Maria Brizzi Giorgi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Brizzi Giorgi
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1775 (1775-08-07)
en Bolonjo
Morto 7-an de januaro 1812 (1812-01-07) (36-jaraĝa)
en Bolonjo
Mortokialo postnaskaj komplikiĝoj
Tombo Certosa di Bologna
Okupo
Okupo salonestrino • komponisto • muzikinstruisto • pianistoorgenisto
vdr

Maria Brizzi BIORGI (la 7-an de aŭgusto 1775, en Bologna – la 7-an de januaro 1812, samloke) estis itala orgenisto, komponisto kaj pianisto fama pro ŝia improvizacia kapableco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en muzika familio. Ŝi havis du fratojn, kiuj ankaŭ iĝis famaj muzikistoj. La muzika talento de Maria estis jam aprezita infanaĝe: ŝi komencis prezenti en publiko je frua aĝo. Je la aĝo de dek-tri ŝi jam servis kiel orgenisto kaj korala direktoro de 1787–89 kun la fratinoj de la fama monaĥejo de San Bartolomeo en Ankono kaj poste revenis al Bologna kie ŝi daŭris ŝiajn studojn en muziko. [1]

Maria Brizzi estis laŭdata kiel "unu el la plej belaj kaj famaj virinoj de sia tempo" sed ŝia alloga beleco estis ombrita per ŝiaj muzikaj naturdonoj: Pietro Giordani skribis: “…laŭdu ŝin ne kiel virinon, sed kiel artiston"

En la aĝo de dek naŭ, ŝi geedziĝis kun la advokato Luigi Giorgi, konata kiel elstara figuro de la bolonja jakobenismo. Kune kun sia edzo tiel politike engaĝita, Maria dediĉis sian arton je la servo de la Respubliko. Laŭ oficiala peto de la Municipo de Bolonjo, okaze de la vizito de Napoleono en januaro 1797, Maria Brizzi Giorgi komponis la patriotan himnon por la festado de la okazaĵo. Maria prezentis sian Marŝon en la Teatro Marsigli en la ĉeesto de la Generalo mem.

Dum la aŭstro-rusa okupacio de Bolonjo, ŝi kaj ŝia edzo translokiĝis proksime de la imperiestra kortego en Vieno, la grandurbo kie ŝi prezentis unu el siaj koncertoj.

Ŝia reveno al Bolonjo en decembro 1805 markis la komencon de la plej brila arta periodo de Maria, kiu en 1806 ricevis la titolon de la aklamita Filharmonika Akademio. [2] Ŝi ankaŭ estis akceptita ĉe la Accademia dei Concordi kie ŝi fariĝis la centro de atento. Krome ŝi malfermis la Polimniacan Academion, kiu estis piano kaj kantlernejo, same kiel koncertejo. Ŝia domo estis rifuĝejo de elstaraj muzikistoj de kie ŝi stimulis pli kaj pli la kreskon kaj perfektecon de la arto.

Estis Maria Brizzi Giorgi kiu organizis vesperon ĉe la Accademia Polimniaca por la juna Gioachino Antonio Rossini, por lia oficiala debuto kiel komponisto kaj solisto, prezentante sinfonion, hodiaŭ pli konata kiel la Bolonja Simfonio. Tiu okazaĵo alportis al Gioachino Rossini la unuan presitan raporton pri lia kariero kiel komponisto (la 23-an de decembro 1808).

Ankaŭ Maria Brizzi prezentis koncerton kun la famkonata violonisto Niccolò Paganini, kiu malofte akceptis ludi. Tiu ĉi koncerto ripetiĝis poste ĉe la Municipa Teatro.

Tamen, la agadoj de Brizzi kiel komponisto, organizanto kaj koncertisto ne estis limigitaj al ŝia Akademio. La artisto estis la ĉefa vizaĝo de la unua ĉambra koncerto farita ĉe la Teatro Comunale kie, laŭ raporto "la unika pianisto blindigis la spektantaron en silenton”.

Kiel ĉefa figuro en la napoleona periodo de Bolonjo, ŝi kontribuis al ĝia reputacio kiel kultura centro kaj grandurbo de muziko. Ŝi estis admirita kiel muzika interpretisto kaj aprezita kiel komponisto de Clementi, Haydn, kaj Kozeluch, kiuj dediĉis verkojn al ŝi.

Maria Brizzi Giorgi suferis pro malfacila gravedeco. Ŝi ludis siajn lastajn notojn nur por la amikoj kaj familianoj kiuj ĉirkaŭis ŝin en ŝiaj lastaj vivmomentoj; ŝi mortis pro akuŝo je nur 36 jaroj.

Post longa periodo de forgeso, Maria Brizzi Giorgi estas retrovita en 2011 danke al la malkovro de la partituroMarcia della Cittadina Giorgi, datita inter 1796 kaj 1799”. Tio kondukas al novaj esploroj kaj permesas atesti la influon de Brizzi Giorgi kaj ŝia Akademio Polimniaca en la formado de la juna Rossini, same kiel rekonante ŝin en la anonima portreto konservita en la Internacia Muzika Muzeo. Ĝis nun, ŝiaj komponaĵoj restas preskaŭ ĉiuj perditaj.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 116 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sadie, Julie Anne; Samuel, Rhian (1994). The Norton/Grove dictionary of women composers. ISBN 9780393034875. prenite la 29-an de januaro 2011.
  2. Barandoni, Stefano. "Brizzi Giorgi, Maria Arkivigite je 2010-11-14 per la retarkivo Wayback Machine". prenite la 29-an de januaro 2011.