Maria Henriksen
Aspekto
| Maria Henriksen | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1931 en Dua Pola Respubliko |
| Morto | 2004 en Danio, proksime de Kopenhago |
| Lingvoj | Esperanto • pola • dana |
| Ŝtataneco | Pollando |
| Familio | |
| Infano | Kim J. Henriksen |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto (1950–) verkisto |
Maria HENRIKSEN estis pola esperantistino kaj Esperanto-verkistino, kiu enamiĝis al dana movadano en la 1950-aj jaroj, translokiĝis al Danio kaj post edziniĝo transprenis la danan familian nomon Henriksen; la denaska nomo estis Maria Amanta Smilet. Ŝi naskiĝis en 1931 kaj mortis en 2004,[1] proksime de Kopenhago. Postmorte, ŝi en 2006 honoriĝis per la premio Ordeno de verda plumo. Krom esti poeto, ŝia plej granda kontribuo al la Esperanto-kulturo eble estas ŝia filo, Kim Jan aŭ Kim Jesus Henriksen (n. en 1960), kiu per diversaj muzikgrupoj riĉigis la gamon de popmuziko, rokmuziko kaj folklora muziko en Esperanto.[2]
Verkoj (interalie):
- Memevoluo kaj dancantaj figuroj (poemaro 1997)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ laŭ indikoj en la datumaro Originala Literaturo Esperanta (OLE) de Sten Johansson (2000 ĝis 2026).
- ↑ Krome ŝi havis ankoraŭ duan infanon, filinon Brigitta Maria, kiu mallonge stariĝis sur la esperantista publika scenejo, kiam ŝi partoprenis la unuajn koncertojn en la nova grupo Esperanto Desperado de ŝia frato meze de la 1990-aj jaroj. Tiam tamen ŝi retirigis el la grupo, kiu faris du studioalbumojn en 2000 kaj 2004, kaj en nova muzikista konsisto koncertis ĝis 2005, kaj ŝi de tiam ne plu publike elpaŝis en esperantlingvaj eventoj.

