Marie von Ebner-Eschenbach
Marie von Ebner-Eschenbach | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Marie Dubský von Třebomyslice | ||||
Naskiĝo | 13-an de septembro 1830 en Troubky-Zdislavice | ||||
Morto | 12-an de marto 1916 (85-jara) en Vieno | ||||
Lingvoj | germana lingvo [#] | ||||
Ŝtataneco | Aŭstra imperio • Aŭstrio-Hungario [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Graf Franz Dubsky [#] | ||||
Gefratoj | Adolf Dubský z Třebomyslic • Viktor Dubský von Třebomyslice [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • dramaturgo [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q1168304 [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Marie VON EBNER-ESCHENBACH, aŭ plennome: Marie Freifrau von Ebner-Eschenbach (naskiĝis la 13-an de septembro 1830; mortis la 12-an de marto 1916) estis aŭstra verkistino.
Marie von Ebner-Eschenbach naskiĝis en la kastelo Zdislavice. Ŝiaj antaŭuloj estis ĉeĥaj nobeloj. Post sia edziniĝo al Moritz Freiherr von Ebner-Eschenbach ŝi transloĝiĝis al Vieno, kie ŝi konatiĝis inter alie kun la verkistoj Friedrich Hebbel kaj Franz Grillparzer.
La verkaro de Marie von Ebner-Eschenbach priskribas la vivon de la Viena nobelaro/burĝaro kaj de la morava kamparanaro. La aŭtorino admonas al respondeco kaj humaneco; ŝi montras la socian malegalecon, tamen ne vokas al la ŝanĝo de la sociaj strukturoj.
Krom per rakontoj ŝi atingis grandan famon per siaj koncizaj kaj spritaj aforismoj. Marie von Ebner-Eschenbach mortis en Vieno.
Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]
- Erzählungen (rakontoj, 1875)
- Aphorismen (aforismoj, 1880)
- Neue Erzählungen (rakontoj, 1881)
- Neue Dorf- und Schlossgeschichten (rakontoj, 1883)
- Das Gemeindekind (rakonto, 1887)
- Meine Kinderjahre (membiografio, 1906)
- Meine Erinnerungen an Grillparzer (membiografio, 1916)
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]
Renkonto = Eine Begegnung / Marie von Ebner-Eschenbach. Trad. Frieda Feichtinger. - En: Austria antologio ; p.58 - 59, kajeroj 1 - 4