Marika Takács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marika Takács
Marika Takács en 1970
Marika Takács en 1970
Persona informo
Naskonomo Takács Mária
Naskiĝo 25-an de novembro 1938 (1938-11-25)
en Reșița
Morto 9-an de majo 1997 (1997-05-09) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo mama kancero
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Fáy András Economic High School • Universitato Eötvös Loránd
Memorigilo Marika Takács
Familio
Edz(in)o Károly Kazimir
Infano Annamária Kazimir
Okupo
Okupo anoncisto • prezentisto
vdr

Marika Takács [takAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Takács Marika estis hungara aktoro, televida prezentisto, televidparolisto. Ŝia origina persona nomo estis Mária, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Kazimir Károlyné, ŝia edzo estis Károly Kazimir.

Marika Takács[1][2] naskiĝis la 25-an de novembro 1938 en Reșița (Rumanio), ŝi mortis la 9-an de majo 1997 en Budapeŝto.

Marika Takács

Biografio[redakti | redakti fonton]

Marika Takács apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1957. Ĝuste tiam startis publika dissendo de la Hungara Televizio, oni trovis ŝin konvena kiel televizia parolisto kaj prezentisto. Ŝi eklaboris, dum ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Kelkfoje ŝi havis kelkajn filmajn rolojn, tamen ŝia populareco estis granda, ja tiutempe nur sola televizio ekzistis en Hungario. Ŝi ricevis premiojn inter 1973-1995 kaj en 1998 ŝi iĝis postmorta eterna membro de la televizio. Ŝi edziniĝis kaj naskis malfrue filinon en sia aĝo 42, ŝi mortis frue pro kancero.

Ŝiaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szerelem csütörtök (1959) - Éva (edzino)
  • Patyolat akció (1965) - televizia parolisto
  • Gyula vitéz télen-nyáron (1970) - televizia parolisto
  • Zenés TV színház (televizia serio, 1974; 1985) - televizia parolisto

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]