Marian Bernaciak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marian Bernaciak
Persona informo
Aliaj nomoj Orlik • Dymek
Naskiĝo 6-an de marto 1917 (1917-03-06)
en Zalesie, powiat rycki
Morto 24-an de junio 1946 (1946-06-24) (29-jaraĝa)
en Piotrówek
Tombo Tombejo de Bródno
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo militistooficiro
vdr

Marian Bernaciak, pseŭdonomoj "Orlik", "Dymek" (naskiĝis la 6-an de marto 1917 en Zalesie, apud Ryki, mortis la 24-an de junio 1946 en vilaĝo Piotrówek (distrikto Garwoliński) – rezerva subleŭtenanto de Pola Armeo, membro de la Asocio de Armita Batalado-Pola Enlanda Armeo (AK), komandanto de partizana taĉmentode AK, kaj poste de la Asocio Libero kaj Sendependo en Lublinio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de Michał Bernaciak kaj Maria el domo Bliźniak. En 1937 finis Gimnazion en Puławy. Poste devige soldatservis en Mazovia Lernejo de Rezervaj Substandardistoj de Artilerio en Zambrów, kiun finis en la rango de plotona substandardisto. Mobilizita al la dua regimento de peza artilerio. Laboris en poŝtoficejo en Sobolew (distrikto Garwoliński). Mobilizita aŭguste 1939, dum la germana invado en Pollandon en 1939 batalis kiel rezerva subleŭtenanto. Dum la defendo de Włodzimierz Wołyński (nun en Volina provinco) iris al soveta mallibero. Kelkaj semajnoj poste fuĝis el la transporto de militkaptitoj sur tereno de Sovetunio, veturiganta polajn oficirojn al gulagoj, kaj revenis en la gepatrujon. Tie en Ryki gvidis malgrandan presejon en Dęblin. En 1940 engaĝiĝis en konspiran agadon kadre de la Asocio de Armita Batalado, kaj poste AK. Li estis ĉefo de Flankataka Gvidantaro de Subareo "A" (Dęblin-Ryki) en Areo AK Puławy. De aŭtuno 1943, minacita de aresto fare de Gestapo, estis devigita kaŝiĝi. La 20-an de novembro 1943 kreis rapidgrupon, transformitan en partizanan taĉmenton, kiun ekgvidis. En majo 1944 lia taĉmento ricevis kodon OP I/15 de la infanteria regimento AK "Wilków". Li realigis pli ol 20 batalkampojn kontraŭ germanoj. Danke al lia sinteno dum la Operaco Tempesto julie 1944 en Dęblin oni savis de detruo gravajn civilajn kaj militistajn objektojn, protektis loĝantaron de deportado kaj de turmentado flanke de retiriĝantaj germanaj soldatoj. La 26-an de julio 1944 lia taĉmento memstare okupis Ryki. Aŭguste 1944 M. Bernaciak fronte de ĉ. 350 partizanoj ekmarŝis por helpi al la batalanta Varsovio, sed malsukcese. Minacita de internigo flanke de sovetoj, decidis malfondi la taĉmenton. Dum kelkaj monatoj kaŝiĝis, serĉata de NKVD.

Marte de 1945 rekreis sian taĉmenton el la personoj minacitaj de aresto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]