Marie Luise Kaschnitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marie Luise KASCHNITZ)
Marie Luise Kaschnitz
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1901 (1901-01-31)
en Karlsruhe
Morto 10-an de oktobro 1974 (1974-10-10) (73-jaraĝa)
en Romo
Tombo Bollschweil vd
Lingvoj germanaitala vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Gefratoj Peter Holzing-Berstett vd
Edz(in)o Guido Kaschnitz von Weinberg vd
Infanoj Iris Schnebel-Kaschnitz vd
Parencoj Karola von Brauer vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
Laborkampo poezio vd
Verkado
Verkoj Q2428587 ❦
Q21040550 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marie Luise KASCHNITZ [maRI luize kaŝnic], realnome: Marie Luise Freifrau von Kaschnitz-Weinberg (naskiĝis la 31-an de januaro 1901, mortis la 10-an de oktobro 1974) estis germana verkistino. Ŝi ankaŭ laboris kiel profesorino pri poetiko.

Naskiĝinte en Karlsruhe, ŝi pasigis sian infanaĝon en Berlino kaj Pocdamo. De 1922 ĝis 1924 ŝi lernis la profesion de librovendisto, poste ŝi vendadis uzitajn librojn en Romo.

En la jaro 1925 ŝi edziniĝis al la arkeologo Guido Freiherr VON KASCHNITZ-WEINBERG. Kun li ŝi faris studvojaĝojn tra Italio, Grekio, Nordafriko kaj Turkio. Ekde 1932 ŝi vivis en Kenigsbergo (nuntempe: Kaliningrado), ekde 1937 en Marburg, ekde 1941 en Frankfurto ĉe Majno, ekde 1953 en Romo kaj ekde 1958 denove en Frankfurto.

Marie Luise Kaschnitz mortis en Romo.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Liebe beginnt (romano, 1933)
  • Elissa (romano, 1937)
  • Gedichte (poemoj, 1947)
  • Totentanz und Gedichte zur Zeit (poemoj, 1947)
  • Zukunftsmusik (poemoj, 1950)
  • Ewige Stadt (poemoj, 1952)
  • Das Haus der Kindheit (membiografio, 1956)
  • Lange Schatten (rakontoj, 1960)
  • Dein Schweigen – meine Stimme (poemoj, 1962)
  • Hörspiele (radiodramoj, 1962)
  • Wohin denn ich (membiografio, 1963)
  • Ein Wort weiter (poemoj, 1965)
  • Ferngespräche (rakontoj, 1966)
  • Die fremde Stimme (radiodramoj, 1969)

Premioj gajnitaj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]