Maria Lisandra Gonzalez Hurtado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Maria Lisandra Gonzalez Hurtado
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1987 (1987-11-19) (36-jaraĝa)
en Guantanamo
Lingvoj Esperantoanglafrancahispana
Loĝloko HavanoTjumeno
Alma mater Universidad de las Ciencias Informáticas
Familio
Edz(in)o Stanislavo Belov
Infano Stano Leonid Belov Gonzalez
Okupo
Okupo komputosciencisto • radio-prezentisto • instruistoesperantisto
vdr

Maria Lisandra GONZALEZ HURTADO (naskiĝis la  19-an de novembro 1987(nun 1987-11-19) en Guantanamo, Kubo) estas kuba komputika inĝeniero kaj esperantisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Guantanamo, finis tie mezlernejon kaj poste studis en la Universidad de las Ciencias Informáticas en Havano, kiun ŝi finis en 2011[1]. Poste ŝi revenis al Guantanamo, kie ŝi loĝis kaj laboris kiel informadikisto.

En 2016 ŝi transloĝiĝis al Havano kaj okupiĝis pri familiaj aferoj. Ekde 2021 ŝi loĝas en Tjumeno (Rusio) post edziĝo kun la esperantisto Stanislavo Belov[2][3]. Ili havas filon Stano Leonid Belov Gonzalez (n. 2017).

Esperanto-vivo[redakti | redakti fonton]

Lisandra estis LKK-ano de la IJK 2010, organizanto de la esperanto-klubo ĉe la Universidad de las Ciencias Informáticas en Havano kaj estrarano de KEJO (Kuba Esperantista Junulara Organizo) dum pluraj jaroj[4]. Ŝi partoprenis en UK 2010 (Kubo) kaj UK 2016 (Slovakio).

Ekde 2021 ŝi estas aŭtorino de ĉiusemajna programo de Radio Havano Kubo en Esperanto, en kiu ŝi prezentas interesajn lokojn en Kubo, rakontas pri historio kaj kulturo de la lando[5].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sistema de Información de Gobierno: mercado de datos ciencia e innovación tecnológica (hispane). Repositorio Digital. Arkivita el la originalo je 2023-02-27. Alirita 2023-02-27.
  2. (2021) “[Informo pri la geedziĝo kaj redakcia gratulo]”, La Ondo de Esperanto (eo) (4), p. 31. Alirita 2023-02-27.. 
  3. Organización Cubana de Jóvenes Esperantistas (hispane). EcuRed. Arkivita el la originalo je 2023-02-27. Alirita 2023-02-27.
  4. Estraro de KEJO (esperante). KEJO. Arkivita el la originalo je 2023-02-27. Alirita 2023-02-27.
  5. (2015-01) “Sukcesa jaro”, Por Vi (eo) (6), p. 4–5. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]