Marieluise Fleißer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Marieluise Fleißer (timbre allemand).jpg
Marieluise Fleißer

Marieluise FLEISSER [mariluise flajse] (naskiĝis la 23-an de novembro, 1901, mortis la 2-an de februaro, 1974) estis germana verkistino.

Naskiĝinte en Ingolstadt, ŝi ekde 1919 studis teatran sciencon kaj germanistikon en Munkeno. En la jaro 1926 ŝi transloĝiĝis al Berlino kaj vivtenis sin de la verkado.

En 1932 ŝi reiris al Ingolstadt. La nazioj bruligis ŝiajn verkojn kaj ekde 1935 ŝi ne plu rajtis publikigi. Ŝi edziniĝis kaj eklaboris kiel vendistino. Post la Dua mondmilito ŝi daŭrigis sian verkistan karieron.

Marieluise Fleißer mortis en Ingolstadt.

Listo de verkoj

  • Fegefeuer (dramo, 1926)
  • Ein Pfund Orangen (rakontoj, 1929)
  • Pioniere in Ingolstadt (komedio, 1929)
  • Mehlreisende Frieda Geier (romano, 1931)
  • Der starke Stamm (komedio, 1950)
  • Avantgarde (rakontoj, 1963)
  • Abenteuer aus dem Englischen Garten (rakontoj, 1969)
  • Der Tiefseefisch (dramo, eld. 1980)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.fembio.org/biographie.php/frau/biographie/marieluise-fleisser/