Marianna Váradi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marianna Váradi
Marianna Váradi
Marianna Váradi
Persona informo
Naskonomo Váradi Marianna
Naskiĝo 13-an de marto 1966 (1966-03-13) (58-jaraĝa)
en Hajdúnánás
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

D-ro Marianna Váradi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Váradi Marianna estas hungara operkantisto, oratorikantisto (soprano), altlerneja instruisto. Ŝia edzo estis József Pilinczes.

Marianna Váradi kantas

Marianna Váradi [1] naskiĝis la 13-an de marto 1966 en Hajdúnánás.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Marianna Váradi frekventis muzikan lernejon en sia naskiĝurbo, poste muzikan mezlernejon en Debrecen, finee ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1991. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Zsolt Bende kaj Éva Andor. Ŝi partoprenis ankaŭ en majstrokursoj de Vera Rózsa kaj Szilvia Geszty. Post la diplomo ŝi ricevis stipendion 2 jarojn. Ŝi debutis en Nacia Teatro (Szeged) en 1991, sed ŝi kantadis ankaŭ en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Inter 1992 kaj 1996 (denove ekde 2001) ŝi apartenis al Nacia Teatro (Pécs), inter 1996-1998 ŝi kantadis en Düsseldorf kaj Duisburg. Ekde 2004 ŝi ankaŭ instruas en Universitato de Pécs. En 2010 ŝi doktoriĝis (DLA) en la Muzikakademio. Jam ekde 1989 ŝi partoprenas en oratoriaj koncertoj. Ŝi naskis filon.

El ŝia repertuaro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]