938-1945, eldonejo Promedia, 1994
- Auf Frauen bauen. Architektur aus weiblicher Sicht (kun A. Zieher kaj U. Schreiber), eldonejo Pustet, 1999
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Otto-Haas-Hof" - ĉe: wienerwohnen.at
- ↑ Karl Schwanzer, Günther Feuerstein (eld.): Wiener Bauten 1900 bis heute, Österreichisches Bauzentrum, Wien 1964, p. 53, n-ro 217a