Marianne von Werefkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Marianne von Werefkin - memportreto

Marianne von Werefkin (ruse Марианна Владимировна Верёвкина/Marianna Vladimirovna Verjovkina; naskiĝinta en la 10-a de septembro 1860 en Tula, mortinta en la 6-a de februaro 1938 en Ascona) estis rus-svisa ekspresionisma pentristino.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

La filino de regimentestro havis siajn unue privatajn akademiajn desegnadolecionojn en la aĝo de 14. En 1880, ŝi iĝis studento de Ilja Jefimoviĉ Repin, la plej grava pentristo de rusa Realismo. Al ŝia progreso estis donita malsukceso per ĉasakcidento en 1888 en kiu ŝi hazarde pafis en sian dekstran manon. Ĝi restis kripla post longa periodo de resaniĝo. Praktikante persiste ŝi finfine sukcesis utiligi desegnajn kaj pentrajn instrumentojn per sia dekstra mano denove.

En 1892 ŝi renkontis Alexej von Jawlensky, kiu deziris esti ŝia protektito, kaj en 1896 ŝi, Jawlensky, kaj ilia servisto transloĝiĝis al Munkeno. Por subteni la karieron de Jawlensky, Werefkin interrompis sian pentradon dum preskaŭ dek jaroj. Ŝi iniciatis starigon de salono en Munkeno kiu baldaŭ iĝis centro de vigla arta interŝanĝo. Ŝi ankaŭ fondis la "Lukasbruderschaft/Lukan Fration" de kiu ankaŭ Vasilij Kandinskij estis membro.

Ŝi komencis pentri denove en 1906. En 1907 ŝi kreis siajn unuajn ekspresionismajn verkojn; ĉe ili ŝi sekvis la stilon de Paul Gauguin kaj Louis Anquetin, de "surfacpentraĵo". Sed reveliĝis ankaŭ influo de Edvard Munch. Ŝi kaj Jawlensky pasigis en 1908 plurajn periodojn laborantaj kun Kandinsky kaj Gabriele Münter en la pitoreska urbeto Murnau, kie Gabriele Münter posedis domon. La kvar artistoj ofte pentris kune sub la ĉielo en kaj ĉirkaŭ Murnau.

Ili fondis novan artisto-grupon en 1909, la "Neue Künstlervereinigung München"(NKVM). Ĝi iĝis forumo de ekspozicioj kaj programado. Post kelkaj jaroj Kandinskij kaj Franz Marc distancigis sin de tiu grupo kaj formis la grupon Der Blaue Reiter. La grupo estis fondita fare de kelkaj rusaj elmigrantoj, inkluzive de Kandinskij, Alexej von Jawlensky kaj kelkaj indiĝenaj germanaj artistoj, kiel ekzemple Franz Marc, August Macke kaj Gabriele Münter. Werefkin komencis ekspozicii kune kun tiu grupo en 1913. Ŝi estis artistino de la t.n. Munkena Moderno.

Ĉe la eksplodo de la Unua mondmilito, Werefkin kaj Jawlensky elmigris al Svislando, proksimen de Ĝenevo. Ili poste moviĝis al Zuriko. Antaŭ 1918, ili eksgeedziĝis, kaj Werefkin moviĝis sole al Ascona kie ŝi pentris multajn buntajn, pejzaĝojn en ekspresionisma stilo. En 1924 ŝi fondis la artistogrupon "Großer Bär".

En siaj pli postaj jaroj, ŝi pentris afiŝojn. Ŝiaj amikoj "Carmen" kaj "Diego Hagmann" protektis ŝin kontraŭ malriĉeco. Marianne von Werefkin estis entombigita en la rusa tombejo en Ascona.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]