Mari Jászai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mari Jászai
Mari Jászai

Mari JÁSZAI, hungare Jászai Mari estis talenta hungara aktorino naskiĝinta kiel Krippel Mária en Ászár la 24-an de februaro 1850 kaj mortinta en Budapeŝto la 5-an de oktobro 1926. Mari estas mallonga formo de Maria.


Kariero

Ŝia patro estis ĉarpentisto. Ŝi aĝis 10 jarojn, kiam ŝi komencis labori, kiel servistino. En 1866 ŝi elektis la aktoradon kaj aliĝis al migra teatro. En 1867 li jam aktoradis en Buda, en 1869 en Kolozsvár. Ŝi unuafoje edziniĝis, poste eksedziniĝis. Mari rolis en Nacia Teatro ekde 1872. Escepte unu jaron ĉiam ŝi aktoradis en la Nacia Teatro, en 1901 ŝi ricevis la rangon "Eterna Ano de Nacia Teatro".

Precipe ŝi rolis tragikaĵojn de Shakespeare kaj simile. Resume ŝi rolis en 300 teatraĵoj. Por laboristoj ŝi ofte deklamis poemojn de Sándor Petőfi. Unu jaron ŝi instruis la aktoradon kaj tradukis de Henrik Ibsen: John Gabriel Borkmann, kiun la Nacia Teatro prezentis.

Eterna memoro

Fontoj

  • Hungara Vikipedio