Marilyn Manson (muzika grupo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marilyn Manson (grupo))


Marilyn Manson
Persona informo
TTT
Retejo http://www.marilynmanson.com
vdr
Marilyn Manson ludas en Florenco, Italio en 2007.

Marilyn Manson estas muzika grupo de industria metalroko, fondita en 1989 en Florido, kies membroj ŝanĝiĝadis dum la jaroj, krom por la ĉefa samnomita membro.

Komencoj (1989-1994)[redakti | redakti fonton]

Origine, Brian Warner, komencis lernej-tempe kiel ĵurnalisto intervjuante rok-grupojn kiel My Life With the Thrill Kill Kult, Nine Inch Nails (NIN) aŭ eĉ David Bowie. Tiu okupado instigis lin fari muzikon per si mem kaj en 1989, rezulte de sia renkontiĝo kun la gitaristo Scott Putesky kaj la basgitaristo Brian Tutunick, la grupo Marilyn Manson and the Spooky Kids naskiĝis. Warner, kiu antaŭe vivis en la sama regiono kiel la seria murdisto Charles Manson, kaj kiu estas ĉiama admiranto de la aktorino Marilyn Monroe decidis alpreni parto el tiuj nomoj por krei sian preŭdonimon. Laŭ li, ĉiu homo enhavas interne du maniĥeajn aspektojn : Malbonan flankon Marilyn Monroe havis kiel bonan flankon Charles Manson posedis. Tiu dualeco retroviĝas en multaj aspektoj de la anaroj : ne nur nome, sed ankaŭ veste kaj tekste. Krome, la grupanoj traspertis fazojn kiam ili zorgis montriĝi ĉu diablaj ĉu diaj, kaj ankaŭ kelkfoje androginaj.

La famo pri tiu stranga grupo rapide kreskis en tiu florida ĉirkaŭo, precipe pro la neniam vidita ĝenro de etoso kiun la grupo starigis surscene. Efektive, Manson ne hezitis surscene spektakli nudajn junulinojn najlitajn sur krucoj, enkaĝigitajn bebojn aŭ pecojn de mortitaj bestoj disĵetitaj por skandali kaj pasigi siajn mesaĝojn. Ili ankaŭ ofte bruligis la scenon fine de siaj koncertoj. Tiuj violentaĵoj bone kongruas kun la metalrokaj sonoj kaj la protestemaj tekstoj kiujn la aro kreis. Ili poste mallongigis sian nomon al la nura "Marilyn Manson" kaj aperigis siajn unuajn KDojn produkcie de la tutnova diskmarko Nothing records. The Manson Family Album, la unua disko de Manson estis kompleta fiasko (kiel li mem agnoskis) ankaŭ pro la malbonsano de la tiutempa kontrabasisto Gidget Gein kiu spertis seriozajn problemojn pro heroina dependeco.

Nun disigita kun Gein kiu estis hospitale pro heroina troa dozo, la grupo, post transloĝiĝo al Los-Anĝeleso, ricevis de Trent Reznor, la posedanto de Nothing records, duan ŝancon por krei KD-on. En julio 1994, Portrait of an American Family (POAAF) naskiĝis. Sia ĉefa muziko, Get your GUNN komencis rondiri sur radioj kaj la grupo faris la unuan parton de koncertoj de Nine Inch Nails (kies ĉefo estas Reznor). Pro la sulfura renomo de Manson, la du grupoj estis malpermesitaj koncerti en kelkaj usonaj urboj. En Sallagurbo, post Reznor ŝvite klopodis obteni permeson koncerti, Manson ŝiris biblion surscene kaj ambaŭ grupoj estis forpelataj de la urbo. En la tekstoj de tiu-ĉi albumo estas multaj citaĵoj de Charles Manson kaj ankaŭ kritikoj kontraŭ la socio kiel atestas la KD-kovrilo, kiu montras usona familio stultigita de televidilo. Unu jaro poste kaj post la alveno de Twiggy Ramirez, aperis novan KD-on nomiĝante Smells Like Children.

Ekfamo (1995-1997)[redakti | redakti fonton]

Tiam vere komencis la tutteran famon pri tiu rokmuzika grupo, plejparte dank'al la ŝlagro Sweet Dreams (Are made of these) kiu estas refojigo de la samnoma muziko de Eurythmics. En tiu muziko, li sperte regas sian voĉon por krei tre malsamajn sonojn kiuj fulme sinsekvas ; finfine, li sukcesis fari tre malsaman muzikon de la originala versio. La flaŝofilmo de Sweet dreams estis premiita en la MTV Music Awards fronte al famegaj konkurantoj kiel Metallica. La fameco ne igis lin forgesi sian provokeman spriton aperigante sur la albumo muzikon ripetante ina amorkrio (cetere farita de li) dum preskaŭ du minutoj : Fuck Frankie. La Mansona sono kompreneble ŝanĝiĝadis dum dek-kvin jaroj. Komence estis tre freneza kaj io-ajna muziko tre 80-aj kiel en POAAFSmells Like Children, sed ekzemple en 1996, li aperigis KD-on pli moderna kiu definitive antaŭenpuŝis lin kiel internacia stelulo. Antichrist Superstar kun gurdaĵoj kiel The beautiful people, Irresponsible hate anthemTourniquet estis tiam konata de ĉiuj el la rok-movado. En 1996, la grupo turneis tuttere (Usono, Eŭropo, Japanio, Sudameriko) kiel ĉefa grupo dum pli ol unu jaro. En la membraro estis tiam Ginger Fish (anstataŭ Sara Lee Lucas kiu devis iri hospitalen dum koncerto pro fajra akcidento fare de Manson) kaj Zim Zum anstataŭas Daisy Berkowitz kiel gitaristo. En 1997, Marilyn kaj Twiggy Ramirez rolis en la filmon de David Lynch Lost Highway kiel pornografiuloj. Samtempe aperis tre kompletan aŭtobiografion de Manson nomiĝanta The Long Hard Road Out of Hell.

Post la monda turneo, la grupo laboris pri siaj sekvantaj albumoj. Dumtempe, la famo pri tiu tumultema grupo igis neniun indiferentan : ĉu bonpense (precipe ĉe junularaj gotoj kaj samideanoj) ĉu malbonpense (precipe ĉe bonopiniaj familioj kaj religiaj membroj). Ĉiaokaze, Mechanichals Animals aperis kun granda pompo. La Kd-kovrila dezajno estis malsama de la precedantaj (blanka kaj ruĝa koloroj dum la antaŭaj estis rezolute senkoloraj kaj nigraj) kaj la muziko mem estis vera ŝanĝo, pli glama ol vere roka kaj tre influata de David Bowie. La kutima publiko ne komprenis kaj la albumo ne gajnis la atenditan sukceson. Tiam komencis por Manson kaj sia bando krudaj tempoj.

Publikaj kritikoj kaj grupaj opinioj (1999)[redakti | redakti fonton]

La 20-a de aprilo 1999, du junuloj, Eric Harris kaj Dylan Klebold, amasbuĉis 12 studentojn kaj 1 profesoron en sia lernejo de Colombine, urbeto proksime de Denvero, por fine memmortigi sin. Tiu Masakro de Columbine emociigis ĉiujn en Usono kaj okazigis multajn personojn en Usono kulpigi ke Manson, kiel ĉiuj gotaj aŭ rokmetalaj muzikgrupoj, estigis junulojn violenti. Tion kaŭzis interalie religiaj fluoj kaj kredantoj kiu delonge provis silenti la ikonrompeman grupon. Ĉar Manson tre ofte reguligas siajn kontojn kun religioj. La eta Brian Warner ricevis tre puritanan religian edukadon kaj tiu verŝajne traŭmatigis la infanon, kiu ne ĉesis dum sia kariero denonci la malbonan parton de kristanaj dogmoj kaj ties perversa influo sur la aktuala socio:

Iun veran Dion mi neniam malamis, sed la popolan Dion mi malamis
Mi ne estas sklavo de Dio kiu ne ekzistas, mi ne estas sklavo de mondo kiu fekegalas
Mi opinias ke ĉiufoje iu aŭdas mian albumon, Dio estos detruita en liaj kapoj

"Dio estas nur statistiko" li klamas kaj persitade en sia memkontraŭdira konduto, li fariĝis Pastra Moŝto en la Satana Eklezio kreita de Anton LaVey. Tiu konduto igis sistemajn manifestaciojn kaj petskribojn ĉirkaŭ liaj koncertoj. Tiuj protestoj fariĝis do pli fortaj okaze de la murdado de Colombine. La senatano Joseph Lieberman, kiu estis unu el la proparolanto de la kontraŭ-Mansona protesto, faris deklarojn kiel : "estas eble la plej malsana grupo iam ajn promociita de ĉefa disk-kompanio". Aliaj kriegis ke Manson kuraĝigis "Hato, violento, rasismo, kaj Colombine-a konduto".

La muzikisto kutimis diri scene aŭ intervjue ke la bibliaj skriboj estas pliege violentaj ol siaj propraj tekstoj. Li eĉ kriegis koncerte en 2001 tekstpartojn de la sankta libro kiu estas laŭ MANSON belegaj kristanaj historioj pri malsanoj, murdoj, adultoj, suicidoj, kaj infanaj buĉoferoj. Li interalie citis pecon de levidoj 20:9 ĉar ĉiuj kiuj malbenas sian patron aŭ sian patrinon estos nepre mortigita aŭ pecon de psalmo 137:9 Kontenta li estos, kiam ciaj beboj estos forĵetitaj kontraŭ rokojn.

Interparolado kun Michael Moore[redakti | redakti fonton]

Manson sin defendis en pluraj revuoj kaj en la fama filmo de Michael Moore, Bowling for Colombine : (provo de traduko de la interparolado)

  • Manson : Kiam mi estis kreskanta knabo, muziko estis la eskapo. T.e. la nura fako sen juĝado. Oni nur faras diskon kaj oni ne estos skoldita pro onia vestmaniero, male oni sentos pli bone.
  • Mi klare komprenas kial ili fingromontras min. Ĉar facilas spektakli mian vizaĝon televidile, ĉar finfine, mi estas simbolo pri timeco, ĉar mi elvokas tion kion ĉiu timas, ĉar mi faras kaj diras kion ajn mi volas.
  • La du temoj kiujn tiu tragedio elvokas estas perforteco en distradoj kaj armilregulado. Kaj estis ja terure oportuna subjekto debatota antaŭ la venontaj balotoj. Dum ni forgesis pri Monica Lewinsky, ni forgesis pri... Nu, la prezidento estis forĵetanta bombojn transoceane kaj tamen, mi 'stas la propeka kapro, ĉar mi, nu, mi muzikas rokenrolon. Kaj kiu havas la plej forta influo, la prezidento aŭ Marilyn Manson? Mi dezirus respondi min, sed mi alprenos la prezidenton.
  • Moore : Ĉu vi scias ke la sama tago la Colombine-an masakron okazis, Usono faligis pli da bomboj al Kosovo ol neniam dum la militado?
  • Manson : Mi ja ĝin scias kaj mi opinias ke ĝi 'stas tre ironia, ke neniu diris : "He, eble la prezidento influis tiun perfortan konduton" Ĉar ne 'stas la maniero la amasinformiloj volas prezenti la aferon. Ĝi ne sufiĉe teruras la publikon. Ĉar ekzemple kiam oni rigardas televidilon, kiam oni rigardas la novaĵojn, ĝi amase superŝutas onin per teruro, estas inundoj, estas aidoso, estas murdo... kaj subite alvenas la reklamon. Aĉetu Acura (aŭta marko), aĉetu Colgate (dentopasta marko), se vi stinke elspiras, oni ne plu alparolos vin. Se vi akneas, fraŭlinoj ne plu fikos vin, kaj ĉio-ĉi estas nur kampanjo pri timo kaj konsumado. Kaj mi opinias ke tio estas la ĉefpunktojn. Ĉiujn timigu kaj ĉiuj konsumos! Kaj mi opinias ke estas tiom nekomplikata kiom ĝi!
  • Moore : Se vi estis antaŭ la studentoj de Colombine, aŭ la ularoj el tiu komunaĵo, kion vi dirus al ili se ili ĉeestis nuntempe?
  • Manson : Mi ne dirus iu ajn vorton al ili, mi aŭskultus tion kion ili estus dirantaj, kaj tion-ĉi neniu faris

De Holy Wood ĝis nun (2000-2006)[redakti | redakti fonton]

Manson koncertas en la Festivalo Rock-am-Ring en Nürburgring (Germanio, 2003)

Konsekvence al tiu sturmo de kritikoj, Manson enŝoviĝis al sia estonta albumo (Holy Wood, in the Shadow of the Valley of Death) kun tre multaj aludoj pri religio kaj tiu pafado. Ĉi-sube estas ekstrakto de la gurdaĵo The Nobodies, muziko kies ĉefa temo estas Colombine.

  • Hieraŭ mi estis malpura, mi volis esti pura. Ekde nun mi scias ke mi estos ĉiam malpura
  • Ni 'stas la nekonatuloj, ni volas esti konitaj. Post nia morto, tiam ili ekscios kiu ni 'stas
  • Infanoj mortis antaŭ kelktempe. Ni nutris maŝinojn kaj tiam ni preĝis, vomis demalsupre supren en morbida fido. Rigardu do la tiaman televidatenton

Tiu KD aperante en 2000 ricevis bonegan akcepton de la admirantoj kaj repulsis la grupan karieron. Manson revestis nigrmaniere kaj la scena dezajno estis ankaŭ ŝanĝita. Paralele de sia muzika profesio, Brian Warner ankaŭ kontinuis roli en filmojn kiel Jawbreaker kun sia tiutempa fianĉino Rose McGowan (li delonge disiĝis de Traci Lords, la pornan stelulinon kun kiu li koramikis). La albumo fakte estas la tria parto de la triptiko komencite de Antichrist Superstar. Li tuj poste ekturneis kaj nomis ĝin la Gun, God and Government World Tour (Pafila, Dia kaj Registara Tutmonda Turneo).

Tri jaroj poste alia mansona albumo ekaperis. Tim Skold, kiu anstataŭis Twiggy Ramirez ĉe la basgitaro ankaŭ alportis la metalan stilon de sia antaŭa germana grupo, KMFDM. Tio estigis drastan ŝanĝon en la grupa muziko, kompare al la antaŭa triptiko, eĉ se la tekstoj konservis la saman protestemon. Unu el la flaŝofilmo de tiu albumo, la gurdaĵo sAINT, estis cetere preskaŭ pornografa. Manson diris ke li tiam travivis obskurajn tempojn kaj ke sia muziko ĝin esprimas. La albumo ricevis pli-malplian bonan sukceson, kaj la grupo certe akiris nov-ĝenrajn kaj perdis antaŭajn admirantojn.
Post tiu-ĉi albumo, rumoro flustris ke Manson ne plu deziris muziki, kaj li mem poste diris ke li tiam hezitis pri daŭrigi sian muzik-karieron. Finfine, li deklaris ke "li ankoraŭ estis plenŝtopita de aĵoj dirotaj" kaj ekinteresiĝis pri multaj malsamaj aferoj : krom kompreneble aktorado kiel en The Heart Is Deceitful Above All Things de la italdevena reĝisorino Asia Argento ("ŝi kaj mi havas multegajn similajn vidpunktojn" li deklaris) kaj muziko (li aperigis en 2004 kompilaĵon nomata Lest we forget) li ankoraŭ nun pentras kaj prezentis sian pentraron en muzeojn. Li eĉ deklaris ke "mi ŝatus fariĝi lernejan profesoron por redoni al gestudentoj la lerndeziron, ĉar mi mem estas lern-soifanta". Marilyn Manson nun pluvivas kun sia nova edzino la dancistino kaj fetiŝista stelulino Dita Von Teese en Kalifornio .

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Diskaro de Marilyn Manson.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]