Margareto (luno)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Margareto. |
Margareto | |
Natura satelito de Urano (XXIII) | |
![]() | |
natura satelito de Urano | |
---|---|
Oficiala nomo | Urano XXIII[1] |
Aliaj nomoj | S/2003 U 3 |
Nomita laŭ | Margaret vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Scott S. Sheppard David C. Jewitt[1] |
Dato de malkovro | 29-a de aŭgusto 2003[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea (Havajo)[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 14 345 000 km[2] |
Discentreco | 0,6608[2] |
Klinangulo | 57°[2] sur la ekliptiko |
Periodo | 1 687,01 tagoj[2] |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~ 11 km[2] ? |
Maso - Denso |
~ 5,4 × 1015 kg ? 1,3 × 103 kg/m3 hipoteze |
Rotacia periodo | ? |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 64 K |
Albedo Geometria albedo |
0,04 hipoteze 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 25,2 |
Margareto estas neregula ekstera satelito de Urano. Ĝi estas la ununura neregula satelito de Urano kies orbito estas prograda.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas malkovrita de Scott S. Sheppard kaj David C. Jewitt la 29-an de aŭgusto 2003 per la teleskopo Subaru de Mauna Kea[3]. Kiel tria urana luno malkovrita en 2003, ĝi ricevis la maldaŭran nomon S/2003 U 3.
Ĝi estis tamen observita de Matthew J. Holman kaj John J. Kavelaars la 13-an kaj 25-an de aŭgusto 2001, sed tiuj observoj ne estis sufiĉe precizaj por pruvi ke temas pri urana satelito nek por establi ĝian orbiton.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ricevis en 2005[4] nomon ĉerpitan (kiel volas tradicio), el la verkaro de William Shakespeare: Margareto (angle: Margaret) estas servistino en "Multa bruo pri nenio".
Ecoj
[redakti | redakti fonton]Margareto estas la ununura satelito de Urano kun antaŭenira orbito rilate al la ekliptiko: ĉiuj aliaj neregulaj satelitoj havas retrogradan orbiton, kaj la regulaj satelitoj orbitas en la ekvatora ebeno de Urano, klinita de 97,77° sur la ekliptiko.
La discentreco de la Margareta orbito ( 0.7979451 en la epoko 2006[5]) estas unu el la plej grandaj inter la konataj naturaj satelitoj.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Uranian Satellite Fact Sheet kaj Uranus' Known Satellites(angle)
- ↑ IAUC 8217: S/2003 U 3; 157P; AG Dra (angle)
- ↑ IAUC 8648: Sats OF URANUS; 2005mf, 2005mg; C/2005 U7, C/2005 U8, C/2005 Y1 (angle)
- ↑ Natural Satellites Ephemeris Service (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- pole Margareto, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" Arkivigite je 2013-01-28 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Margareto (angla versio)[rompita ligilo]
- angle Novaj satelitoj de Urano malkovritaj en 2003
- angle Margareto, el "Solar System Exploration" Arkivigite je 2015-06-10 per la retarkivo Wayback Machine
- france La malgrandaj satelitoj de Urano[rompita ligilo]
- france Ĉielaj novaĵoj de oktobro 2003
- germane Margareto kaj aliaj uranlunoj (el "Projekto Luno")
|