Marianne von Willemer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marianne von Willemer
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1784 (1784-11-20)
en Linz
Morto 6-an de decembro 1860 (1860-12-06) (76-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Tombo Frankfurt Main Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Habsburga monarkioAŭstra imperio
Familio
Edz(in)o Johann Jakob von Willemer
Okupo
Okupo verkisto • operkantisto • poeto • teatra aktoro
vdr

Marianne von WILLEMER (20a de novembro 1784, probable en Linz; 6a de decembro 1860 en Frankfurto ĉe Majno; denaske probablo Marianne Pirngruber; konata ankaŭ kiel Marianne Jung) estis aŭstra aktorino kaj dancistino plej bone konata pro sia rilato kun Johann Wolfgang von Goethe kaj sia apero en lia poezio. Estante 14-jaraĝa, ŝi translokiĝis al Frankfurto ĉe Majno, kie ŝi iĝis la tria edzino de la frankfurta bankisto Johann Jakob von Willemer. Li konatigis ŝin al Goethe, kiu renkontis Marianne en 1814 kaj en 1815. Goethe senmortigis ŝin el la libro "Suleika" de West-östlicher Divan.

Estis en Frankfurto en 1814 kie kaj kiam Goethe renkontis la bankiston von Willemer kaj ties tiam partnerinon Marianne Jung, kiuj kelkajn semajnojn poste, ankoraŭ dum la restado de Goethe kaj laŭ ties konsilo, geedziĝis. Goethe jam estis 65-jaraĝa, sed tamen ne sentis sin tro maljuna por enamiĝi en Marianne-n. Ŝi iĝis liaj muzo kaj partnerino pri poezio. Goethe vizitis la paron Willemer denove en la sekva jaro — tiam lastan fojon li vidis la patrujon. Al sekvaj invitoj de la Willemer-oj li ne plu respondis. Sed daŭre estiĝis versoj pri najtingalo kaj rozo, vino kaj amo, ĝis kiam li finis la verkon West-östlicher Divan (Okcident-orienta divano). Poste Marianne malkovrigis, ke granda parto de la ampoetoj de tiu kolekto estis fakte ŝia verko.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dowden, Edward en introduction al West-Eastern Divan: in twelve books, Toronto, J. M. Dent & Sons Ltd., 1914, p. xv.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Constantin von Wurzbach: Willemer, Marianne von. In: Biographisches Lexikon des Kaiserthums Oesterreich. 56. Theil. Kaiserlich-königliche Hof- und Staatsdruckerei, Wien 1888, S. 182–187 (ciferecigita).
  • Kurt Andreae (Eld.): Das Stammbuch der Marianne von Willemer. Frankfurt/Leipzig 2006, ISBN 978-3-458-17323-6.
  • Walter Laufenberg: Goethe und die Bajadere. Das Geheimnis des West-östlichen Diwans. München 1993, ISBN 3-7766-1802-7.
  • Gustav Gugitz: Marianne Willemer: Berichtigungen zu ihrer Lebensgeschichte und ihren Beziehungen zu Linz. In: Oberösterreichische Heimatblätter. Heft 3/1959, S. 279–284, rete (PDF) en Forum OoeGeschichte.at.
  • Hans-Joachim Weitz (Hrsg.): Briefwechsel mit Marianne und Johann Jakob Willemer / Johann Wolfgang Goethe. Frankfurt am Main 1986, ISBN 3-458-32600-6.
  • Ruth Istock: Da du nun Suleika heißest. Marianne von Willemers Goethe-Jahre. Gollenstein, Blieskastel 1999, ISBN 3-930008-97-1.