Maria Leopoldina de Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ne konfuzu kun: Maria Leopoldina de Aŭstrio(-Tirolo) (1632–1649), romgermana imperiestrino

Maria Leopoldina de Aŭstrio
Imperiestrino de Brazilo
(proedziniĝa, ne reganta)
29- Imperatriz rainha D. Leopoldina.jpg
Leopoldina 1815, 18-jara
Regado 12-a de oktobro 1822 - 11-a de decembro 1826
Antaŭulo - (neniu)
Reganto Petro la 1-a
Sekvanto Amélie de Leuchtenberg
Titoloj Reĝino de Portugalio
(proedziniĝa, ne reganta)
10-a de marto 1826 - 2-a de majo 1826
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1797 (1797-01-22)
en Vieno, Arkiduklando Aŭstrio, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Morto 11-an de decembro 1826 (1826-12-11) (29-jara)
en Rio-de-Ĵanejro, Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
Tombo São Paulo, Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
Subskribo Maria Leopoldina de Aŭstrio
Familio
Dinastio Habsburgo-Loreno
Patro Francisko la 2-a de la Sankta Romia Imperio
Patrino Maria Tereza de Napolo-Sicilio
Gefratoj Archduchess Maria Anna of Austria • Archduchess Clementina of Austria • Marie-Louise de Aŭstrio • Archduchess Marie Caroline of Austria • Archduke Franz Karl of Austria • Ferdinando la 1-a de Aŭstrio • Archduke Johann Nepomuk of Austria • Archduke Joseph Franz of Austria • Archduchess Marie Caroline of Austria • Archduchess Amalie Theresa of Austria • Archduchess Caroline Ludovika of Austria • Archduchess Ludovika Elisabeth of Austria [#]
Edzo Petro la 1-a
Idoj Maria la 2-a
Petro la 2-a
... kaj aliaj
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Maria Leopoldina, Arkidukino de Aŭstrio (1797-1826) estis Arkidukino de Aŭstrio, Imperiestrino de Brazilo kaj Edziniĝa Reĝino de Portugalio. Ŝi estis filino de Francisko la 2-a (1768-1835) de la Sankta Romia Imperio, kaj lia dua edzino Maria Tereza, Imperiestrino de Germanio (1772-1807), patrino de Maria Ludovika (1791-1847), - Imperiestrino de Francio, edzino de Napoleono Bonaparte - kaj Ferdinando la 1-a (1793-1875). Ŝi estis pranepino, per sia pripatra avo, de Maria Antoaneta (1755-1793). Ŝi estis edukita laŭ la edukaj principoj starigitaj de sia avo, la imperiestro Leopoldo la 2-a (1747-1792). Unu el ili estis la kutimo je plibonigado de skribmaniero pere de la jena teksto:

"Ne subpremu la malriĉulojn. Estu karitatema. Ne plendu pri tio, kion Dio donis al vi, sed plibonigu viajn kutimojn. Ni devas senĉese klopodi esti bonaj."

Krom tio, ŝi kaj ŝiaj fratinoj lernis paroli la francan kaj la latinan. Ili ankaŭ studis desegnadon, pianludadon, rajdadon kaj ĉasadon. Ŝia patrino mortis kiam ŝi estis dek-jaraĝa kaj ŝia patro edziĝis en dua nupto al Maria Ludovika, Imperiestrino de Aŭstrio (1787-1816). Ŝia mortinta patrino estis soprano kaj Leopoldina havis la oportunokazon konatiĝi kun Johann Wolfgang von Goethe (1749-1832) en 1810 kaj 1812, kiam ŝi iris al Karlovy Vary kune kun sia duonpatrino. Ŝiaj pasioj inkludis natursciencojn, ĉefe botaniko kaj mineralogio. Ŝi estis edukita laŭ la tri principoj de la Familio Habsburgo: disciplino, pieco kaj devosenco.

Kvankam Maria Tereza el Napolo kaj Sicilio estas ŝia naskiĝpatrino, Leopoldina ĉiam konsideris Maria Ludovika d'Este, ŝia duonpatrino, kiel sia vera patrino ĉar ŝi rigardis Maria Ludovika kiel sia spirita patrino.

Edziniĝo al Petro la 1-a[redakti | redakti fonton]

Elŝipiĝo de Maria Leopoldina, en 1817, pentraĵo de Jean-Baptiste Debret (1768-1848)

En la 24-a de septembro 1816 la patro de Leopoldina estas informita ke Petro la 1-a (1798-1834) deziras alpreni habsburgan princinon kiel sian edzinon. Klemens von Metternich (1773-1859) sugestis tion, ke Leopoldina devus edziniĝi, ĉar estis ŝia fojo trovi edzon. Du ŝipoj estis preparitaj kaj en aprilo 1817 sciencistoj, pentristoj, ĝardenistoj kaj remburistoj, kune kun ĉiuj ties asistantoj, antaŭenvojaĝis al Rio-de-Ĵanejro, studis la historion kaj geografion de ŝia estonta hejmo kaj lernis la portugalan. Dum tiuj semajnoj, Maria Leopoldina skribis lernolibron, iu nura dokumento neniam antaŭe produktita de alia habsburga princino.

En la 13-a de majo 1817, Leopoldina prokuredziniĝis al Dom Petro el Braganzo, en Vieno. En la ceremonio de la geedziĝo, la fianĉo estis reprezentita de la onklo de Leopoldina, Arkiduko Karlo, Duko de Teschen (1771-1847). Ili enŝipiĝis en Livorno, en la 13-a de aŭgusto 1817 inter festoj kaj celebraĵoj, kaj post aventur-voĵaĝo kiu daŭris 81 tagojn, Leopoldina alvenis al Rio-de-Ĵanejro en la 5-a de novembro kaj finfine konis sian edzino.

D. Maria Leopoldina kaj ŝiaj infanoj.

El malproksime, Petro principe ekestis al Leopoldina kiel perfekta, bonedukita kaj ĝentlemana, sed la realaĵo montris sin malsama. Dom Petro estis unujara pli juna ol Maria Leopoldina kaj kaj tute ne korespondis al la priskriboj faritaj de siaj propagandistoj. Li estis impulsiĝema kaj kolerema laŭ temperamento, kaj lia eduko tre modesta. Eĉ la parolata komunikado inter la geedza paro fariĝis malfacila, ĉar Petro apenaŭ parolis la francan kaj lia portugala estas priskribebla kiel vulgara.

Konservante la portugalan edukadon, kaj estante 18-jara, Petro el Braganzo kolektis dum sia vivo vicon da amaventuroj kaj ĉefe interesiĝis pri ĉevalrajdado kaj amdemandoj, sed, en 1817 (la jaro kiam li edziĝis al Leopoldina) li vivis kvazaŭ edziĝe kun la franca dancistino Noemie Thierry, kiu finfine estas forigita el la kortego de sia patro unu jaro post la alveno de Leopoldina en Rio-de-Ĵanejro.

La juna paro ekloĝis en ses rilative malgrandaj ĉambroj en la Quinta da Boa Vista, en kvartalo São Cristóvão, Rio-de-Janejro. La interna antaŭkorto kaj la vojo al la ĉevalejo ne estis pavimentataj kaj la tropikaj pluvoj rapide turnis ĉion en koton. Ĉie estis insektoj, inkluzive en la vestoj, ĉar la uniformoj kaj kortegaj vestaĵoj estis faritaj el veluro, kies pluŝoj putriĝis kaj fariĝis ŝimplena pro la varmo kaj humideco.

Imperiestrino de Brazilo[redakti | redakti fonton]

Portreto de Dona Leopoldina, far svisa pentristo Ludwig Schlappriz

Maria Leopoldina tiam fariĝis la unua edziniĝa imperiestrino de Brazilo. Ŝi ankaŭ plenumis gravan rolon en la procezo kiu rezultis en la Deklaracio pri Sendependeco de Brazilo. En la 2-a de septembro 1822, nova dekreto kun novaj postuloj el Lisbono alvenis al Rio-de-Ĵanejro, kiam la princo Dom Petro estis ankoraŭ en San-Paŭlo. Leopoldina, avertita de José Bonifácio (1763-1838), kaj uzante sian povon kiel Princino-regentino, kunvenis kun la Konsilio de Ministroj. Ŝi decidis sendi al sia edzo la novaĵojn kune kun unu letero avertante lin por deklari la sendependecon de Brazilo kaj diris plue: "La frukto estas matura, kaj jen alvenis la tempo pri kolekto." La princo Dom Pedro deklaris la sendependencon de la lando ĉe la ricevo de tiu letero en la 7-a de septembro 1822.

Kiam lia patro, Johano la 6-a (1767-1826) mortis en la 10-a de marto 1826, Petro heredis la portugalan tronon kiel Petro la 4-a, kvankam li restis kiel Petro la 1-a de Brazilo. Maria Leopoldina do fariĝis edziniĝa imperiestrino de Brazilo kaj edzigniĝa Reĝino de Portugalio. Tamen, post du monatoj, Petro estas devigata rezigni la portugalan tronon al ties sep-jara filino, Maria la 2-a (1819-1853).

Leopoldina mortis en Rio-de-Ĵanejro, en 1826 dum naskado, en la sama jaro kiel ŝia bopatro, en la fino de jaro plenplena je eventoj por la Domo de Braganzo.

Belaj prezentaĵoj de Youtube[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]