Maria Murphy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Murphy
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1938 (1938-10-01)
Morto 19-an de januaro 2021 (2021-01-19) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantistokuracisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Maria Liwscyz MURPHY (la 1-an de oktobro 1938 - la 19-an de januaro 2021) estis usona esperantistino kaj kuracisto. Ŝi estis postvivanto de la Holokaŭsto, mondvojaĝanta kuracisto, multlingvulo kiu parolis sep lingvojn, kaj ŝi sole edukis du filojn post la forpaso de sia edzo, Ralph Murphy. Post la doktoriĝo, Maria laboris en Bostono ĝis la fruaj 1980-aj jaroj, kiam ŝi transloĝigis sian familion al Florido.

Dum jaroj ŝi ofte partoprenis en kongreson kaj aranĝoj de ELNA kaj estis konata kiel la amanta kaj amata patrino-avino en ĉiuj aranĝoj en kiuj ŝi partoprenis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]