Saltu al enhavo

Mariama Bâ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mariama Bâ
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1929 (1929-04-17)
en Dakaro, French Senegal,  Franca Okcidenta Afriko
Morto 17-an de aŭgusto 1981 (1981-08-17) (52-jaraĝa)
en Dakaro,  Senegalo
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio islamo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Senegalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater École normale de Rufisque (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Amadou Bâ (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Obèye Diop (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
romanisto
aktivisto pri virinaj rajtoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj So Long a Letter vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mariama BÂ (naskita la 17-an de aprilo 1929 en Dakaro, Franca Okcidenta Afriko ; mortis la 17-an de aŭgusto 1981 en Dakaro, Senegalo) estis senegala verkistino franclingva. Ŝia libro "Une si longue lettre" (Tiom longa letero) nun estas konsiderata parto de la kanono de afrika literaturo. [1] Ŝi estas konsiderata unu el la plej gravaj voĉoj de afrika feminismo kaj, en siaj verkoj kaj sia vivo, batalis por la rajtoj de virinoj en Senegalo. [2]

Ŝi naskiĝis en Dakaro, Senegalo, en 1929 en riĉa familio. Ŝia patro estis ŝtatoficisto.

Post la trofrua morto de ŝia patrino, ŝi estis edukita de siaj geavoj en la spirito de tradicia islama familio. Ŝia patro, Amadou Bâ, fariĝis Ministro pri Sano de la unua senegala registaro en 1957.

Ŝi frekventis francan lernejon, kie ŝi elstaris. Post fini la bazlernejon en la aĝo de 14 jaroj, ŝi komencis instrui ĉe la Normala Lernejo Rufisque en 1943, kie ŝi akiris sian instruistan diplomon en 1947. Ŝi praktikis ĉi tiun profesion dum dek du jaroj, poste petis translokigon al la Regiona Inspektoraro pri Edukado pro sankaŭzoj. [3]

Edziniĝinta tri fojojn, ŝi havas tri filinojn el sia unua geedzeco, kun Bassirou Ndiaye, kaj unu el sia dua, kun Ablaye Ndiaye; ŝi divorcis de sia tria edzo, parlamentano kaj ministro Obèye Diopa, post kiam ŝi havis kvin infanojn. Spertoj el siaj malsukcesaj geedzecoj igis ŝin implikiĝi en multaj asocioj subtenantaj edukadon kaj la batalon por virinaj rajtoj. Ŝi publikigis artikolojn en la gazetaro kaj faris multajn paroladojn pri ĉi tiuj temoj. [4]

Bâ estas unu el la pioniroj de la senegala literaturo. Ŝi famiĝis per sia unua verko, "Une si longue lettre" (Tiom longa letero), publikigita en 1979, kaj inkluzivita en la listo de la 12 plej bonaj afrikaj libroj de la 20-a jarcento). [5]

Ŝia verkado fokusiĝas al la problemo de virina emancipiĝo kaj la malfavora pozicio de virinoj ĝenerale kaj, precipe, edziniĝintaj virinoj en la nova afrika socio.

La verkoj de Bâ ĉefe reflektas la sociajn kondiĉojn regantajn en ŝia tuja ĉirkaŭaĵo kaj en Afriko kiel tuto, same kiel la problemojn devenantajn de ili: poligamion, kaston kaj ekspluatadon de virinoj en la unua romano, kaj opozicion de ŝia familio kaj la nekapablon adaptiĝi al la nova kultura medio en interrasa geedzeco en la dua.

Ŝian verkadon estas bazitan sur la principoj de respondeco kaj la bezono de solidareco, gajnante al ŝi lokon inter la plej famaj verkistoj de Senegalo.

Bâ estis konscia ke ŝi verkas en la franca, “depruntita lingvon,” kiel ŝi nomis ĝin, kiun la lokaj homoj ne scipovas legi. Ŝiaj verkaro estis tradukita en ŝian indiĝenan lingvon, la Volofan.

Ŝi estis inkludita en la antologio Daughters of Africa (d:Q20875572), redaktita de Margaret Busby en 1992. Ŝia romano *A Letter So Long* estis elektita de Universitato Kolumbio kiel unu el la 100 plej bonaj libroj pri Afriko de la 20-a jarcento.

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Une si longue lettre (1979)
  • La fonction politique des littératures Africaines écrites (1981)
  • Un chant écarlate (1982)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2001) “Feminisms in an African Context: Mariama Bâ's so Long a Letter”, Agenda 50 (50), p. 23–40. 
  2. Yasmin, Seema. (2020) Muslim women are everything : stereotype-shattering stories of courage, inspiration, and adventure, Azim, Fahmida, New York, NY: Harper Design - HarperCollins, p. 27–30. ISBN 978-0-06-294703-1. OCLC 1135224567.
  3. Bâ, Mariama 1929–1981. Alirita 2024-07-27 .
  4. . Overlooked No More: Mariama Bâ, Voice of African Feminism (October 11, 2024). Alirita March 1, 2025 .
  5. . Rev. of Mariama Bâ ou les allées d'un destin by Mame Coumba Ndiaye. University of Western Australia (August 2009).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]