Saltu al enhavo

Maria Gaetana Agnesi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Gaetana Agnesi
Persona informo
Maria Gaetana Agnesi
Naskiĝo 16-an de majo 1718 (1718-05-16)
en Milano,  Habsburga monarkio
Morto 9-an de januaro 1799 (1799-01-09) (80-jaraĝa)
en Milano,  Habsburga monarkio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo monumenta tombejo de Milano, common grave 45° 29′ 17″ Nordo 9° 10′ 39″ Oriento / 45.48813205 °N, 9.17740949 °O / 45.48813205; 9.17740949 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj latinafrancagermanahispanahebreaitala vd
Loĝloko Milano vd
Alma mater hejminstruo Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Maria Gaetana Agnesi
Familio
Gefratoj Maria Teresa Agnesi Pinottini Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
teologo
pedagogo
filantropo
matematikisto
poligloto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kalkulo, analitiko, koniko, algebro, eduka sistemo, teologio, filozofio kaj matematiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Bolonjo vd
Verkado
Verkoj Instituzioni analitiche ad uso della gioventu italiana ❦
kurbo de Agnesi vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maria Gaetana AGNESI [maˈriːa ɡaeˈtaːna aɲˈɲeːzi, -ɲɛːz-] (naskiĝis la 16-an de majo 1718 en Milano - mortis la 9-an de januaro 1799, samloke) estis itala matematikisto kaj filantropo dum la epoko de la Klerismo. Ŝi ekzamenis kaj publikigis, interalie, la Versiera de la Agnes.

Ŝi estis la unua virino se temas pri skribi matematikan manlibron kaj la unua virino nomumita kiel matematika profesoro en universitato.

Ŝi estas meritigita je skribado de la unua libro diskutanta kaj diferencialan kaj integralan kalkulon kaj estis membro de la fakultato ĉe la Universitato de Bolonjo, kvankam ŝi neniam deĵoris.

Ŝi dediĉis la lastajn kvar jardekojn da sia vivo al studado de teologio (aparte patristiko) kaj al bonfara laboro kaj servado de la senhavuloj. Ŝi estis devota katoliko kaj skribis grandskale pri la geedziĝo inter intelekta okupo kaj mistika kontemplado, plej precipe en ŝia eseo Il cielo mistico (La Mistika Ĉielo). Ŝi vidis la racian kontempladon de Dio kiel komplementon al preĝo kaj kontemplado de la vivo, morto kaj resurekto de Jesuo Kristo.

Maria Teresa Agnesi Pinottini , klavicenisto kaj komponistino, estis ŝia fratino.

La diplomo de Agnesi de Universitato de Bolonjo
Busto de Maria Gaetana Agnesi en Milano

Maria Gaetana Agnesi estis naskita en riĉan familion de intelektuloj kaj komercistoj. Ŝia patro Pietro Agnesi estis matematika profesoro, ŝia patrino estis la itala nobelino Anna Fortunata Brivio de la Brivius de Brokles familio. Pli lastatempaj fontoj priskribas ĝin kiel neklara aŭ malpreciza ke ŝia patro estis profesoro; Tamen, ĉiuj fontoj konsentas ke li estis (ankaŭ) teksaĵkomercisto.

Maria Gaetana Agnesi estis la plej maljuna de 21 infanoj. Ŝia patro precipe kuraĝigis ŝian matematikan talenton kaj helpis ŝin ricevi bonan edukadon. Maria estis konsiderita mirinfano. En la aĝo de naŭ, ŝi libere faris unuhoran latinan paroladon en kiu ŝi diskutis la rajton de virinoj al edukado, kiu estis polemika tiutempe. En la aĝo de nur dek unu, ŝi povis paroli sep lingvojn. Proksimume 20-jaraĝa, ŝi estis priskribita fare de samtempuloj kiel juna knabino de "simpla kaj milda naturo", kiu povis, aliflanke, diskuti ajnan temon de filozofio aŭ matematiko en la latina. De ŝia juneco, Agnesi laŭdire suferis de somnambulismo, neŭrastenio kaj la danco de Sankta Vito (Ĥoreo). Post la morto de sia patrino, la 21-jaraĝa volis iri al monaĥejo por eviti la hejman prizorgon de siaj 20 gefratoj. Sed post protestoj de ŝiaj instruistoj kaj promesoj de ŝia patro, ke ŝi ne devas plenumi iujn sociajn devojn, ŝi ŝanĝis sian opinion. Dum jardeko ŝi dediĉis sin al matematiko kaj scienco [1].

En 1748 estis publikigita ŝia verko Instituzioni analitiche (Fundamentoj de Analizo), kiun ŝi dediĉis al la aŭstra reganto Maria Tereza. Kiel rezulto de tiu publikigo, Agnesi estis akceptita en la Akademion de Sciencoj de Bologna en la sama jaro kaj du jarojn poste estis nomumita profesoro ĉe la Universitato de Bolonjo fare de papo Benedikto la 14-a. Tamen, ŝi neniam instruis tie, kvankam ŝia konata samtempulo, la fizikisto Laura Bassi, petis ŝin fari tion plurfoje.

Kiam Maria Agnesi estis 34-jaraĝa, ŝia patro mortis. De tiam ŝi prirezignis la sciencon favore al sia kredo kaj bonfaraj agadoj. Ŝi studis katolikan teologion kaj zorgis pri malriĉuloj kaj malsanuloj. Komence ŝi loĝis en la domo de siaj gepatroj, poste ŝi luis domon, en kiu ŝi loĝigis senhejmulojn. En 1771 ŝi transprenis la administradon de pensiulejo por virinoj. Dum 28 jaroj ŝi dediĉis sin al tiu ĉi instalaĵo, kiu loĝigis 450 loĝantojn je la jaro de ŝia morto.

Ŝia fratino Maria Teresa Agnesi Pinottini estis konata kaj sukcesa komponisto kaj muzikisto (kantado kaj klaviceno) siatempe. Kontraste al la malsocietema, preĝej-orientita fratino Maria Gaetana, ŝi estas priskribita kiel brava kaj sofistika.

Memortabulo en Varedo legas (loze tradukite):

En tiu ĉi patra hejmo, la talenta matematikisto Maria Gaetana Agnesi instruis, helpis la senhavulojn kaj trovis pacon por siaj studoj. Per ŝia sugesto, ŝia fratino Paolina donacis sian domon kaj teron al la kronikaj pacientoj en Milano. Kune la du nomoj brilas per la gloro, kiu superas ĉion alian.

1718 – 1799 1731 – 1825
La Konsilio de la Hospitalinstituto 1889

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (December 2001) “Maria Gaetana Agnesi: Mathematics and the making of the Catholic enlightenment”, Isis 92 (4), p. 657–683. doi:10.1086/385354. 143457046.  Arkivigite je 2014-12-24 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]