Marie von Schleinitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie von Schleinitz
Marie von Schleinitz. Pentraĵo de Franz von Lenbach el 1873.
Marie von Schleinitz. Pentraĵo de Franz von Lenbach el 1873.
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1842 (1842-01-22)
en Romo
Morto 18-an de majo 1912 (1912-05-18) (70-jaraĝa)
en Berlino
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Familio
Edz(in)o Alexander von Schleinitz • Anton Karl Simon von Wolkenstein-Trostburg
Okupo
Okupo mecenato • salonestrino
vdr

Marie („Mimi“) Grafino de Schleinitz-Wolkenstein, denaska von Buch (naskiĝinta la 22-an de januaro 1842 en Romo; mortinta la 18-an de majo 1912 en Berlino) estis unu el la plej eminentaj berlinaj salonestrinoj en la dua duono de la 19-a jarcento kaj la plej grava mecenatino de Richard Wagner.

Marie von Schleinitz ludis en la duona jarcento inter la prusa konstitucio-konflikto (1859–1866) kaj eksplodo de la Unua Mondmilito (1914) ĉefan rolon en la kortega kaj kulturema berlina socio. Kiel liberala edzino de la prusa reĝa privatministo Alexander von Schleinitz ŝi aplikis socian influon, ankaŭ sur imperiestron Vilhelmo la 1-a, kaj estis la plej grava ne-princa kontraŭulo de la prusa ministroprezidanto kaj regna kanclero Otto von Bismarck, kiu vane provis malfortigi ŝian socian pozicion. Kiel salonestrino ŝi donis al la germana salonumo en la dua duono de la 19-a jarcento la decidan stampon. Kiel mecenato kaj artemulo ŝi favore antauenigis komponiston Richard Wagner, helpis al li atingi en Germanujo la socian trarompiĝon kaj pledis decide la realigon de la festivalo de Bayreuth. Intima amikino de Wagner kaj aparte de ties edzino Cosima, ŝi rilatis kun multaj gravaj muzikistoj de la epoko, inter ili Franz Liszt. La talenta pianistino estis lernanto de Carl Tausig.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]