Marianne Timmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Marianne Timmer
Marianne Timmer (09-12-2007).jpg
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1974 (1974-10-03) (45-jara)
en Hoogezand-Sappemeer
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Henk Timmer • Peter Mueller
Okupo
Okupo rapidsketisto
Information icon.svg
vdr

Maria Aaltje (Marianne) Timmer (3-a de oktobro 1974, Sappemeer) estas antaŭa nederlanda sketistino kun kiel karesnomo "Timmertje" (Ĉarpentinjo). Ŝi estas specialigita por la 1000 kaj 1500 metroj. Ekde la 4-a de oktobro 2012 ŝi estas la edzino de la eks-futbalgolulo Henk Timmer. En oktobro 2019 ili decidis paŭzi la rilaton.

Timmer gajnis en 1998 la oran medalon por la 1000 kaj 1500 metoj dum la Vintraj Olimpikoj en Nagano Japanio. Ok jarojn pli poste, dum la Vintraj Olimpikoj en Torino, ŝi denove gajnis la oran medalon por la 1000 metroj. Per tio ŝi fariĝis la unua nederlanda sketisto, kiu ĉampioniĝis dum du malsamaj Vintraj Olimpikoj.

En 2002 dum la Vintraj Olimpikoj en Salt Lake City Timmer atingis okan lokon por la 500, kaj kvaran lokon por la 1000 kaj 21-an lokon por la 1500 metroj.

Timmer fariĝis nederlanda sprintĉampiono en:

  • 1997 (Groningen)
  • 1998 (Groningen)
  • 1999 (Groningen)
  • 2001 (Heerenveen)
  • 2003 (Heerenveen)
  • 2004 (Heerenveen)
  • 2005 (Heerenveen)
  • 2006 (Heerenveen)
  • 2007 (Heerenveen)
  • 2008 (Heerenveen)
Med 1.png

2003[redakti | redakti fonton]

  • oro por la 500 metroj dum la NK Afstanden en Heerenveen.
  • oro por la 1000 metroj dum la NK Afstanden en Heerenveen.
  • bronzo por la 1500 metroj dum la NK Afstanden en Heerenveen.

2004[redakti | redakti fonton]

  • mondĉampiono sprinto je la 18-a de januaro 2004 en Nagano; Per tio Timmer estas la unua nederlanda virino en la historio kiu fariĝis mondĉampiono.
  • arĝento por la 1000 metroj dum la Mondĉampioneco distancoj en Seulo Koreio.

2006[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]