Marie Rambert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie Rambert
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1888 (1888-02-20)
en Varsovio, Kongresa Pollando
Morto 12-an de junio 1982 (1982-06-12) (94-jaraĝa)
en Londono
Tombo Golders Green Crematorium
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)PollandoRusia Imperio
Memorigilo Marie Rambert
Familio
Patro Yakov Ramberg
Edz(in)o Ashley Dukes
Okupo
Okupo dancisto • koreografo • muzikinstruisto • baleta majstro • baleta dancisto • danca instruisto
vdr

Marie RAMBERT (20-a de februaro 188812-a de junio 1982) estis pol-brita dancistino kaj pedagogo, kiu faris grandan influon sur la brita baleto, kaj kiel dancistino kaj kiel instruistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis Miriam Ramberg en Varsovio, Pollando. Ŝi uzis ankaŭ aliajn nomojn kiel RambachRambam. Inter 1912 kaj 1913 ŝi kunlaboris kun la Rusaj Baletoj de Sergej Djagilev. En 1918 ŝi translokiĝis al Unuiĝinta Reĝlando, kie en 1920 fondis sian propran baletlernejon. En 1926 ŝi kreis sian propran kompanion, nome Marie Rambert Dancers, nomita plej ofte Ballet Rambert, kun oficiala nomo el 1960 Rambert Dance Company. Ĝi estas la plej malnova baletkompanio de Unuiĝinta Reĝlando.

Ŝi laboris por rekuperi kaj restaŭri la koregrafion de La konsekro de la printempo de Niĵinskij en la Rusaj Baletoj. La laboro estis komencita en 1979 kaj finita post ŝia morto, en 1987.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marie Rambert (1972). Quicksilver: Autobiography. London, St. Martin's Press. ISBN 0-333-08942-1.
  • Clement Crisp (1981). Ballet Rambert: 50 Years and on. London, Ballet Rambert, 111. ISBN 0-9505478-1-6.