Marie Curie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Maria Skłodowska-Curie)
Jump to navigation Jump to search
Marie Curie
Marie Curie (Nobel-Chem).jpg
Personaj informoj
Naskonomo Marya Salomea Skłodowska
Naskiĝo 7-an de novembro 1867 (1867-11-07)
en Varsovio, Kongresa Pollando, Flag of the Russian Empire (black-yellow-white).svg Rusia Imperio
Morto 4-an de julio 1934 (1934-07-04) (66-jara)
en Sancellemoz
Kaŭzo de morto aplastic anemia
Tombo Panteono de Parizo
Loĝloko Varsovio, Parizo
Ŝtataneco Francio, Pollando
Alma mater Science Faculty of Paris • Fluganta Universitato • Universitato de Parizo • Sorbono • Gimnazio reĝino Jadviga de Pollando • Universitato de Parizo • Universitato de Parizo
Profesio fizikisto, kemiisto, universitata profesoro, nuclear scientist
Lingvoj rusa lingvo, pola lingvo, franca lingvo
Familianoj
Edz(in)o Pierre Curie
Infanoj Irène Joliot-Curie, Ève Curie
Patro Władysław Skłodowski
Frat(in)oj Bronisława Dłuska, Józef Skłodowski, Helena Skłodowska-Szaley
v  d  r
Information icon.svg

Maria Salomea SKŁODOWSKA-CURIE [marja skŭodofska kiri] , aŭ mallongnome Marie Curie, en Esperanto konata kiel Maria Kurio (naskiĝis la 7-an de novembro 1867 en Varsovio, mortis la 4-an de julio 1934 en Sancellemoz) estis pola fizikisto kaj kemiisto.

En la jaro 1891 ŝi venis al Parizo por studi natursciencon en la Universitato Sorbono, kie ŝi en 1906 kiel unua virino fariĝis profesoro.

Kune kun sia edzo Pierre Curie ŝi esploris "radiantajn" materialojn kaj uzis kiel unua persono en la historio la nocion radioaktiva.[1] En la jaro 1903 ŝi kune kun sia edzo kaj la franca fizikisto Antoine Henri Becquerel ricevis la Nobel-Premion pri Fiziko. En la jaro 1911 ŝi ricevis la Nobel-Premion pri Kemio: pro la malkovro de la kemiaj elementoj radiumo kaj polonio (tiu lasta nomita laŭ ŝia devena lando). Ŝi estas la sola virino, kiu ricevis du Nobel-Premiojn, la sola homo, kiu ricevis du malsam-fakajn sciencajn Nobel-Premiojn kaj unu el nur du homoj, kiuj ricevis du malsam-fakajn Nobel-Premiojn (la alia estas Linus Pauling, kiu ricevis kemian kaj pacan premiojn).

La 4-an de julio 1934 ŝi mortis pro kancero, akirita pro la multjara laboro kun radioaktiveco. En 1995 ŝi iĝis la unua virino kiu estis entombigita pro siaj propraj meritoj en la Panteono en Parizo.

Malgraŭ siaj sukcesoj ŝi devis batali kontraŭ la malamikeco de reakciuloj pro esti virino kaj fremda. Tiel ŝi ne estis akceptita en la Akademion pri Scienco kaj estis atakita per eksterordinara malvolemo de la grupo "Franca Agado", eĉ oni klopodis serĉi judan avon al ŝi por akrigi la polemikon. Ŝi estis apogata de liberaluloj, feministoj kaj kontraŭklerikaluloj. Ŝi estis la unua virino profesoro en la fama pariza universitato Sorbono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Komencaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Naskoloko ĉe ulica Freta en Varsovio, nune hejmo de la Muzeo de Maria Kurio

Ŝi naskiĝis kiel Maria Salomea Skłodowska [ˈmarja salɔˈmɛa skwɔˈdɔfska] en Varsovio, Regno Pollando, tiam parto de la Rusia Imperio, kiel kvina kaj plej juna filo de instruistoj Bronisława, naske Boguska, kaj Władysław Skłodowski.[2] La pli aĝaj gefratoj de Maria estis: Zofia (naskiĝis en 1862), Józef (1863), Bronisława (1865) kaj Helena (1866).[3]

Władysław Skłodowski kun filinoj (el maldekstre) Maria, Bronisława, Helena, 1890

Kaj el patraj kaj el patrinaj flankoj, la familio estis perdintaj siajn riĉojn pro la patriotaj engaĝiĝoj en la polaj naciaj insurekcioj cele al restaŭrado de la pola sendependeco (la plej ĵusa estis la Januara Ribelo de 1863–65).[4] Tiu kondamnis la venontan generacion, inklude Marian, ŝiajn pli aĝajn fratinojn kaj ŝian fraton, al malfacila lukto por antaŭeniri en vivo.[4]

La patroflanka avo de Mario, Józef Skłodowski, estis instruisto en Lublin, kie li instruis al la juna Bolesław Prus,[5] kiuj iĝos gvida figuro en pola literaturo.[6] Ŝia patro, Władysław Skłodowski, estis instruisto pri matematiko kaj fiziko, fakoj kiujn Maria devos trakti, kaj ankaŭ estis direktoro de du porknabaj gimnazioj de Varsovio.[3] Post kiam rusaj aŭtoritatoj eliminis laboratorian instrukcion de la polaj lernejoj, li alportis multon de la laboratoria ekipaĵo hejmen, kaj instrukciis siajn infanojn en ĝia uzo.[3]

La patro estis poste maldungita fare de rusaj kontrolistoj pro siaj por-polaj sentoj, kaj devigita preni sub-pagatajn postenojn; la familio ankaŭ perdis monon pro malbona investo, kaj poste elektis kompletigi sian enspezon gastigante knabojn en la domo.[3] La patrino de Maria nome Bronisława funkciigis prestiĝan Varsovian loĝlernejon por knabinoj; ŝi abdikis de la pozicio post kiam Maria estis naskita.[3] Ŝi mortis pro tuberkulozo en majo 1878, kiam Maria estis dek jarojn aĝa.[3] Malpli ol tri jarojn pli frue, ankaŭ la plej maljuna fratino de Maria, nome Zofia, mortis pro tifo kontaĝita de pensionano.[3]

La patro de Maria estis ateisto; ŝia patrino devota katoliko.[7] La mortoj de la patrino kaj fratino de Maria igis ŝin prirezigni katolikismon kaj iĝi agnostika.[8]

Kiam ŝi estis dek jarojn aĝa, Maria komencis ĉeesti la loĝlernejon de J. Sikorska; poste ŝi studis en gimnazio por knabinoj, ĉe kio ŝi gradiĝis la 12an de junio 1883 per ora medalo.[2] Post kolapso, eventuale pro deprimo,[3] ŝi pasigis la sekvan jaron en la kamparo kun parencoj de sia patro, kaj la venontan jaron kun sia patro en Varsovio, kie ŝi faris iun konsilstudon.[2] Nekapabla rekrutiĝi en regula institucio de alteduko ĉar ŝi estis virino, ŝi kaj ŝia fratino Bronisława iĝis engaĝitaj ĉe la sekreta Fluganta Universitato, nome pola patriota institucio de pli alta lernado kiu allasis virinstudentojn.[2][3]

Ĉe laboratorio en Varsovio, en 1890–91, Maria Skłodowska faris siajn unuajn sciencajn laborojn
Maria Skłodowska (maldekstre) kun sia fratino Bronisława, ĉirkaŭ 1886.

Maria faris interkonsenton kun sia fratino, Bronisława, ke ŝi donu sian monhelpon dum la medicinstudoj de Bronisława en Parizo, en interŝanĝo por simila helpo du jarojn poste.[2][9] Lige kun tio, Maria prenis postenon kiel guvernistino (infanedukistino): unue kiel hejma tutoro en Varsovio; poste dum du jaroj kiel guvernistino en Szczuki ĉe terposeda familio, la Żorawskis, kiuj estis parencoj de ŝia patro.[2][9] Laborante por ĉi-lasta familio, ŝi enamiĝis al ilia filo, Kazimierz Żorawski, estonta eminenta matematikisto.[9] Liaj gepatroj malaprobis la ideon ke li geedziĝu kun la malriĉega parencino, kaj Kazimierz estis nekapabla kontraŭbatali ilin.[9] La perdo fare de Maria de la rilato kun Żorawski estis tragedia por ambaŭ. Li baldaŭ gajnis doktorecon kaj okupiĝis pri akademia kariero kiel matematikisto, iĝante profesoro kaj rektoro de la Jagelona Universitato en Krakovo.[4] Kiel maljunulo kaj matematika profesoro ĉe la Varsovia Politeknikejo, li sidos kontemple antaŭ la statuo de Maria Skłodowska kiu estis starigita en 1935 antaŭ la Instituto Curie kiun ŝi fondis en 1932.[4][10]

Komence de 1890, Bronisława – kiu kelkajn monatojn pli frue geedziĝis kun Kazimierz Dłuski, nome pola kuracisto kaj socia kaj politika aktivulo – invitis Maria'n por kunigi ilin en Parizo.[2] Maria dekomence malakceptis ĉar ŝi ne povis havigi la universitatajn lernokotizon; ŝi bezonos jaron kaj duonon pli longe por kolekti la necesan financon.[2] Ŝi estis helpita de sia patro, kiu povis certigi pli enspezigan pozicion denove.[9] Ĉiun tiun tempon ŝi daŭrigis eduki sin mem, legante librojn, interŝanĝante leterojn, kaj ŝi mem lernis aŭtodidakte.[9] Frue en 1889 ŝi revenis hejmen al sia patro en Varsovio.[2] Ŝi daŭre laboris kiel guvernistino, kaj restis tie ĝis fino de 1891.[9] Ŝi tiam daŭre mem lernis aŭtodidakte, kaj komencis studi en la Fluganta Universitato, kaj komencis sian praktikan sciencan trejnadon (1890–91) en kemia laboratorio ĉe la Muzeo de Industrio kaj Agrikulturo en Krakowskie Przedmieście 66, proksime de la Varsovia Malnova Urbo.[2][3][9] La laboratorio estis prizorgita fare de ŝia kuzo Józef Boguski, kiu estis asistanto en Sankt-Peterburgo de la eminenta rusia kemiisto Dmitrij Mendelejev kaj kemiisto Napoleon Milicer kiu estis kunlaboranto de Robert Bunsen (fama germana sciencisto, malkovrinto de la kemiaj elementoj cezio kaj rubidio). Ĝuste tiuj sciencistoj instruis al Maria kemian analizon, tie akiritan scion poste en Francio ŝi profitis en la apartigado (kemia analizo) de radiumo kaj polonio.[2][9][11]

Nova vivo en Parizo[redakti | redakti fonton]

Marie Curie.jpg

Fine de 1891, ŝi lasis Pollandon kaj iris al Francio.[12] En Parizo, Maria (aŭ Marie, kiel ŝi estos konata en Francio) kaj por mallonge ŝi trovis hejmon ĉe sia fratino kaj bofrato antaŭ lui mansardon proksime al la universitato, en la Latina Kvartalo, kaj pluigis siajn studojn de fiziko, kemio kaj matematiko en la Universitato de Parizo, kien ŝi aliĝis fine de 1891.[13][14] Ŝi vivtenis sin el siaj malabundaj rimedoj, kaj akiris varmon dum la malvarmaj vintrojn vestante ĉiujn vestojn kiujn ŝi havis. Ŝi centriĝis tiom en siaj studoj ke ŝi foje forgesis manĝi.[14]

Skłodowska studis dumtage kaj instruis vespere, tiel apenaŭ vivtenante sin. En 1893, ŝi ricevis gradigon en fiziko kaj eklaboris en industria laboratorio de profesoro Gabriel Lippmann. Dume, ŝi plue studis en la Universitato de Parizo, kaj kun helpo de kolegoj ŝi povis atingi duan gradigon en 1894.[2][14] Fontoj varias pri la fako de ŝia dua gradigo. Tadeusz Estreicher, en ĉapitro de 1938 nome Polski słownik biograficzny, verkis ke, kvankam multaj fontoj asertas, ke ŝi atingis gradigon en matematiko, tio estas erara, kaj ke ŝia dua gradigo estis pri kemio.[2]

Skłodowska komencis sian sciencan karieron en Parizo per esplorado pri la magnetaj propraĵoj de diversaj staloj, komisiita de la Societo por Kuraĝigo al la Nacia Industrio (Société d'encouragement pour l'industrie nationale [1]).[14] Tiun saman jaron Pierre Curie eniris en ŝia vivo; estis ilia reciproka intereso en naturaj sciencoj kio kunigis ilin.[15] Pierre Curie estis instruisto en la Lernejo de Fiziko kaj Kemio, la École supérieure de physique et de chimie industrielles de la ville de Paris (ESPCI).[2] Ili estis prezentitaj de la pola fizikisto, profesoro Józef Wierusz-Kowalski, kiu sciis, ke ŝi estis serĉante pli grandan laboratorian lokon, io al kio Wierusz-Kowalski pensis, ke Pierre Curie havis aliron.[2][14] Kvankam Curie ne havis grandan laboratorion, li povis trovi lokon por Skłodowska kie ŝi kapablis eklabori.[14]

Ilia komuna pasio por scienco alproksimigis ilin, kaj ili ekdisvolvigis sentojn unu por alia.[2][14] Finfine Pierre Curie proponis geedzigon, sed dekomence Skłodowska ne akceptis ĉar ŝi ankoraŭ estis planinta reveni al sia lando. Curie, tamen, deklaris, ke li estas preta translokiĝi kun ŝi al Pollando, eĉ se tio rezultis en esti limigita al instruado de la franca.[2] Dume, dum la somera feriaro de 1894, Skłodowska revenis al Varsovio, kie ŝi vizitis sian familion.[14] Ŝi estis ankoraŭ laboranta sub la iluzio ke ŝi povos labori en sia elektita fako en Pollando, sed ŝi ne atingis postenon en la Krakova Universitato ĉar ŝi estis virino.[4] Letero el Pierre Curie konvinkis ŝin reveni al Parizo por klopodi doktorigon.[14] Pro insisto de Skłodowska, Curie estis redaktinta sian informon pri esplorado pri magnetismo kaj ricevis sian propran doktorigon en marto 1895; li estis ankaŭ promociita al profesoreco en la Altlernejo.[14] Tiutempa ŝerco nomis Skłodowska "la plej granda malkovro de Pierre."[4] La 26an de julio 1895 ili geedziĝis en Sceaux (Seine);[16] kaj neniu deziris religian servon.[2][14] La malhelblua vesto de Curie, vestita anstataŭ nupta vesto, utilos al ŝi dum multaj jaroj kiel laboratoria vesto.[14] Ili kunhavis du hobiojn: longaj biciklaj veturoj, kaj vojaĝoj eksterlanden, kio plie alproksimigis ilin. En Pierre, Marie estis trovinta novan amon, partneron, kaj sciencistan kunlaboranton el kiu ŝi dependis.[4]

Novaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Pierre kaj Marie Curie en la laboratorio.

En 1895, Wilhelm Roentgen malkovris la ekziston de Ikso-radioj, kvankam la mekanismo malantaŭ ties produktado ne estis ankoraŭ komprenita.[17] En 1896, Henri Becquerel malkovris, ke saloj el uranio elsendis radiojn kiuj similis al Ikso-radioj en sia penetranta energio.[17] Li pruvis, ke tiu radiado, malkiel fosforesko, ne dependis el ekstera fonto de energio sed ŝajnis eliri spontane el uranio mem. Influita de tiuj du gravaj malkovroj, Curie decidis rigardi al uraniaj radioj kiel ebla esplorkampo por disertacio.[2][17]

Ŝi uzis plinovigan teknikon por esplori montraĵojn. Dekkvin jarojn pli frue, ŝia edzo kaj lia frato estis disvolviginta version de la elektrometro, nome sensiva aparato por mezuri elektran ŝargon.[17] Uzante la elektrometron de sia edzo, ŝi malkovris, ke la uraniaj radioj okazigas, ke la aero ĉirkaŭ montraĵo portas elektron. Uzante tiun teknikon, ŝia unua rezulto estas la trovo, ke la agado de la uraniaj komponantoj dependis nur el la kvanto de uranio ĉeestanta.[17] Ŝi hipotezis, ke la radiado ne estis la rezulto de ia interagado de molekuloj, sed devas veni el la atomo mem.[17] Tiu hipotezo estis grava paŝo por malkcepti la ĝistiaman koncepton ke atomoj estas nedivideblaj.[17][18]

En 1897, naskiĝis ŝia filino Irène. Por vivtenigi sian familion, Curie ekinstruis en la École Normale Supérieure.[12] La ge-Curie-oj ne havis specifan laboratorion; plej el ilia esplorado estis farita en adaptita remizo apuda al la Lernejo de Fiziko kaj Kemio.[12] La remizo, iam dissekcejo de medicina lernejo, estis malbone aerumita kaj eĉ ne estis akvoprotektita.[19] Ili estis senkonsciaj pri la danĝeraj efikoj de la ekspono al radiado dum sia neprotektita laboro kun radioaktivaj substancoj. La Lernejo ne sponsoris ŝian esploradon, sed ŝi ricevos stipendiojn el metalurgiaj kaj minlaboraj kompanioj kaj el variaj organizoj kaj registaroj.[12][19][20]

La sistemaj studoj de Curie temis pri du uraniaj mineraloj, nome peĉblendo kaj torbernito (konata ankaŭ kiel ĥalkolito).[19] Ŝia elektrometro montris, ke la peĉblendo estas kvar fojojn tiom aktiva kiel uranio mem, kaj ĥalkolito dufoje tiom aktiva. Ŝi konkludis, ke, se ŝiaj pli fruaj rezultoj rilatigantaj la kvanton de uranio al ties aktiveco estis pravaj, tiam tiuj du mineraloj devis enhavi malgrandajn kvantojn de alia substanco, kiu estas multe pli aktiva ol uranio.[19][21] Ŝi komencis sisteman esploradon de aldonaj substancoj kiuj elsendas radiadon, kaj ĉirkaŭ 1898 ŝi malkovris, ke ankaŭ la elemento torio estas radioaktiva.[17] Pierre Curie estis pli kaj pli scivolema pri ŝia laboro. Meze de 1898 li estis tiom implikita en tiu esplorado ke li decidis forlasi sian laboron pri kristaloj kaj aliĝi al ŝiaj esploroj.[12][19]

Pierre, Irène, Marie Curie.

Ŝi konsciis pri la gravo akurate publikigi siajn malkovrojn kaj tiel establi sian sciencan unuarangecon. Curie elektis rapidan rimedon por publikigo. Ŝia artikolo estis prezentita ŝianome al la Académie la 12an de aprilo 1898 fare de ŝia iama profesoro, Gabriel Lippmann.[22] Eĉ tiel, Curie malvenkis en la konkurenco informi pri sia malkovro, ke torio elsendas radiojn same kiel uranio; du monatojn pli frue, Gerhard Carl Schmidt estis publikiginta sian propran trovon en Berlino.[23]

Tiam, neniu en la mondo de fiziko estis notinta kion Curie estis registrinta en frazo de sia artikolo, priskribante kiom multa estis la agado de la peĉblendo kaj la ĥalkolito ol la uranio mem: "La fakto estas tre rimarkinda, kaj kondukas al supozo ke tiuj mineraloj povas enhavi elementon kiu estas multe pli aktiva ol uranio." Ŝi poste rememoros kiel ŝi sentis "pasian deziro pravigi tiun hipotezon tiom rapide kiom eblu."[23] La 14an de aprilo 1898, la ge-Curi-oj optimisne pezis 100-graman montron de peĉblendo kaj muelis ĝin per pistilo kaj pistujo. Ili ne konstatis tiam ke tio kion ili estis serĉante estis en tiaj malgrandaj kvantoj ke ili finfine estus devinta procezi tunojn el la erco.[23]

En julio 1898, Curie kaj ŝia edzo publikigis kunan artikolon anoncantan la ekziston de elemento kiun ili nomis "polonio", honore al ŝia denaska Pollando, kiu dum pliaj dudek jaroj restos dispartigita inter tri imperioj (nome rusia, aŭstria, kaj prusia).[2] La 26an de decembro 1898, la ge-Curi-oj anoncis la ekziston de dua elemento, kiun ili nomis "radiumo", el la latina vorto por "radio".[12][19][24] Dum la esplorado, ili ankaŭ stampis la vorton "radioaktiveco".[2]

Por pruvi siajn malkovrojn trans ajna dubo, la ge-Curi-oj klopodis izoligi polonion kaj radiumon en pura formo.[19] Peĉblendo estas kompleksa mineralo; la kemia separigo de ĝiaj konstituantoj estis pena laboro. La malkovro de polonio estis relative facila; kemie ĝi similas al la elemento bismuto, kaj polonio estis la nura bismut-aspekta substanco en la erco.[19] Radiumo, tamen, estis pli malpreciza; ĝi estas tre rilata kemie al la bario, kaj la peĉblendo enhavas ambaŭ elementojn. Ĉirkaŭ 1898 la ge-Curi-oj estis atingintaj eretojn el radiumo, sed distingeblaj kvantoj, nepoluitaj kun bario, estis ankoraŭ atingotaj.[25] La ge-Curi-oj entreprenis la laborigan taskon separi la radiuman salon per diferenciga kristaligo. El unu tuno da peĉblendo, unu dekono de gramo de radiuma klorido estis separita en 1902. En 1910, ŝi izoligis puran radiuman metalon.[19][26] Ŝi neniam sukcesis izoligi polonion, kio havas duonvivon de nur 138 tagoj.[19]

Inter 1898 kaj 1902, la ge-Curi-oj publikigis, kune aŭ aparte, totalon de 32 sciencaj artikoloj, inter kiuj unu kiu anoncis, ke, se eksponita al radiumo, malsanaj, tumoro-formantaj ĉeloj estis detruitaj pli rapidaj ol sanaj ĉeloj.[27]

Pierre kaj Marie Curie, ĉirkaŭ 1903.

En 1900, Curie iĝis la unua virino membro de la École Normale Supérieure, kaj ŝia edzo aliĝis al Altlernejo de la Universitato de Parizo.[28][29] En 1902 ŝi vizitis Pollandon okaze de la morto de sia patro.[12]

En junio 1903, superrigardita de Gabriel Lippmann, Curie ricevis sian doktorigon el la Universitato de Parizo.[12][30] Tiun monaton la paro estis invitita al la Royal Institution en Londono por prelegi pri radioaktiveco; estante virino, ŝi ne rajtis paroli, kaj nur Pierre Curie sole rajtis.[31] Dume, nova industrio ekdisvolviĝis, baze sur radiumo.[28] La ge-Curi-oj ne patentis sian malkovron kaj eltiris malmultan profiton el tiu pli kaj pli enspeziga negoco.[19][28]

Nobelpremioj[redakti | redakti fonton]

Portreto de 1903 por la Nobel-premio.

En decembro 1903, la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj premiis al Pierre Curie, Marie Curie, kaj Henri Becquerel per la Nobel-premio pri fiziko, "kiel agnosko de la eksterordinaraj servoj kiujn ili faris per kuna esplorado pri la fenomenoj de radiado malkovrita de la Profesoro Henri Becquerel."[12] Dekomence la komitato intencis honorigi nur al Pierre Curie kaj Henri Becquerel, sed komitatano kaj defendanto de virinaj sciencistoj, nome la sveda matematikisto Magnus Goesta Mittag-Leffler, avertis Pierre pri la situacio, kaj post lia plendo, la nomo de Marie estis aldonita al la nomumo.[32] Marie Curie estis la unua virino kiu ricevis Nobel-premion.[12]

Curie kaj ŝia edzo ne volis iri al Stokholmo por ricevi la premion persone; ili estis tre okupitaj kun sia laboro, kaj Pierre Curie, kiu malŝatis publikajn ceremoniojn, estis iom malsana.[31][32] Ĉar Nobel-premiitoj estas postulataj prelegi, la ge-Curie-oj finfine entreprenis la veturadon en 1905.[32] La mono el la premio ebligis ilin dungi sian unuan laboratorian asistanton.[32] Post la Nobel-premio, kaj akcele de propono el la Universitato de Ĝenevo, kiu proponis al Pierre Curie postenon, la Universitato de Parizo havigis al li profesorecon kaj la katedro de fiziko, kvankam la ge-Curie-oj ankoraŭ ne havis propran laboratorion.[12][28][29] Pro postulo de Pierre Curie, la Universitato de Parizo akceptis kaj konsentis havigi novan laboratorion, sed ĝi ne estos preta ĝis 1906.[32]

Nobel-premia diplomo, 1903.

En decembro 1904, Curie naskis sian duan filinon, Ève.[32] Ŝi dungis polan guvernistinon por instrui al siaj filinoj sian gepatran lingvon, kaj sendis aŭ kunportis ilin en vizitoj al Pollando.[33]

La 19an de aprilo 1906, Pierre Curie mortis en ŝosea akcidento. Piedirante laŭ la strato Rue Dauphine sub forta pluvo, li estis frapita de ĉevaltira vehiklo kaj falis sub siaj radoj, kio okazigis la rompon de lia kranio.[12][34] Curie estis kortuŝita pro la morto de sia edzo.[35] La 13an de majo 1906 la departmento de fiziko de la Universitato de Parizo decidis reteni la katedron kiu estis kreita por ŝia edzo kaj proponi ĝin al Marie. Ŝi akceptis ĝin, esperante krei alt-klasan laboratorion kiel omaĝo al sia edzo Pierre.[35][36] Ŝi estis la unua virino kiu iĝis profesoro en la Universitato de Parizo.[12]

La intenco de Curie krei novan laboratorion ne finis ĉe la Universitato de Parizo, tamen. En siaj postaj jaroj, ŝi estris la Radiuman Instituton (Institut du radium, nune Instituto Curie, Institut Curie), priradioaktiveca laboratorio kreita por ŝi fare de la Instituto Pasteŭro kaj de la Universitato de Parizo.[36] La iniciato por krei la Radiuman Instituton devenis en 1909 el Pierre Paul Émile Roux, direktoro de la Instituto Pasteŭro, kiu estis seniluziiĝinta ĉar la Universitato de Parizo ne estis doninta al Curie taŭgan laboratorion kaj estis sugestinta ke ŝi translokiĝos al la Instituto Pasteŭro.[12][37] Nur tiam, kun la minaco de Curie forironta, finfine la Universitato de Parizo akceptis, kaj la Paviliono Curie iĝis kuna iniciato de la Universitato de Parizo kaj de la Instituto Pasteŭro.[37]

En la Unua Kongreso Solvay (1911), Curie (sidanta, dua el maldekstro) kun Henri Poincaré; stare, kvara el dekstro, estas Rutherford; dua el dekstro, Einstein; fore dekstre, Paul Langevin.

En 1910 Curie sukcesis izoli radiumon; ŝi difinis ankaŭ internacian normigon por radioaktivaj elsendoj kiu estis finfine nomita laŭ ŝi kaj Pierre: nome kuriumo.[36] Tamen, en 1911 la Franca Akademio de Sciencoj malakceptis, per unu[12] aŭ du voĉdonoj,[38] elekti ŝin kiel membro de la Akademio. Elektita anstataŭe estis Édouard Branly, nome inventisto kiu helpis Guglielmo Marconi disvolvigi la sendratan telegrafon.[39] Nur ĉirkaŭ duonjarcento poste, en 1962, doktoriga studento pri Curie, nome Marguerite Perey, iĝis la unua virino kiu estis elektita membro de la Akademio.

Spite la famon de Curie kiel sciencisto laboranta por Francio, la publika sinteno tendencis al ksenofobio — la sama kiu estis kondukinta al la afero Dreyfus — kiu ankaŭ distrumpetis falsan spekuladon ke Curie estas juda.[12][38] Dum la elektoj de la Franca Akademio de Sciencoj, ŝi estis fiatakita de la dekstrula gazetaro kiel eksterlandana kaj ateisma.[38] Ŝia filino poste rimarkis, la hipokritecon de la franca gazetaro, kiu portretis Curie kiel sendigna eksterlandana kiam ŝi estis nomumita por franca honoro, sed kiu portretis ŝin kiel franca heroo kiam ŝi ricevis eksterlandajn honorojn kiel je ŝia Nobel-premio.[12]

En 1911 oni distrumpetis, ke en 1910-11 Curie estis havinta amaferon de ĉirkaŭ unu jaro kun fizikisto Paul Langevin, iama studento de Pierre Curie,[40] edziĝininta viro kiu estis separita el sia edzino.[38] Tio rezultis en gazetara skandalo kiu estis ekspluatita de ŝiaj akademiaj opoziciantoj. Curie (tiam 40-iom-aĝa) estis kvin jarojn pli aĝa ol Langevin kaj estis misreprezentata en la figazetaro kiel eksterlanda juda hejm-detruanto.[41] Kiam la skandalo eksplodis, ŝi forestis je konkreso en Belgio; reveninte, ŝi trovis koleran homamason antaŭ sia hejmo kaj devis serĉi rifuĝon, kun siaj filinoj, en la hejmo de sia amikino Camille Marbo.[38]

Nobel-premia diplomo, 1911.

Internacia agnosko por ŝia laboro estis kreskinta al novaj altoj, kaj la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj, preterirante opozicion helpitan per la Langevin-a skandalo, honorigis ŝin duan fojon, per la Nobel Premio en Kemio de 1911.[4] Tiu premio estis "agnosko de ŝiaj servoj al la progreso de kemio pere de la malkovro de la elementoj radiumo kaj polonio, pere de la izoligo de radiumo kaj de la studo de naturo kaj komponantoj de tiu rimarkinda elemento."[42] Ŝi estis la unua persono kiu akiris aŭ kunhavis du Nobel-premiojn, kaj restas sole kun Linus Pauling kiel Nobel-premiitoj en po du fakoj. Delegitaro de famaj kleraj poloj, estre de romanisto Henryk Sienkiewicz, kuraĝigis ŝin reveni al Pollando kaj pluigi sian esploradon en sia naskolando.[4] La dua Nobel-premio de Curie ebligis ŝin konvinki la francan registaron subteni la Radiuman Instituton, konstruitan en 1914, kie okazis ŝia esplorado en kemio, fiziko kaj medicino.[37] Unu monaton post la ricevo de la Nobel-premio de 1911, ŝi estis hospitaligita pro deprimo kaj rena malsano. Dum plej el 1912 ŝi evitis publikan vivon sed pasigis tempon en Anglio kun sia amiko kaj fizikisto, Hertha Ayrton. Ŝi revenis al sia laboratorio nur en decembro, post interrompo de ĉirkaŭ 14 monatoj.[42]

En 1912, la Varsovia Scienca Societo proponis al ŝi la direktoradon de nova laboratorio en Varsovio sed ŝi malakceptis, fokuse al la disvolvigo de la Radiuma Instituto kiu estis finkompletigita en aŭgusto 1914, kaj ĉe nova strato nomita Rue Pierre-Curie.[37][42] Ŝi estis nomumita Direktoro de la Laboratorio Curie en la Radiuma Instituto de la Universitato de Parizo, fondita en 1914.[43] Ŝi vizitis Pollandon en 1913 kaj estis akceptita en Varsovio, sed la vizito estis ignorita de la rusiaj aŭtoritatoj. La disvolvigo de la Instituto estis interrompita de la tuja milito, ĉar plej esploristoj estis rekrutitaj en la Franca Armeo, kaj ĝi pluigis sian agadon en 1919.[37][42][44]

Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Curie en vehiklo por Ikso-radioj.

Dum la Unua Mondmilito, Curie komprenis, ke vunditaj soldatoj estos plej bone zorgitaj se operacitaj tiom tuje kiom eble.[45] Ŝi vidis la neceson de batalkampaj radiologiaj centroj ĉe la frontolinioj por helpi la batalkampajn kuracistojn.[44] Post rapida studado de radiologio, anatomio, kaj aŭtomobila mekaniko ŝi serĉis Ikso-radian ekiparon, vehiklojn, helpo-generatorojn kaj disvolvigis moveblajn unuojn de radiografio, kiuj populariĝis kiel petites Curies ("Curie-aĵetoj").[44] Ŝi iĝis la direktoro de la Radiologia Servo de la Ruĝa Kruco kaj kreis la unuan militistan radiologian centron de Francio, kiu funkciis fine de 1914.[44] Helpita dekomence de militista doktoro kaj de sia 17-jaraĝa filino Irène, Curie direktoris la instaladon de 20 moveblaj radiologiaj vehikloj kaj de aliaj 200 radiologiaj unuoj en batalkampaj hospitaloj en la unua jaro de la milito.[37][44] Poste, ŝi ektrejinigis aliajn virinajn helpantojn.[46]

En 1915, Curie produktis pinglojn kiuj enhavas "radiuman elsendon", nome senkolora, radioaktiva gaso elsendita el radiumo, kiu poste estis identigita kiel radono, por esti uzata por steriligi infektitan histon. Ŝi havigis la radiumon el sia propra unu-grama havaĵo.[46] Oni ĉirkaŭkalkulas, ke ĉirkaŭ unu miliono da vunditaj soldatoj estis traktitaj per Ikso-radiaj unuoj.[8][37] Tro okupita pro tiu laboro, ŝi entreprenis tre malmultan sciencan esploradon dum tiu epoko.[37] Spite ĉiujn humanitarajn kontribuojn al la franca militklopodo, Curie neniam ricevis formalan agnoskon pro ĝi el la Franca registaro.[44]

Krome, tuj post la milita starto, ŝi klopodis donaci siajn orajn medalojn de Nobel-premioj al la militklopodo, sed la Banko de Francio malakceptis ilin.[46] Ŝi aĉetis milit-kuponojn, uzante sian monon el la Nobel-premioj.[46] Ŝi estis ankaŭ aktiva membro de komitatoj kiel "Polonia en Francio" dediĉita al la interesoj de Poloj.[47] Post la milito, ŝi resumis sian milittempan sperton en libro, Radiologio dum milito (1919).[46]

Postmilitaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Heredo de Marie Curie: Instituto de Onkologio Maria Skłodowska-Curie.

En 1920, dum la 25a jariĝo de la malkovro de radiumo, la franca registaro establis stipendion por ŝi; ties antaŭa ricevinto estis Louis Pasteur (1822–95).[37] En 1921, ŝi estis triumfe bonvenigita kiam ŝi turneis en Usonon por arigi financon por esplorado en radiumo. Mrs. William Brown Meloney, post intervjui Curie, kreis fonduson Marie Curie Radium Fund kaj arigis monon por aĉeti radiumon, publikigante pri ŝia veturado.[37][48]

En 1921, la Usona Prezidento Warren G. Harding akceptis ŝin en la Blanka Domo por donaci al ŝi la 1 gramon de radiumo kolektita en Usono.[49][50] Antaŭ la kunsido, agnoskante ŝian pliiĝantan famon en eksterlando, kaj honta pro la fakto ke ŝi ne havis francan oficialan distingilon por montri ĝin publike, la franca registaro proponis al ŝi la premion de la Honora legio, sed ŝi malakceptis.[50][51] En 1922 ŝi iĝis ano de la Franca Akademio de Medicino.[37] Ŝi veturis ankaŭ al aliaj landoj, aperis publike kaj prelegis en Belgio, Brazilo, Hispanio kaj Ĉeĥoslovakio.[52]

Estrita de Curie, la Instituto produktis kvar pliajn Nobel-premiitojn, inklude ŝian filinon Irène Joliot-Curie kaj ŝian bofilon, nome Frédéric Joliot-Curie.[53] Finfine ĝi iĝis unu el la kvar plej gravaj laboratorioj por radioaktiv-esplorado, el kiuj la aliaj estas la Laboratorio Cavendish, kun Ernest Rutherford; la Instituto por Radiuma Esplorado de Vieno, kun Stefan Meyer; kaj la Instituto de Kemio Kaiser Vilhelmo, kun Otto Hahn kaj Lise Meitner.[53][54]

En aŭgusto 1922 Marie Curie iĝis ano de la ĵus kreita Internacia Komitato por Intelektula Kunlaborado de la Ligo de Nacioj.[55][56] Ŝi kunsidis en la Komitato ĝis 1934 kaj kontribuis al la scienca kunordigado de la Ligo de Nacioj kun aliaj elstaraj esploristoj kiel Albert Einstein, Hendrik Lorentz, kaj Henri Bergson.[57] En 1923 ŝi verkis biografion de sia lasta edzo, titolitan Pierre Curie.[58] En 1925 ŝi vizitis Pollandon por partopreni en ceremonio por starigi la fundamenton de la Radiuma Instituto.[37] Ŝia dua turneo en Usono, en 1929, sukcesis ekipigi la Varsovian Radiuman Instituton per radiumo; tiu Instituto malfermiĝis en 1932, kun ŝia fratino Bronisława kiel direktoro.[37][50] Tiuj apartigoj el ŝiaj sciencaj laboroj, kaj la sekva publikigo, okazigis al ŝi grandan malkomforton sed havigis rimedojn por ŝia laboro.[50] En 1930 ŝi estis elektita ano de la Komitato pri Izotopa Abundo kaj Atomaj Pezoj, en kiu ŝi partoprenis ĝis sia morto.[59]

Morto[redakti | redakti fonton]

Statuo de 1935, antaŭ la Radiuma Instituto, Varsovio.

Curie vizitis Pollandon por la lasta fojo komence de 1934.[4][60] Kelkajn monatojn poste, en la 4a de julio 1934, ŝi mortis en malsanulejo Sancellemoz de Passy, Haute-Savoie, pro aplazia anemio plej verŝajne akirita pro sia longdaŭra eksponado al radiado.[37][61]

La damaĝaj efikoj de la jona radiado ne estis konata en la epoko de ŝia laboro, kio estus povinta esti evitita pere de la postaj sekurecoj.[60] Ŝi estis portinta testotubojn kiuj enhavas radioaktivajn izotopojn en sia poŝo,[62] kaj ŝi stokis ilin en la tirkesto de sia labortablo, rimarkinte la radiolumineskon kiujn la substancoj elsendas en la malhelo.[63] Curie estis eksponita ankaŭ al Ikso-radioj el neŝirmita ekipaĵaro dum servis kiel radiologi en batalkampaj hospitaloj dum la milito.[46] Kvankam ŝiaj multaj jardekoj de ekspono al radiado okazigis terurajn malsanojn (inklude preskaŭ blindigajn kataraktojn) kaj finfine sian morton, ŝi neniam vere sciis pri la sanriskojn pro radiada eksponado.[64]

Ŝi estis entombigita en tombejo de Sceaux, Hauts-de-Seine, kun sia edzo Pierre.[37] Sesdek jarojn poste, en 1995, honore al ŝiaj atingoj, la restaĵoj de ambaŭ geedzoj estis transportitaj al la Panteono de Parizo. Ŝi iĝis la unua virino kiu estis honorigita per la entombigo en la Panteono pro siaj propraj meritoj.[56]

Pro iliaj niveloj de radioaktiva poluado, ŝiaj paperoj el la 1890-aj jaroj estas konsiderataj tro danĝeraj por esti manipulataj.[65] Eĉ ŝia kuirarta libro estas tre radioaktiva.[66] Ŝiaj paperoj estas konservataj en plumboprotektitaj skatoloj, kaj tiuj kiuj deziras konsulti ilin devas vesti specialan protektan vestaron.[66] En sia lasta jaro, ŝi laboris por libro, nome Radioaktiveco, kiu estis publikigita postmorte en 1935.[60]

Maria Kurio kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Statuo en la Universitato Maria Curie-Skłodowska en Lublin.

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo. Jen kiel oni prezentas li la venontan ĉiĉeronon nome Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo:

Preter multfjorda maro kaj loga kanto Sirena,
jam super Varsovio alia korpo nebulas
kaj tiam la skulptisto al la nomado parolas:
-Jen bildo de virino kaj ŝia nomo Maria
Sklodovska, malkovronto de l'radiumo kaj ankaŭ
de l'polonio, edzohelpe, post streĉa laboro,
kio pri l'persistemo de l'grandaj homoj atestas,
sondontaj la naturon por utiligo komuna.
De nun ŝi akompanos en spegulkosma vojaĝo.
Adiaŭ, ho Utnoa, vi ne forgesu venontojn.[67]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "She had given a whole new area of physics its name." "The Genius of Marie Curie: The Woman Who Lit Up the World" ĉe YouTube (a 2013 BBC documentary).
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 2,16 2,17 2,18 2,19 2,20 Tadeusz Estreicher. (1938) “Curie, Maria ze Skłodowskich”, Polski słownik biograficzny, vol. 4 (Polish), p. 111.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 3,8 3,9 Marie Curie – Polish Girlhood (1867–1891) Part 1. American Institute of Physics. Alirita 7 November 2011.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 4,8 4,9 Wojciech A. Wierzewski (21 June 2008). “Mazowieckie korzenie Marii”, Gwiazda Polarna 100 (13), p. 16–17. Alirita 10 September 2012.. 
  5. Robert William Reid. (1974) Marie Curie. New American Library, p. 12. ISBN 0002115395.
  6. MIŁOSZ, Czesław. (1983) The History of Polish Literature. University of California Press, p. 291. ISBN 978-0-520-04477-7. “Undoubtedly the most important novelist of the period] was Bolesław Prus...”.
  7. Dan Barker. The Good Atheist: Living a Purpose-Filled Life Without God. Ulysses Press, p. 171. ISBN 978-1-56975-846-5.
  8. 8,0 8,1 Robert William Reid. (1974) Marie Curie. New American Library, p. 6. ISBN 0002115395. “Unusually at such an early age, she became what T.H. Huxley had just invented a word for: agnostic.”.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 9,7 9,8 Marie Curie – Polish Girlhood (1867–1891) Part 2. American Institute of Physics. Alirita 7 November 2011.
  10. Robert William Reid. (1974) Marie Curie. New American Library, p. 24. ISBN 0002115395.
  11. Robert William Reid. (1974) Marie Curie. New American Library, p. 23–23. ISBN 0002115395.
  12. 12,00 12,01 12,02 12,03 12,04 12,05 12,06 12,07 12,08 12,09 12,10 12,11 12,12 12,13 12,14 12,15 12,16 Estreicher, Tadeusz (1938). "Curie, Maria ze Skłodowskich". Polski słownik biograficzny, vol. 4 (Pole). p. 112.
  13. Robert William Reid (1974). Marie Curie. New American Library. p. 32. ISBN 978-0-00-211539-1. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  14. 14,00 14,01 14,02 14,03 14,04 14,05 14,06 14,07 14,08 14,09 14,10 14,11 "Marie Curie – Student in Paris (1891–1897) Part 1". American Institute of Physics. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  15. L. Pearce Williams (1986). "Curie, Pierre and Marie". Encyclopedia Americana, vol. 8. Danbury, Connecticut: Grolier, Inc. p. 331.
  16. les Actus DNMarie Curie. Alirita 24 May 2013.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 17,4 17,5 17,6 17,7 "Marie Curie – Research Breakthroughs (1807–1904) Part 1". American Institute of Physics. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  18. Robert William Reid (1974). Marie Curie. New American Library. pp. 61–63. ISBN 978-0-00-211539-1. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  19. 19,00 19,01 19,02 19,03 19,04 19,05 19,06 19,07 19,08 19,09 19,10 "Marie Curie – Research Breakthroughs (1807–1904) Part 2". American Institute of Physics. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  20. "Marie Curie – Student in Paris (1891–1897) Part 2". American Institute of Physics. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  21. Robert William Reid (1974). Marie Curie. New American Library. pp. 63–64. ISBN 978-0-00-211539-1. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  22. Robert William Reid (1974). Marie Curie. New American Library. pp. 64–65. ISBN 978-0-00-211539-1. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  23. 23,0 23,1 23,2 Robert William Reid (1974). Marie Curie. New American Library. p. 65. ISBN 978-0-00-211539-1. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  24. "The Discovery of Radioactivity". Lawrence Berkeley National Laboratory. 9a de aŭgusto 2000. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  25. L. Pearce Williams (1986). "Curie, Pierre and Marie". Encyclopedia Americana, vol. 8. Danbury, Connecticut: Grolier, Inc. pp. 331–332.
  26. L. Pearce Williams (1986). "Curie, Pierre and Marie". Encyclopedia Americana, vol. 8. Danbury, Connecticut: Grolier, Inc. p. 332.
  27. "Marie Sklodowska Curie", Encyclopedia of World Biography, 2a eld., vol. 4, Detroit, Gale, 2004, pp. 339–41. Gale Virtual Reference Library. Web. 3a de junio 2013.
  28. 28,0 28,1 28,2 28,3 "Marie Curie – Research Breakthroughs (1807–1904) Part 3". American Institute of Physics. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  29. 29,0 29,1 Quinn, Susan (1996). Marie Curie: A Life. Da Capo Press. pp. 176, 203. ISBN 978-0-201-88794-5.
  30. Mould, R. F. (1998). "The discovery of radium in 1898 by Maria Sklodowska-Curie (1867–1934) and Pierre Curie (1859–1906) with commentary on their life and times" (PDF). The British Journal of Radiology. 71 (852): 1229–54. doi:10.1259/bjr.71.852.10318996. PMID 10318996. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  31. 31,0 31,1 "Marie Curie – Recognition and Disappointment (1903–1905) Part 1". American Institute of Physics. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  32. 32,0 32,1 32,2 32,3 32,4 32,5 "Marie Curie – Recognition and Disappointment (1903–1905) Part 2". American Institute of Physics. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  33. Goldsmith, Barbara (2005). Obsessive Genius: The Inner World of Marie Curie. W. W. Norton & Company. p. 149. ISBN 978-0-393-05137-7. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  34. "Prof. Curie killed in a Paris street" (PDF). The New York Times. 20an de aprilo 1906. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  35. 35,0 35,1 "Marie Curie – Tragedy and Adjustment (1906–1910) Part 1". American Institute of Physics. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  36. 36,0 36,1 36,2 "Marie Curie – Tragedy and Adjustment (1906–1910) Part 1". American Institute of Physics. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  37. 37,00 37,01 37,02 37,03 37,04 37,05 37,06 37,07 37,08 37,09 37,10 37,11 37,12 37,13 37,14 Estreicher, Tadeusz (1938). "Curie, Maria ze Skłodowskich". Polski słownik biograficzny, vol. 4 (in Polish). p. 113.
  38. 38,0 38,1 38,2 38,3 38,4 "Marie Curie – Scandal and Recovery (1910–1913) Part 1". American Institute of Physics. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  39. Goldsmith, Barbara (2005). Obsessive Genius: The Inner World of Marie Curie. W. W. Norton & Company. pp. 170–71. ISBN 978-0-393-05137-7. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  40. Robert William Reid (1974). Marie Curie. New American Library. pp. 44, 90. ISBN 978-0-00-211539-1. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  41. Goldsmith, Barbara (2005). Obsessive Genius: The Inner World of Marie Curie. W. W. Norton & Company. pp. 165–76. ISBN 978-0-393-05137-7. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  42. 42,0 42,1 42,2 42,3 "Marie Curie – Scandal and Recovery (1910–1913) Part 2". American Institute of Physics. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  43. Marie Curie-biographical (2014). Alirita 16a de marto 2018.
  44. 44,0 44,1 44,2 44,3 44,4 44,5 "Marie Curie – War Duty (1914–1919) Part 1". American Institute of Physics. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  45. Coppes-Zantinga, A. R. kaj Coppes, M. J. (1998), Marie Curie's contributions to radiology during World War I. Med. Pediatr. Oncol., 31: 541–543. COI:10.1002/(SICI)1096-911X(199812)31:6<541::AID-MPO19>3.0.CO;2-0
  46. 46,0 46,1 46,2 46,3 46,4 46,5 "Marie Curie – War Duty (1914–1919) Part 2". American Institute of Physics. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  47. Śladkowski, Wiesław (1980). Emigracja polska we Francji 1871–1918 (Pole). Wydawnictwo Lubelskie. p. 274. ISBN 978-83-222-0147-3. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  48. Ann M. Lewicki (2002). "Marie Sklodowska Curie in America, 1921". Radiology. 223 (2): 299–303. doi:10.1148/radiol.2232011319. PMID 11997527. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  49. Julie Des Jardins (Oktobro 2011). "Madame Curie's Passion". Smithsonian Magazine. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  50. 50,0 50,1 50,2 50,3 [https://history.aip.org/history/exhibits/curie/ "Marie Curie – The Radium Institute (1919–1934) Part 1". American Institute of Physics. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  51. Pasachoff, Naomi (1996). Marie Curie:And the Science of Radioactivity: And the Science of Radioactivity. Oxford University Press. p. 93. ISBN 978-0-19-509214-1. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  52. Zwoliński, Zbigniew. "Science in Poland – Maria Sklodowska-Curie". Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu. Arkivita el la originalo en 11a de septembro 2012. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  53. 53,0 53,1 [https://history.aip.org/history/exhibits/curie/ "Marie Curie – The Radium Institute (1919–1934) Part 2". American Institute of Physics. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  54. "Chemistry International – Newsmagazine for IUPAC". International Union of Pure and Applied Chemistry. 5a de januaro 2011. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  55. (2017) “Analisi e visualizzazioni delle reti in storia. L'esempio della cooperazione intellettuale della Società delle Nazioni”, Memoria e Ricerca (2), p. 371–393. doi:10.14647/87204.  Vidu ankaŭ: Franca versio (PDF) kaj angla resumo.
  56. 56,0 56,1 "Marie Curie Enshrined in Pantheon". New York Times. 21a de aprilo 1995. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  57. GRANDJEAN, Martin. (2018) Les réseaux de la coopération intellectuelle. La Société des Nations comme actrice des échanges scientifiques et culturels dans l'entre-deux-guerres (france). Lausanne: Université de Lausanne. (i.e. pp. 303-305)
  58. "Marie Curie and Her Legend". American Institute of Physics. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  59. Norman E. Holden (2004). “Atomic Weights and the International Committee: A Historical Review”, Chemistry International. 
  60. 60,0 60,1 60,2 [https://history.aip.org/history/exhibits/curie/ "Marie Curie – The Radium Institute (1919–1934) Part 3". American Institute of Physics. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  61. Rollyson, Carl (2004). Marie Curie: Honesty In Science. iUniverse. p. x. ISBN 978-0-595-34059-0. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  62. James Shipman; Jerry D. Wilson; Aaron Todd (2012). An Introduction to Physical Science. Cengage Learning. p. 263. ISBN 978-1-133-10409-4. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  63. Blom, Philipp (2008). "1903: A Strange Luminescence". The Vertigo Years: Europe, 1900–1914. Basic Books. p. 76. ISBN 978-0-465-01116-2. "The glowing tubes looked like faint, fairy lights." Alirita la 15an de aprilo 2019.
  64. Denise Grady (6a de oktobro 1998), A Glow in the Dark, and a Lesson in Scientific Peril The New York Times; alirita la 21an de decembro 2016.
  65. . Marie Curie's century-old radioactive notebook still requires lead box.
  66. 66,0 66,1 Bryson, Bill (2012). A Short History of Nearly Everything. Random House Digital, Inc. p. 74. ISBN 978-0-385-67450-8. Alirita la 15an de aprilo 2019.
  67. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 119.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Marie Curie en la angla Vikipedio.