Marie-François Cormier

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marie-François CORMIER [pron. kormje] (1769 en Sallertaine [pron. salerten] en Vendeo - 1844) estis franca militista inĝeniero. Li partoprenis en la milito de Vendeo flanke de la respublikanoj. En 1804, li ricevis la taskon plani la projekton de konstruado de La Roche-sur-Yon, la estonta ĉefurbo de Vendeo, laŭ decido de Napoleono la 1-a. Li finis sian karieron kiel ĝenerala inspektoro.