Maria Cebotari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Cebotari
Persona informo
Maria Cebotari
Naskiĝo 10-an de februaro 1910 (1910-02-10)
en Kiŝinevo
Morto 9-an de junio 1949 (1949-06-09) (39-jaraĝa)
en Vieno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pankreata kancerohepata kancero vd
Tombo Döbling Cemetery vd
Ŝtataneco Moldavio vd
Familio
Edz(in)o Gustav Diessl vd
Profesio
Okupo aktoro • operkantisto vd
Laborkampo opero vd
Aktiva dum 1931–1949 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maria CEBOTARI (ruse Мария Чеботарь; naskiĝinta Cibotaru la 10-an de februaro 1910 en Kiŝinevo, mortinta la 9-an de junio 1949 en Vieno) estis besarab-rumana operkantistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post kantostudoj ĉe la Konservatorio de Kiŝinevo ŝi iĝis en 1926 ano de la Moskva artistteatro. Ties estron, Aleksandr Virubov ŝi edzigis ŝi en 1927. En Berlino kontinuigis Cebotari la stuojn ĉe Oskar Daniel; tie atentigis ŝi la dirigenton Fritz Busch. En 1931 ŝi povis veni al la Festivalo de Salcburgo kiun ŝi por pli longa daŭro ĉeestis. Inter 1931 kaj 1936 ŝi estis membro de Semper-Operejo kaj inter 1935 kaj 1944 ĉe Ŝtata Operejo Unter den Linden.

Cebotari sur poŝtmarko moldavia de 2005.

Gastsinprezentoj en 1936 kaj 1947 okazis ĉe Royal Opera House. Ŝia dua edzo estis ekde 1938 la filmaktoro Gustav Diessl. Inter 1943 kaj 1949 Ceborati deĵoris ĉe Ŝtata Operejo de Vieno

Roloj: Manon, Carmen, Salome, Turandot, Butterfly, Konstanze; ŝi intertempe ankaŭ aktivis kiel lidkantistino kaj interpretantino de oratorioj. En 1935 ŝi porĉiamigis la rolon de Aminta ĉe Die schweigsame Frau de Richard Strauss, en 1947 tiun de Lucille ĉe Dantons Tod de Gottfried von Einem kaj en 1948 tiun de Iseut ĉe Le vin herbé de Frank Martin. Elstaraj estis ankaŭ ŝiaj interpretadoj de Mozart.

Cebotari ankaŭ aktorinis: Mädchen in Weiß; kiel partnerino de la itala tenoro Beniamino Gigli; Drei Frauen um Verdi).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]