Margot Honecker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margot Honecker
Persona informo
Margot Honecker
Naskonomo Margot Feist
Naskiĝo 17-an de aprilo 1927 (1927-04-17)
en Halle (Saale)
Morto 6-an de majo 2016 (2016-05-06) (89-jaraĝa)
en Santiago de Ĉilio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per mama kancero vd
Tombo Parque del Recuerdo Cemetery vd
Lingvoj germanarusa vd
Ŝtataneco Vajmara RespublikoNazia GermanioGermana Demokratia RespublikoĈilio vd
Partio Socialista Unueca Partio de GermanioKomunista Partio de Germanio • Komunista Partio de Germanio vd
Familio
Gefratoj Manfred Feist vd
Edz(in)o Erich Honecker vd
Infanoj Sonja Honecker vd
Parencoj Peter Feist vd
Profesio
Okupo politikisto • komunisto vd
Laborkampo politikokomunismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Margot HONECKER (fraŭlina nomo: Feist; naskiĝinta en la 17-a de aprilo 1927 en Halle an der Saale, mortinta la 6-an de majo 2016 en Santiago de Chile[1]) estis eksa orientgermana politikistino. Ŝia patro, la ŝufaristo Gotthard Feist, estis aktiva membro de la Komunista Partio de Germanio, la patrino laboristino en uzino. Dum la nazia tempo la patro internigitis en la koncentrejo Buchenwald.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la Dua mondmilito Margot Feist aliĝis al la Komunista Partio (KPD). Post la unuiĝo kun la socialdemokratoj la partimembroj iĝis aŭtomate anoj de Sozialistische Einheitspartei Deutschlands. Baldaŭ komenciĝis ŝia kariero ĝis la pinto de la GDR-politikistaro.

Unue Feist laboris kiel stenografiistino ĉe la Landa sekcio de la socialista sindikataro FDGB de Saksio-Anhalto. En 1946 ŝi iĝis membro de la Sekretariejo de la distrikta estrado de Halle de la komunisma porjunulara organizo FDJ kaj jam unu jaron poste estrino de la sekcio pri kulturo kaj edukado en la landa FDJ-estraro. Post speciala trejnado ĉe la Partialtlernejo Liebenwalde ŝi laboris de 1948-53 kiel sekretariino de la centra FDJ-konsilio kaj iĝis ĉefino de la pionira organizaĵo Ernst Thälmann.

Tiun tempon ŝi sukcesis iĝi deputitino en la GDR-parlamento (Volkskammer), estante nur 22 jaraĝulino. Sekve ŝi estis la plej juna deputitino tie. La kariero rekte antaŭeniris samrapide: en 1963 ŝi iĝis ordinara membrino de la SED-centra komitato kiel ankaŭ vica ministrino pri popola klerigo.

La plej influa virino de GDR[redakti | redakti fonton]

En tiu tempo ŝi jam estis edziniĝinta al Erich Honecker. La paro interkonatiĝis en 1949. Tiutempe Erich Honecker estis ankoraŭ la edzo de Edith Baumann; en 1952 naskiĝis la filino Sonja (eksteredzece). La partiestro Walter Ulbricht puŝis Honecker al divorco kaj edzeco kun Margot. Danke al la kariero de la edzo Margot iĝis la sendube plej influhava virino de GDR ekde la 1970-aj jaroj. Ŝi decidis pri la horartabuloj en la lernejoj kaj faris la lernejajn programojn laŭ ortodoksaj socialismaj reguloj. Kontraŭ la rezistoj de la eklezioj ŝi ankaŭ enkondukis pormilitan trejnadon por infanoj (devige por ĉiuj de la 9-a kaj la 10-a klasŝtupoj). Multaj ŝtatanoj de GDR malŝatis ŝin kaj moknomis ŝin "Blua eminenco" pro ŝia bluete kolorigita hararo.[2]

Ŝi ege ŝatis esti potenca. Ĝis la fino ŝi tenis firmtenis la partiajn principojn. Tio evidentiĝis ankoraŭ en junio de 1989 en kvinhora parolado ĉe la 9-a Eostberlina Pedagogia Kongreso. Tie ŝi defendis ĉiujn regulojn de GDR-edukado. Se necesus la socialismo defendindu eĉ per armiloj laŭ ŝia vidpunkto. Tiutempe aliaj ŝtatoj komunismaj jam estis pli memkritikemaj.

Fuĝo al Ĉilio[redakti | redakti fonton]

En la 20-a de oktobro 1989 Margot demisiis. Ankoraŭ en la 2-a de novembro ŝi tamen ricevis dankesprimojn fare de la Politburoo pro la multjara engaĝiĝo. Kontraŭe, malmultajn semajnojn post tiuj honoroj ŝi devis sin pravigi antaŭ komisio de la GDR-parlamento. La riproĉoj estis ke ŝi tra jardekoj ruinigis sincerecon de bonvolaj instruistoj kaj kreivaj lernantoj. Baldaŭ poste ŝi eksmembriĝis de la partio SED (kiu intertempe estiĝis PDS. La geedzparo fuĝis unue al Moskvo, en la ambasadon de Ĉilio. En 1992 Margot transloĝiĝis kun Erich (+1994) al Ĉilio.

Ŝi evitas kontaktojn al ĵurnalistoj sed montris sin dum intervjuo en 2009 obstina kaj konvinkita ke ŝi kaj la de ŝi preferita politika sistemo entute pravis.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anonco ĉe orf.at
  2. Vortludo kun la germana esprimo "Graue Eminenz" kiu signifas respektindan personon, dume la similsonanta esprimo "Blaue Eminenz" pro la blua koloro ne signifas ion.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Luis Corvalán: Gespräche mit Margot Honecker über das andere Deutschland. Übersetzung aus dem Spanischen: Sabine Schell, 219 S., Das Neue Berlin, Berlin 2001, ISBN 3-360-00950-9
  • Jörn Kalkbrenner: Margot Honecker gegen Ossietzky-Schüler. Urteil ohne Prozess. 117 S., Dietz Verlag, Berlin 1990, ISBN 3-320-01682-2
  • Ed Stuhler: Margot Honecker. Eine Biographie. 223 S., Ueberreuter, Wien 2003, ISBN 3-8000-3871-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]