Maria Fjodorovna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Maria Teodorovna)
Dagmar de Danio
Maria Fjodorovna
Persona informo
Naskonomo Marie Sophie Frederikke Dagmar
Naskiĝo 26-an de novembro 1847 (1847-11-26)
en Flava Palaco
Morto 13-an de oktobro 1928 (1928-10-13) (80-jaraĝa)
en Hvidøre
Tombo Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo vd
Religio ortodoksismoluteranismo vd
Lingvoj rusadana vd
Ŝtataneco Rusia ImperioDanioRusio vd
Familio
Dinastio Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg vd
Patro Kristiano la 9-a vd
Patrino Luiza de Hesio-Kaselo vd
Gefratoj Frederiko la 8-aAleksandra de DanioGeorgo la 1-a • Thyra, Crown Princess of Hanover • Valdemaro de Danio vd
Edz(in)o Aleksandro la 3-a vd
Infanoj Nikolao la 2-a de Rusio • Grand Duke Alexander Alexandrovich of Russia • Grand Duke George Alexandrovich of Russia • Grand Duchess Xenia Alexandrovna of Russia • Grand Duke Michael Alexandrovich of Russia • Olga Alexandrovna of Russia vd
Profesio
Okupo edz(in)o de monarĥo • aristokrato • pentristo • flegisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maria Fjodorovna (ruse Мария Фёдоровна) aŭ Maria Feodorovna (26-a de Novembro 1847 – 13-a de Oktobro 1928), konata antaŭ sia edziniĝo kiel Princino Dagmar de Danio, estis princino de Danio kaj imperiestrino de Rusio kiel edzino de la imperiestro Aleksandro la 3-a (regis 1881–1894). Ŝi estis la dua filino de la reĝo Kristiano la 9-a de Danio kaj de Louise de Hessen-Kassel; ŝiaj gefratoj estis la reĝino Aleksandra de Unuiĝinta Reĝlando, la reĝo Frederiko la 8-a de Danio kaj la reĝo Georgo la 1-a de Grekio. Ŝia plej aĝa filo iĝis la lasta monarko de Rusio, imperiestro Nikolao la 2-a de Rusio, kiu estis murdita dek jarojn antaŭ ŝia morto.