Maria Angelica Razzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Angelica Razzi
Persona informo
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Maria Angelica RAZZI estis itala monaĥino de la 16-a jarcento kaj skulptisto ĉe Santa Caterina da Siena en Florenco. Ŝi unuavice laboris el argilo fari devotigajn terakotajn figurojn.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Razzi estis la dua de sia tuja familio kiu eniris en Dominikanan monaĥinejon, fakte en 1552. Ŝia doto estis financita de ŝia frato Girolamo. Ŝia alia frato, Serafino Razzi fariĝis monaĥo en 1549 kaj skribis pri Santa Caterina da Siena en Florenco kaj ties monaĥinoj.[2]

Arta historiisto, Catherine Turrill suspektas, ke Razzi eble estis aktiva artisto de 1560. Dum estas neniuj supervivantaj registroj en la monaĥinejo kiu deklaras tiel, tamen ŝia frato Serafino Razzi skribis, ke ŝi kreis terakotajn figurojn de la Madonna, sanktuloj kaj anĝeloj. Unu el ŝiaj figuroj estis kreita por la rozaria kapelo en Sankta Domeniko en Perugia kaj alia, nome Madonna kaj Infano, estis farita por la sakristio de Sankto Marko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Razzi, Serafino (1596). Istoria de gli huomini illustri, cosi nelle prelature, come nelle dottrine, del sacro ordine de gli Predicatori. Scritta da f. Serafino Razzi, . (en itala). per il Busdrago. pp. 372–
  2. Turrill, Catherine (2008). Plautilla Nelli (1524-1588), The Painter-Prioress of Renaissance Florence. Florence: Syracuse University.