Marianne Sägebrecht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marianne SÄGEBRECHT)
Marianne Sägebrecht
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1945 (1945-08-27) (78-jaraĝa)
en Distrikto Starnberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo televida aktoro • filmaktoro
vdr

Marianne SÄGEBRECHT [mariane Segebreĥt] (naskiĝis la 27-an de aŭgusto, 1945 en Starnberg, Bavario) estas germana aktorino.

Antaŭ ol ŝi aŭtodidakte lernis la aktoradon, ŝi laboris kiel helpantino de kuracisto kaj kiel fotistino en sia hejmurbo. Kiel juna virino ŝi ekloĝis en Munkeno, kie ŝi elprovis sin en diversaj teatraj ensembloj.

En la jaro 1979 la reĝisoro Percy Adlon malkovris ŝian talenton kaj invitis ŝin al televida produktaĵo. Vastan popularecon ŝi gajnis en la jaro 1984, kiam Percy Adlon ŝin okupis por la ĉefrolo en la filmo Zuckerbaby. Marianne Sägebrecht, kiu mem cetere ne vere kongruas al la modernaj malserenaj belecnormoj sed fakte vere kaj ege belas kaj radias vivĝuon kaj homecon, en tiu filmo prezentis dikan virinon, kiu vivis tristan vivon. Amante viron tiu virino gajnis memfidon kaj optimismon, kiu restis en ŝi eĉ post la fino de la amrilato.

En 1987 ŝi en la filmo Out of Rosenheim unuafoje prezentis sin en Usono. El pliaj filmoj menciindas The War of the Roses, en kiu ŝi aperas apud Michael Douglas kaj Kathleen Turner.

En la jaro 1994 ŝi publikigis sian membiografion Ich trau' der Zukunft.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Zuckerbaby (Germanio, 1984)
  • Out of Rosenheim (Usono, 1987)
  • The War of Roses (Usono, 1989)
  • Martha und ich (Germanio/Francio, 1989)
  • Rosalie goes shopping (Rozalio butikumas) 1991
  • Der Unhold (1996)
  • Eine Frau nach Maß (Germanio/Francio, 1996)
  • Die Sekretärin des Weihnachtsmanns (Germanio/Francio, 1999)
  • Scheidung auf Amerikanisch (Germanio, 2000)
  • Marga Engel kocht vor Wut (Germanio, 2002)