Marie-Josée Croze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie-Josée Croze
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1970 (1970-02-23) (54-jaraĝa)
en Montrealo
Ŝtataneco KanadoFrancio
Alma mater Cégep du Vieux Montréal
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
TTT
Retejo http://www.mariejoseecroze.com
vdr

Marie-Josée CROZE (naskiĝis la  23-an de februaro 1970(nun 1970-02-23) en Montrealo (Kebekio)) estas kanada aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Marie-Josée Croze kreskis kun kvar aliaj infanoj en modesta adopta familio de Longueuil, ĉirkaŭurbo de Montrealo. Ŝi studis plastikajn artojn en Cégep du Vieux Montréal de 1986 ĝis 1987.

Ŝi komencis sian karieron en 1993 per longdaŭra filmo La Florida de George Mihalka, kaj poste ekhavis plurajn rolojn en televido kaj kino, tiom en la angla, kiom en la franca. Ŝi interalie ludis en televidaj serioj Chambres en ville, Le masque, The Hunger kaj Urgence. Ŝi ankaŭ partoprenis en pluraj kurtfilmoj kaj mezlongaj filmoj, el kiuj Le Rat des villes et le Rat des champs, Femme de rêve kaj HLA Identique.

En 2000, ŝi ekhavis ĉefrolon en la filmo Maelström de Denis Villeneuve, verko kiu rimarkigis ŝin internacie. Fakte, ceremonioj de Premioj "Jutra" kaj Premioj "Génie", same kiel Internacia film-festivalo de Vankuvero kaj Internacia film-festivalo de amo de Mons estis unuanimaj: ŝi estis konsekrita plej bona aktorino. En 2001, ŝi ludis en "Arafat", filmo de Atom Egoyan pri armena genocido.

En 2003, ŝi enkarnigis drogan dependulinon en Les Invasions barbares de Denys Arcand, rolon kiu havigis al ŝi premion por virina interpretado en Festivalo de Cannes. Depost tiam, ŝi instalis sin en Parizo kaj rolis en pluraj francaj filmoj: Ordo, Mensonges et trahisons, La Petite Chartreuse, Jacquou le Croquant kaj Ne le dis à personne. Oni ankaŭ spektis ŝin en Munich de Steven Spielberg.

Ŝi ankaŭ partoprenis en pli eksperimentaj projektoj, kia la reviziita foto-romano Mars et Avril, hibrida verko publikigita en du volumoj ĉe éditions de la Pastèque, en 2006.

Antaŭ nelonge, ŝi ludis en Le Scaphandre et le Papillon de Julian Schnabel. Ŝi ankaŭ estas spektebla en Deux jours à tuer de Jean Becker, same kiel en Le Nouveau protocole de Thomas Vincent.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

Anekdotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]