Marian Żelazek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marian Żelazek
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1918 (1918-01-30)
en Palędzie, Greater Poland Voivodeship
Morto 30-an de aprilo 2006 (2006-04-30) (88-jaraĝa)
en Puri (Odiŝo)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo misiisto
vdr

Marian Żelazek (naskiĝis la 30-an de januaro 1918 en Palędzie apud Poznań, mortis la 30-an de aprilo 2006 en Puri) – pola monaĥo, Misiisto de la Dia Vorto en Barato.

Estis la sepa infano el dekseso. En 1926 lia familio translokiĝis el la vilaĝo al Poznań, kie li finis fundamentan lernejon, misian gimnazion apud Grudziądz kaj poste animzorgan seminarion, komencante la 4-an de septembro 1939 sian monaĥan profesion. La 20-an de majo 1940 estis arestita kaj forveturigita al koncentrejo en Dachau. Ekde aŭgusto ĝis decembro 1941 restadis en alia koncentrejo Mauthausen-Gusen, kaj poste denove en Dachau ĝis ties liberigo fare de usonanoj la 29an de aprilo 1945.

Post forlaso de la koncentrejo ekstudis teologion en Romo en Instituto Anselmianum. Post tri jaroj la 18-an de aprilo 1948 ricevis pastrecan konsekradon kaj la 21-an de marto 1950 estis sendita al Kesramal/Sambalpur en ŝtato Oriso en norda Barato. Dum 25 jaroj laboris kun adivasioj - nomadoj vivantaj en ĝangalo. En 1968 aranĝis i.a. misiejon en Bondamunda. Ekde la 1-a de junio 1975 helpadis al lepruloj en Puri, apud la Bengala Golfo.

Medicina Universitato en Poznań en 2000 aljuĝis al li Medalon je la nomo de Karol Marcinkowski pro meritoj al altruisma kaj medicina helpado por lepruloj. En 2002 estis proponita de Movado Solidareca kun Malriĉuloj de la Tria Mondo MAJTRI kiel oficiala kandidato al Nobel-premio. En la sama jaro ricevis statueton Ora Hipolito – la premion de Societo je la nomo de Hipolit Cegielski en Poznań. En 2005 ricevis Honoran Civitanecon de la Urbo Poznań kaj Premion je la nomo de Sergio Vieira de Mello, atribuatan de Societo Vilao Decjuŝo (Willa Decjusza).

En 2005 Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio aranĝis en Galerio Azia ekspozicion Patro Marian Żelazek SVD – pola kandidato al Paca Nobel-Premio. Dum ties inaŭguro ĉeestis mem la pastro, kiu pli frue oferis al la muzeo kelke da eksponaĵoj el Oriso. La muzeo eldonis memor-medalon dediĉitan al la pastro Marian Żelazek organizante samtempe prezentadon de dokumentaj filmoj pri lia agado. Okaze de la unua datreveno de lia morto oni aranĝis en Galerio Nusantara ekspozicion Hindio de Patro Marian Żelazek fote de Krzysztof Machowski.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • „Namaste”, Ojcze Marianie! Z okazji 50. lecia kapłaństwa i pracy misyjnej o. Mariana Żelazka SVD ("Namaste", Patro Marian! Okaze de 50-a datreveno de sacerdoteco kaj misiista laboro de p. Marian Żelazek SVD), Nysa-Chludovo, Verbinum 1998, p. 104
  • Barbara Pokorska, Ojciec Marian Żelazek SVD – polski kandydat do Pokojowej Nagrody Nobla (Patro Marian Żelazek SVD – pola kandidato al Paca Nobel-premio), Muzeo pri Azio kaj Pacifiko, Varsovio 2005, p. 8 (prospekto pola-angla)
  • Małgorzata Wejsis-Gołębiak, The Divine World Missionary (Misiisto de la Dia Vorto), Embassy of the Republic of Poland, Delhio 2007, p. 48 (pola-angla publikaĵo).
  • Tomasz Szyszka SVD (redaktoro), Ojciec Marian Żelazek SVD Ojciec Trędowatych (Patro Marian Żelazek Societas Verbi Divini Patro de Lepruloj), Wyd. UKSW 2008, p. 196

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]