Marianne North
| Marianne North | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Marianne North | |||||
| Naskiĝo | 24-an de oktobro 1831 en Hastings | ||||
| Morto | 30-an de aŭgusto 1890 (58-jaraĝa) en Alderley | ||||
| Tombo | Gloucestershire | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) | ||||
| Memorigilo | |||||
| Familio | |||||
| Patro | Frederick North (en) | ||||
| Patrino | Janet Marjoribanks (en) | ||||
| Gefratoj | Janet Catherine North (en) | ||||
| Edz(in)o | – | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | botanika ilustristo vojaĝisto filantropo botanika kolektisto esploristo biologo scienca ilustristo pentristo verkisto | ||||
| Aktiva en | Jamajko • Brazilo • Tenerifo • Japanio • Borneo • Javo • Britia Cejlono • Barato • Aŭstralio • Nov-Zelando • Sejŝeloj vd | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | Marianne North Gallery vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Marianne NORTH (naskiĝis la 24-an de oktobro 1830 en Hastings, mortis la 30-an de aŭgusto 1890 en Alderley, Gloucestershire) estis brita artistino. Ŝi ĉefe pentris plantojn.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Marianne North estis filino de la politikisto Roger North. Ŝi okupiĝis pri kantado, sed post voĉaj problemoj ŝi decidis, plene dediĉi sin al la pentroarto.
Post la morto de la patrino (en 1855) ŝi ofte akompanis sian patron dum vojaĝoj. Ŝia patro mortis en la jaro 1869, postlasante al ŝi grandan posedaĵon.
Marianne North vojaĝis tra la tuta mondo, interalie ŝi vizitis Brazilon, Japanion, Borneon, Javon, Hindion, Aŭstralion kaj Cejlonon. Unu el ŝiaj preferataj celoj estis North Island (Sejŝeloj).
Sciindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Marianne North havis amikajn rilatojn al la natursciencisto Charles Darwin kaj al la Usona prezidanto Ulysses S. Grant.
Aro da plantoj (ekz. Areca northiana, Crinum northianum, Kniphofia northiana, Nepenthes northiana kaj Northea seychellana) estis nomata honore al ŝi.
Ŝiaj verkoj estas ekspoziciataj en la Botanika Ĝardeno (Marianne North Gallery) en Kew, Londono.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Marianne North, ĉirkaŭ 1870
-
Marianne North en Ceylon, 1869
-
Rajput Forts, 1878
-
Nepenthes northiana, 1876
-
Olearia argophylla
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Pli da informoj en la angla lingvo Arkivigite je 2009-09-03 per la retarkivo Wayback Machine

