Saltu al enhavo

Marie Koenen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie Koenen
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1879 (1879-01-19)
en 's-Hertogenbosch
Morto 11-an de julio 1959 (1959-07-11) (80-jaraĝa)
en Mastriĥto
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Mathijs Jacobus Koenen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maria Hubertina Jacoba Isabella ("Marie" aŭ "Mies") KOENEN (n. la 19-an de januaro 1879, en 's-Hertogenbosch - m. la 11-an de julio 1959, en Mastriĥto ) estis nederlanda verkisto.

Koenen estas konsiderata reprezentanto de nov-romantikismo en la romkatolika literaturo. Ŝia pli posta verkado estas pli realisma. La vivo kaj pejzaĝo de Sud-Limburgo ofte ludas gravan rolon en ŝia verko. Koenen atingis grandan popularecon per siaj regionaj rakontoj kaj noveloj, precipe en la katolika Nederlando. Pro ŝia malmoderna proza ​​stilo kaj la mondkoncepto, kiu nun estas apenaŭ rekonebla, ŝia populareco akre malpliiĝis post ŝia morto.

  • 1903 - Het hofke
  • 1912 - Henric van Veldeke's Sint Servatius legende
  • 1912 - De Witte Burcht. Zeven verhalen
  • 1913 - Van wenschen en wonderen. Sprookjes en legenden
  • 1916 - Drie vertellingen, traduko de Gustave Flaubert.
  • 1916 - Sproken en Legenden
  • 1916 - De wegen
  • 1917 - De Moeder
  • 1918 - De Wilde Jager
  • 1918 - Vertelsels van Yperdamme, traduko de Contes d'Yperdamme de Eugène Demolder, 1891
  • 1919 - De Andere
  • 1919 - De Redder
  • 1920 - Parcival
  • 1921-1924 - Het koninkje
  • 1922 - Limburgse Verhalen
  • 1923 - Verzen
  • 1934 - Het Nieuwe Begin
  • 1941 - De Korrel in de Voor
  • 1947 - Wassend Graan

En Esperanto Aperis

[redakti | redakti fonton]

Recenzoj pri La Sunkrono

Citaĵo
 La jena verko certe meritis sian lokon en nia trezoro de tradukitaj verkoj!

La aŭtorino, Marie Koenen, kiu faris in struistinajn studojn sin tute dediĉis al la beletroj, precipe kiel novelistino kaj romanistino. Kiel oni prave rimarkigas en la enkonduko de la esperanta traduko, la verkoj de Marie Koenen, precipe la historiaj, brilas pro stila forto, lingva simpleco, poeta sento. La verko, kiu havas vere romanecan karakteron, estas tre bone tradukita en nian lingvon.

Kvankam multaj legantoj certe ne opinios kiel la aŭtorino pri feliĉo kaj malfeliĉo, ni varme rekomendas la aĉetadon de tiu libro. 
— Belga esperantisto n254 (apr 1938)
Citaĵo
 Marie Koenen estas Nederlandanino, naskiĝinta en 1879. Ŝi studis por esti instruistino, sed fine ŝia vivo estis dediĉita al la literaturo. La jena verko estas alegorio kun Kristana moralo, kaj enhavas trafajn vortbildojn pri la kampara fono. La traduko ŝajnas al mi tre altnivela, kaj la preso estas arta kaj sen eraroj. 
— K.R.C.S. La Brita Esperantisto - Numero 395, Marto (1938)
Citaĵo
 Temas pri bela moralinstrua rakonto el la verko «Fabeloj kaj Legendoj» de Marie Koenen, famkonata nederlanda aŭtorino.

Per simpla kaj agrabla maniero, ĉarma legendo prenas formon en la imago de leganto, kiu nepre — kvazaŭ sorĉe — neniel povas ja halti en la legado, streĉe sekvante la aventurojn de tiu junulo, kiu trovis la unuan pecon de la magia Sunkrono, rompiĝinta je kvar pecoj, pro disfalo, kiam Lucifero ĵetis ĝin en la mondon por tenti la homojn, ĉar «la Sunkrono havis dek tri pintojn, kaj ĉiu pinto estas stelo. Kaj tiu, kiu trovos la kvar pecojn kaj kunigos al la krono, kiun iam ili formis, povos sin kroni per la Sunkrono; kaj de post la momento, kiam li kronos sin mem, ĉiuj regnoj de la mondo, en sia gloro, apartenos al li; kaj Reĝo de la Mondo li restos, tiom longe, kiom li vivos». Kiel elektito de la diablo, la junulo sukcesas trovi la perpleksajn posedantojn de la ceteraj rompopecoj, kiujn ruze li akiras. Mankas nur la lasta pruvo; por forigi la fendon, kiu ankoraŭ malfermas la kronon, oni postulas al li puŝi sur homamason la krucon, kiu staras supre, sur la oraj tegmentoj de reĝa palaco. Sed tion li ne faras; li rezignas al ĉia reĝeco, ĉar... anstataŭ obei la sugeston de l' demono, «li etendis la brakojn, kvazaŭ por beni tiujn surgenuajn homamasojn tie malsupre. Kiel ĝoja infano, li Ĝojkriis tra la krepusko: Patrino! patrino!» Kaj, libera jam de la terura inkubo, li revenas al sia vilaĝo por honeste plugi denove la kampojn. Oni ne kredu erare, ke tia fabelo taŭgas nur por infanoj; ĝi estas tre utila leciono por ĉiuj, en la huna tempo de senbridigita monavideco. Krom tio, laŭ beletra vidpunkto, oni ĝuas belegajn periodojn tra la cent paĝoj de ĉi tiu plaĉe eldonita libro, kun tre klara preso, kio faciligas la legadon kaj... helpas la laboron de la recenzisto, ĉiam preta lokalizi difektojn aŭ makuletojn. Kvankam, ĝenerale, la lingvo en la traduko estas klara, S-ro Van de Vijver

strange komplikis ĝin per ofta ripeto de pronomoj. Jen unu ekzemplo, inter multaj: Kion do vi volas, vi?. Ankaŭ ŝokas la kelkfoja diro: ĵeti la kapon en la nukon; ĉu nederlandismo? Fine, estu dirite, ke oni plej ekstreme ŝparis la komojn — laŭ ebla influo de la skandinava skolo — eĉ en frazoj, kiuj pro tio restas konfuzaj. Tamen, apartaj teknikaj rimarkoj de kritiko ne tre multe valoras en verko, kiun ordinara leganto 'legas ĝue. Kaj ĉi tiu libro, tute certe, tiel oni legos. 
— Luis Hernánde. Boletín n047 (nov 1952)