Margit Beleznay (1887)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Margit Beleznay.
Margit Beleznay
Margit Beleznay en 1922
Margit Beleznay en 1922
Persona informo
Naskonomo Braun Margit
Naskiĝo la  28-an de septembro 1887(nun 1887-09-28)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto ?
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Margit Beleznay [beleznai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beleznay Margit estis hungara aktoro, primadono, subreto. Ŝia origina familia nomo estis Braun ĝis 1913.

Margit Braun [1] naskiĝis la 28-an de septembro 1887 en Budapeŝto, la mortodatenoj ne estas konataj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Margit Beleznay komencis kantadi en teatra koruso en 1903 en sia naskiĝurbo. Ŝi studis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi, poste ŝi estis primadono en la teatra jaro 1907 en Teatro de Kecskemét. En la sekvaj jaroj ŝi apartenis al pluraj teatraj trupoj (ekzemple en 1910 al trupo de Ignác Krecsányi). Ŝi ludis ne nur en teatroj, sed ankaŭ en la plej famaj kabaredoj. Krom Budapeŝto ŝi estis videbla en spektakloj en Debrecen (1911), Pozsony (1912), Kolozsvár (1916). Ŝi havis precipe subretajn rolojn. Supozeble en la lasta urbo ŝi edziniĝis, sed en la fruaj 1920-aj jaroj ŝi eksedziniĝis. Ŝia posta vivo estas nekonata.

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • A feleségem hű asszony (1912, skeĉo) – edzino
  • Robinson Krausz (1913, skeĉo)
  • A rejtély (1916)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.