Mariĥuano
Aspekto


Mariĥuano aŭ kanabo estas drogo farita el sekigitaj kaj erigitaj floraroj de la ina kanaba planto. Kiel haŝiŝo kaj haŝiŝoleo, ĝi estas unu el la drogoj faritaj el kanabo. La ĉefa efikanto nomiĝas tetrahidrokanabinolo (THK).
Efikoj
[redakti | redakti fonton]La efikoj de kanabkonsumado varias multe de homo al homo kaj ankaŭ de la kvalito de la herbo, sed ĝenerale oni konsideras:
Eblaj pozitivaj aŭ dezirindaj efikoj
[redakti | redakti fonton]- Milda eŭforio, sento de ĝenerala bonfarto
- Malstreĉiĝo aŭ malpliigo de streso
- Pli bona aprezo de humuro, muziko kaj arto
- Sento de konekto inter korpo kaj menso, plezura korposento
- Pliakutiĝo de la sensoj
- Kreiva aŭ filozofia pensado
- Mildiĝo de doloroj, ekz. kapdoloro, kramfoj
- Malpliiĝo de naŭzo
Eblaj neŭtralaj efikoj
[redakti | redakti fonton]- Ĝenerala ŝanĝo en konscio
- Pliigita apetito
- Laco, ripozemo
- Malrapido, sengardo
- Ruĝaj okuloj
- Buŝa sekeco
- Ĉesoj en linia memoro
Eblaj negativaj aŭ maldezirindaj efikoj
[redakti | redakti fonton]- Malpliboniĝo de memoro
- Damaĝo al mensaj kapabloj
- Maltrankvileco, zorgemo, paranojo, singardemo
- Plifortiĝo de simptomoj ĉe skizofreniuloj
- Kapdoloro
- Kapturniĝo, konfuzo
- Fizika mallerteco
- Naŭzo, speciale se konsumata kun alkoholo
Leĝaro pri mariĥuano en la mondo
[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|