Mariano Roca de Togores

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Portreto de la markizo de Molins.

Mariano de las Mercedes Roca de Togores y Carrasco (Albacete, 17-a de aŭgusto de 1812 - Lekejtjo, Biskajo, 4-a de septembro de 1889), unua Markizo de Molins kaj vicgrafo de Rocamora, retoriko, verkisto kaj politikisto konservativa hispana.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de nobelo Luis de Francia Roca de Togores y Valcárcel, Dua Grafo de Pinohermoso kaj de nobelino María Francisca de Paula Carrasco y Arce, sesa Grafino de Villaleal. Lia pli aĝa frato Juan Roca de Togores y Carrasco estis tria Grafo de Pinohermoso.

Naskiĝis en Albacete la 17-an de aŭgusto de 1812, dum familia reveno el Madrido al Orihuela. Loĝis en Orihuela en la familia palaco kiun lia patro, nome la Grafo de Pinohermoso (nune Duklando de Pinohermoso) havis ĉe la Katedralo de Orihuela (nune Biblioteko Fernando de Loazes.

Palaco de la Duko de Pinohermoso en Orihuela.

Li estis Markizo, vicgrafo, kavaliro de diversaj militregiaj ordenoj kaj Ambasadoro de Hispanio en Francio, Deputito kaj dumviva Senatano, Ministro de Maraferoj, Publikaj Verkoj kaj Internaj Aferoj; akademiano de la Reĝaj Akademioj pri Historio, pri Beletroj kaj pri Moralaj kaj Politikaj Sciencoj.

Li unuafoje edziĝis la 10-IV-1833 en Valencio (San Andrés) kun María Teresa de Togores y Alburquerque, kiu mortiĝis en 1842, el kiu li havis du filojn, kaj la duan fojon (10-V-1849) en Madrido (San Luis) kun María del Carmen de Aguirre-Solarte y Alcíbar, el kiu li havis aliajn kvin filojn. Li estis nomumita Grande de España en 1863 kaj ricevis ordenon de la Ora Ŝaffelo, apartenanta tiele al unu el malmultaj familioj de Hispanio (krom la reĝa) kie kelkaj membroj apartenis al tiu ordeno, ĉar ankaŭ lia pli aĝa frato Joaquín, Grafo de Pinohermoso, posedis ĝin.

Kultura agado[redakti | redakti fonton]

Kiel verkisto li estis disĉiplo de Alberto Lista kaj membro de la Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando kaj de la Reĝa Akademio de la Hispana Lingvo, kies direktoro li iĝis en 1865. Prezidis ankaŭ la institucion de Ateneo de Madrido inter 1874 kaj 1876.

Li kultivis ĉiujn literaturajn ĝenrojn, kiaj la historia teatro aŭ la popola koplo. Presigis Obras poéticas (1851) kie li miksis novklasikajn kaj romantismajn verkojn. En siaj romancoj estas amuza gracio; imitis al Ángel de Saavedra, Duko de Rivas, en siaj legendoj (kiaj "El cerco de Orihuela", sieĝo de O.) kaj historiaj romancoj, plenaj je patriotismo kaj troa aristokratemo. Estas ankaŭ priamaj kaj religiaj poemoj kaj imitis ankaŭ la subĝenron de la dolora je stilo de Ramón de Campoamor, poeto kiun li bone konis kaj al kiu li dediĉis sin en sia enira diskurso en la Reĝa Akademio (1862). Li verkis nombrajn artikolojn. Li protektis artajn kaj literaturajn babilrondojn en sia palaco de Madrido, kien venis ekzemple José Zorrilla kaj Ramón de Campoamor.

En la babilrondo El Parnasillo li legis sian romantisman teatraĵon El Duque de Alba (1831) al Ventura de la Vega, Antonio Gil y Zárate, Patricio de la Escosura, Manuel Bretón de los Herreros, kaj Larra, kies sincera amiko li estis, multe antaŭ la premieroj de la grandaj teatraĵoj de la romantika hispana teatro, kies enkondukinto li estis. En 1845 li premieris La espada de un caballero, kie li miksas tragedion kaun komedion kun varia strofaro. Lia verkb Doña María de Molina estis konsiderita de Allison Peers kaj aliaj kritikistoj kiel unu el dek plej bonkvalitaj teatraĵoj de la Hispana Romantikismo, fidela al la vera historio kaj ne inspiriĝas el la samtema teatraĵo de Tirso de Molina nome La prudencia en la mujer, kiun li fakte ne konis. Li verkis inter aliaj verkoj Poesías, El Romancero de la Guerra de África kun amikoj Amador de los Ríos, la Duko de Rivas, Severo Catalina, Cervino, Flores, Galiano, Madrazo, Campoamor, Hartzenbusch, Tamayo kaj De la Vega (Madrid, 1860); La sepultura de Miguel de Cervantes memoria escrita por encargo de la Academia Española y leída á la misma por el Marqués de Molins (Madrid, 1870); 'Opúsculos críticos y lilerarios, Recuerdos de Salamanca, La Manchega, idilia versio pri la regiono La Mancha, kaj La Peña de los Enamorados. Li verkis ankaŭ biografiojn: Bretón de los Herreros: recuerdos de su vida y de sus obras (Madrid, 1883).

Politiko[redakti | redakti fonton]

Mariano Roca de Togores y Carrasco aliĝis al la modera partio kaj famiĝis kiam li akuzis Salustiano de Olózaga en 1843. En 1847 li iĝis ministro de publika konstruado dum tri monatoj; reformis la Reĝan Akademion de la Hispana Lingvo, la aliaj Reĝajn Akademiojn kaj eĉ fonids la Reĝan Akademion de Moralaj kaj Politikaj Sciencoj.

Li estis denove ministro kun Narváez (1847 al 1849), anstataŭe de Beltrán de Lis, kaj kun la grafo de San Luis (1853 al 1854), nome dufoje primara ministro. En 1863 li iĝis ambasadoro de Hispanio en Londono ĝis 1866. Dum la Revolucio de 1868 ("La Gloriosa") redaktis la leteron kiun la hispana nobelaro sendis al la princo de Asturio, partoprenis en la preparado por la proklamo de la princo Alfonso, kaj formis parton de la Regenteco. Poste li iĝis Ministro pri Maro kaj akompanis al Alfonso la 12-a (Hispanio) en lia veturo el Marsejlo al Madrido. Poste li estis ambasadoro en Parizo ĝis 1881 kaj poste en Vatikanurbo. Reveninte en Hispanio estris ĝis sia morto la konservativan minoritaton en la Senato, el kiu li estis porviva membro. Totale li estis Marministro 7foje inter 1847 kaj 1879, kaj kontribuis al modernigo de la hispana ŝiparo.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Liaj kompletaj verkoj presiĝis laŭ la titolo Obras de Mariano Roca de Togores, Marques de Molins (Madrid, 1881-1890, 6 vol.) T.I. Poesías. - 3a eld. - 1881. T.II. Dramas y Comedias. 1881. T.III. Opúsculos críticos y literarios: primera parte, con un prólogo del Duque de Rivas. - 1882. T.IV. Opúsculos críticos y literarios: segunda parte. - 1882. T.V. Discursos académicos: primera parte con un prólogo de Francisco Sánchez Suárez. - 1890. - XXXVI. T.VI. Discursos académicos: segunda parte. - 1890.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. INSTITUTO DE HISTORIA Y CULTURA NAVAL, LA ESPAÑA MARÍTIMA DEL SIGLO XIX (II). CICLO DE CONFERENCIAS - NOVIEMBRE 1989. IV JORNADAS DE HISTORIA MARÍTIMA, Madrid, 1989, CUADERNOS MONOGRÁFICOS DEL INSTITUTO DE HISTORIA Y CULTURA NAVAL, número 5

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español, Madrid: Cátedra, 1982 (3.ª ed.).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]