Saltu al enhavo

Margit Turková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margit Turková
Persona informo
Naskonomo Margita Kvietková
Naskiĝo 26-an de septembro 1939 (1939-09-26) (86-jaraĝa)
en Čierny Balog
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Margit TURKOVÁ (naskiĝis la 26-an de septembro 1939 en Čierny Balog kiel Margita Kvietková) estas slovaka esperantistino, vivanta en Ĉeĥio, inĝenierino; ekskomitatanino de ĈEA, eksredaktorino de Paco (ĉeĥaj numeroj), honora membrino de ĈEA.

Ŝi naskiĝis en Slovakio, sed en 1946 transloĝis kun la familio al Bohemio al la nuna distrikto Tachov (antaŭe Horšovský Týn). En 1961 ŝi finis studadon en la Agronomia Fakultato de la Agrikultura Altlernejo en Prago kaj ekde tiam laboris kiel agronomino. En Esperantujo ŝi aktivas ekde 1971. Origine ŝi agis en la Esperanto-Klubo en Bor u Tachova kaj post transloĝiĝo en 1979 en la klubo en Příbram. En la jaroj 1976-1982 ŝi estis membrino de la Komitato de ĈEA. Honora membro en ĈEA ŝi fariĝis en 2011 okaze de la 13-a ĈEA-Kongreso en Šumperk.

Ŝi aktivas precipe en la sfero de kulturo, helpante al esperantistaj poetoj publikigi verkojn, precipe al Čestmír Vidman. Por li ŝi enkomputiligis kaj helpis eldoni liajn lastajn verkojn: Než padne mlha docela (Antaŭ ol la nebulo plene falos, 2006), S poutnickou holí - Kun pilgrimbastono (tradukis Jaroslav Krolupper, 2008), Sedmnáct slabik - Dek sep silaboj (tr. J. Krolupper, 2009) kaj Poutník K. H. M. (Pilgrimanto K. H. M.). Ŝi kunlaboris antaŭe ankaŭ kun Josef Rumler, Jiří Karen, kaj rusa poetino Ljubov Vondroušková kaj nuntempe kun Věra Ludíková.

En 2010 Ĉeĥa televido en la programo por emeritoj Barvy života (Koloroj de la vivo) prezentis ŝian esperantistan vivon.

Per siaj artikoloj ŝi kontribuas al esperantistaj gazetoj, ekz. Starto, Informilo de AEH, La Gazeto, Praga Bulteno.

Ŝi realigas prelegojn en la Esperantista Klubo en Prago, pluraj estis registritaj kaj disponeblas en interreto.

Ŝi estas ano de la organizo OSIEK, en kiu ŝi prelegis pri Kei Kurisu kaj liaj tradukoj de la verkoj de Jaroslav Hašek (OSIEK-konferenco en Banská Štiavnica, 2017) kaj Respegulo de hungara historio en ĉeĥa literaturo (OSIEK-konferenco en Kondoroŝ, 2019). En la konferenco de la Unio de tradukistoj kaj interpretistoj en 2011 ŝi prelegis pri tradukoj de Jaroslav Hašek en Esperanton.

RIBASOVÁ, Marie - TURKOVÁ, Margit. Gastronomický slovník česko-esperantský - Gastronomia vortaro ĉeĥa-esperanta. Eld. Margit Turková, presis Dvořák: Dobříš, 2015. 33 p. ISBN 978-80-87241-20-2.

  • Laskavá fantazie - Karesa fantazio de Čestmír Vidman. Trad. Jaroslav Krolupper, Jiří Patera, Margit Turková. Praha 2010, 117 p.
  • Novobilský, Vlastimil: Francisko Valdomiro Lorenz : atesto pri la vivo kaj verko de eksterordinara homo. Trad. Margit Turková. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2017. 159 p. ISBN 978-80-87169-80-3.
  • Pitter, Přemysl: Spirita revolucio en la koro de Eŭropo. Trad. Margit Turková. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2017. 127 p. ISBN 978-80-87169-78-0.