Mariánské Údolí (Hlubočky)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mariánské Údolí
Mariánské Údolí
germane Marienthal
vilaĝo
Stacidomo Hlubočky-Mariánské Údolí
Oficiala nomo: Mariánské Údolí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Hlubočky
Historia regiono Moravio
Montaro Nízký Jeseník
Fervoja haltejo Hlubočky-Mariánké Údolí
 - fervojlinio n-ro 310
Domoj 227
Rivero Bystřice
Situo Mariánské Údolí
 - koordinatoj 49° 36′ 56″ N 17° 24′ 14″ O / 49.61556 °N, 17.40389 °O / 49.61556; 17.40389 (mapo)
Katastro 4,69 km² (469 ha) Hlubočky
Loĝantaro 1 717 (2021)
Denseco 366,1 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 783 61; 783 65
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mariánské Údolí (Hlubočky)
Portalo pri Ĉeĥio

Mariánské Údolí (germane Marienthal) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Hlubočky en distrikto Olomouc. Fabrika domaro de ferfabriko akcia kompanio Moravia en Mariánské Údolí unue falis sub Velká Bystřice kaj etendiĝis sur eksaj parceloj de Metropolita olomouca kapitulo, ekde la jaro 1846 la domaro fariĝis konsisto de municipo Mrsklice/Nirklowitz (Mrsklesy). En la jaroj 1919-1938 Mariánské Údolí estis domaro de Velké Bystřice kaj post rezigno pri ĉeĥoslovaka limregiono de Imperia regiono Sudetio. Post ellandigo de germana loĝantaro estis la fabrika domaro nove loĝigita kaj la akcia kompanio Moravia estis ŝtatigita. En la jaroj 1945-1956 la fabrika domaro fariĝis denove konsisto de Velké Bystřice. En la jaro 1956 Mariánské Údolí estis kunigita kun municipo Hlubočky, al kiu estis integritaj en la jaro 1974 Posluchov kaj en la jaro 1976 ankaŭ municipo Hrubá Voda. Tiutempe municipo Hlubočky kun domaro Mariánské Údolí havis 3 014 loĝantojn kaj 886 domojn sume. Ĉe Hlubočky estiĝis ampleksa loĝdomaro Dukla, en la jaroj 1974-1975 poste nova loĝdomaro ĉe Mariánské Údolí.

Vivas ĉi tie 1 717 loĝantoj (2021). En la jaro 2009 la municipo poste registris 292 adresojn. Mariánské Údolí situas en katastra teritorio Hlubočky kun areo 4,69 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉeĥoslovakio[redakti | redakti fonton]

Imperia regiono Sudetio - limpasejo[redakti | redakti fonton]

Hlubočky kaj Mariánské Údolí estis okupitaj lunde la 10-an de oktobro 1938 mallongtempe post tagmezo. La germana loĝantaro akceptis la germanajn taĉmentojn solene kaj aranĝis gastigaĵon. Pro denunco de ordneroj estis tiutage lunde la 10-an de oktobro 1938 arestitaj farantoj de Nacia unueco kaj merkrede la 12-an de oktobro 1938 pro interveno elflankde de urbo Velké Bystřice ili estis denove tralasitaj. La limo de la kvina okupacia zono en Olomouc-regiono kondukis senpere super Radíkov laŭlonge laŭ katastro de municipo Lošov, tra valo Zlatý důl al Velká Bystřice (do ankaŭ la tuta municipo Velká Bystřice eĉ kun stacidomo restis en Ĉeĥoslovakio, pli poste en Protektorato Bohemio kaj Moravio) ĝi deflankiĝis al ŝtona ponto ĉe Mariánské Údolí. Laŭlonge laŭ katastro de municipo Mrsklesy la limo poste kondukis al Jestřábí. Sur la ŝtona ponto ĉe Mariánského Údolí situis germana barilo, gardata de germana gardotaĉmento kaj kelke da ordneroj. Taggazeto Lidové noviny indikis, ke la germanaj taĉmentoj kondutis dece.[1]

La municipoj de la eksa olomouca distrikto Mrsklesy-Mariánské Údolí (Nirklowitz-Marienthal), Hlubočky (Hombok), Hrubá Voda (Grosswasser), Jestřabí (Habicht), Varhošť (Haslicht,), Nepřívaz (Epperwagen) kaj Posluchov (Posluchau) estis alvicigitaj al regiono Sudetio kaj al Amtsgericht Libavá-Město. Ekde julio de 1939 ankoraŭ municipoj Kozlov (Koslau), Slavkov (Schlock) kaj Prosenice (Pussinowitz).[2] Ekde la 31-a de oktobro 1938 estis denove komencita transporto de varo inter stacioj de Ĉeĥoslovakaj ŝtataj fervojoj kaj germanaj stacioj. Por transporto inter Germanio kaj Ĉeĥoslovakio estis ekde la 31-a de oktobro 1938 malfermita limpasejo Velká Bystřice — Marienthal (Mariánské Údolí).[3]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18690
18800
18900
19000
19100
19210
JaroLoĝantoj
19300
19500
19610
19700
19802 429
19912 076
JaroLoĝantoj
20011 936
20111 636
20211 717

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Mariánské Údolí
Panoramo de Mariánské Údolí

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lidové noviny. Brno: Vydavatelské družstvo Lidové strany v Brně, 12.10.1938, 46 (ranní vydání). p. 4.
  2. Lidové noviny. Brno: Vydavatelské družstvo Lidové strany v Brně, 22.7.1939, 47 (ranní vydání), 1-2. p. 2.
  3. Lidové noviny. Brno: Vydavatelské družstvo Lidové strany v Brně, 5.11.1938, 46 (ranní vydání). p. 8.