Maria Lvova-Belova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Lvova-Belova
Persona informo
Мария Алексеевна Львова-Белова
Naskonomo Мария Алексеевна Львова-Белова
Naskiĝo 25-an de oktobro 1984 (1984-10-25) (39-jaraĝa)
en Penza
Religio Rusa Ortodoksa Eklezioortodoksismo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco RusioSovetunio vd
Partio Unueca Rusio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Laborkampo politikisto • publika konato • homrajta aktivulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Renkontiĝo de Lvova-Belova kun rusa Prezidanto Vladimir Putin (marto 2022)

Maria Alekseevna Lvova-Belova (ruse Мария Алексеевна Львова-Белова; naskita la 25-an de oktobro 1984) estas rusa politikistino, kiu nuntempe funkcias kiel la Prezidenta Komisaro por Infanaj Rajtoj de Rusio.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Levova-Belova, kiu estis naskita kaj edukita en Penza, studentiĝis ĉe la A.A. Arĥangelskij Kolegio de Kulturo kaj Arto en 2002 kaj iĝis dirigento[1]. En 2005 ŝi laboris kiel gitarinstruisto en infanaj muziklernejoj en Penza, ŝi estis membro de la Publika Oficejo de la Penza provinco kaj en 2019 ŝi estis elektita kiel prezidanto de la regiona ĉefsidejo de la Tutrusa Popola Fronto [2].  

En 2019, ŝi aliĝis al la Unuiĝinta Rusio partio. La 24-an de novembro 2019, ŝi estis elektita prezidanto de la ĝenerala konsilio de la partio. En septembro 2020, la Guberniestro de la Penza provinco, Ivan Beluzertsev, nomumis ŝin por esti membro de la Federacia Konsilio de Rusio nome de la Distrikto Panza [3].

La 27-an de oktobro 2021, rusa prezidento Vladimir Putin nomumis Levova-Belova al la posteno de Federacia Komisaro por Infanaj Rajtoj, unu monaton post kiam la antaŭa komisaro, Anna Kuznetsova, estis elektita al parlamento [4].

Lavoba-Balova estis akuzita de ukrainaj kaj britaj oficialuloj je kontrolado de la malvola deportado kaj adopto de infanoj de Ukrainio dum la Ukrainia-Rusia milito [5][6]. Post la milito, sankcioj estis truditaj al ĝi fare de la Eŭropa Unio kaj Japanio [7][8].

La 17-an de marto 2023, la Internacia Puna Kortumo emisiis arestordonon por ŝi kaj la Prezidanto de Rusio, Vladimir Putin, pro suspekto pri la kontraŭleĝa deportado de infanoj de Ukrainio al Rusio dum la rusa invado de Ukrainio en 2022 [9].

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Levova-Belova estis edziĝinta ekde 2003 al Pavel Kugelman, pastro de la Rusa Ortodoksa Eklezio [10][11], kaj ili havas kvin biologiajn infanojn kaj dudek du adoptitajn infanojn. En februaro 2023, ŝi adoptis 15-jaraĝan knabon de la ukraina urbo Mariupolo, kiu kaŭzis konflikton pro la temo de ŝia estado akuzita je kontrolado de infanforkaptoj [12].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Уполномоченный по правам ребенка в РФ Мария Львова-Белова. Досье (ruse) (27a de Oktobro 2021). Arkivita el la originalo je 27 October 2021. Alirita 27a de Oktobro 2021.
  2. Kotov, Kazakov and Lvova-Belova elected as co-chairmen of the Penza headquarters of the ONF. Arkivita el la originalo je 10 August 2020.
  3. Сенатором от Пензенской области назначили директора социальной НКО Марию Львову-Белову (ruse) (21 September 2020). Arkivita el la originalo je 6 October 2020. Alirita 27 October 2021.
  4. Путин назначил Марию Львову-Белову уполномоченным по правам ребенка (ruse). Arkivita el la originalo je 27 October 2021. Alirita 27 October 2021.
  5. Quinn, Allison, "Putin's Advocate for Child Welfare Is Straight-Up Stealing Kids in Ukraine, U.K. Says", The Daily Beast, 16 June 2022.
  6. Invaders deport children from Mariupol and Volnovakha to Rostov Oblast, Russia: they want to turn them into Russian citizens (angle). Arkivita el la originalo je 2 June 2022. Alirita 28 October 2022.
  7. COUNCIL IMPLEMENTING REGULATION (EU) 2022/1270 of 21 July 2022. Arkivita el la originalo je 13 October 2022. Alirita 8 February 2022.
  8. Japan imposes personal sanctions on 36 Russian individuals. Arkivita el la originalo je 7 February 2023. Alirita 7 February 2023.
  9. Putin arrest warrant issued over war crime allegations (17 March 2023).
  10. Lvova-Belova Maria Alexeyevna. Arkivita el la originalo je 12 August 2020.
  11. Lvova-Belova Maria Alexeyevna. Arkivita el la originalo je 12 August 2020.
  12. "Putin's Children's Envoy Reveals She Adopted Child From Mariupol", The Moscow Times, 16a de Februaro 2023.