Maria Ana de Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Maria Ana de Aŭstrio (apartigilo)
Maria Ana de Aŭstrio
Reĝedzino de Portugalio
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1683 (1683-09-07)
en Linz
Morto 14-an de aŭgusto 1754 (1754-08-14) (70-jaraĝa)
en Lisbono
Tombo Monaĥejo de São Vicente de Fora vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco AŭstrioReĝlando Portugalio vd
Subskribo Maria Ana de Aŭstrio
Familio
Dinastio Habsburgoj vd
Patro Leopoldo la 1-a vd
Patrino Eleonora Magdalena de Palatinato-Neuburg vd
Gefratoj Maria Antonino de Aŭstrio • Maria Magdaleno de Aŭstrio • Maria Terezo de Aŭstrio • Jozefo la 1-aKarolo la 6-a • Leopoldo Jozefo de Aŭstrio • Maria Elizabeto de Aŭstrio vd
Edz(in)o Johano la 5-a de Portugalio
Infanoj Bárbara de BraganzaJozefo la 1-a de PortugalioPetro la 3-a de Portugalio • Infante Alexandre of Portugal • Petro Princo de Brazilo • Karolo de Portugalio vd
Profesio
Okupo regento vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maria Ana Josefa (n. en Linz, la 7-a de septembro 1683 - m. en Lisbono la 14-a de aŭgusto 1754) estis arkidukino de Aŭstrio, edzino kaj reĝino pro edziĝo kun Johano la 5-a (Portugalio), filino de Leopoldo la 1-a de Aŭstrio, imperiestro de la Sankta Romia Imperio kaj de Leonora Magdalena de Palatinato-Neuburg. Maria Ana estis fratino de la imperiestroj Jozefo la 1-a kaj de Karolo la 6-a.

La 27-a de oktobro 1708 ŝi estis altrange akceptita en Lisbono, per tri publikaj festoj. Maria Ana estis fervora kredantino, bela kaj klera, ŝi estis regentino de la Regno en 1716 kaj 1750. Ŝi alvokis la regadon al Markizo de Pombal ĉar ŝi estis tre intima amikino de lia edzino, ankaŭ aŭstrino. Maria Ana estis patrino de sep gefiloj, tri el ili atingis la tronon: Jozefo la 1-a reĝo de Portugalio, Bárbara de Braganza reĝino de Hispanio pro edziniĝo kun Fernando la 6-a, kaj Petro la 3-a reĝo de Portugalio.

En 1742, Johano la 5-a suferis baton, pro kio li restis parte paralizita, Maria Ana devis okupiĝi pri la regado. Kiam Johano la 5-a forpasis la 31-a de julio 1750, ŝi decidis entronigi sian junan filon Jozefo la 1-a.

Post ŝia morto, la korpo estis entombigita en Lisbono, sed ŝia koro estis portita al Vieno Aŭstrio kaj tie estas en la Viena Imperia Kripto.