Marin Mersenne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marin MERSENNE)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Marin Mersenne
(1588-1648)
franca franciskana pastro kaj hebreisto, fakulo pri matematiko, fiziko, muzikscienco kaj teologio
franca franciskana pastro kaj hebreisto, fakulo pri matematiko, fiziko, muzikscienco kaj teologio
Persona informo
Naskiĝo 8-a de Septembro 1588
en Oizé, Sarthe, Francio
Morto 1-a de Septembro 1648
en Parizo, Francio
Mortokialo kancero [#]
Religio katolikismo [#]
Lingvoj latina lingvofranca lingvo [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Universitato de Parizo
Profesio
Profesio filozofo • teologo • matematikisto • muzikologo • muzika teoriisto • fizikisto [#]
Laborkampo nombroteorio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Marin MERSENNE ([maRE merSEN], naskiĝis la 8-an de septembro 1588 en tiama Provinco Mansio (franclingve "Maine") en domareto Soultière ĉe Oizé, mortis la 1-an de septembro 1648 en Parizo) estis franca pastro de la ordeno de la minoraj fratoj (franciskanoj).

Li estis fakulo pri matematiko, fiziko, muzikscienco kaj teologio.

Mersenne havis ampleksan latinan korespondadon kun elstaraj sciencistoj siatempaj, ekzemple Kartezio (kun kiu li frekventis la altrenoman kolegion de La Flèche), Pascal, Fermat kaj Torricelli. Per tio li servis, en epoko antaŭ presitaj revuoj, al la scienca interŝanĝo. Ekzemple Kartezio esprimis sian ideon de universala lingvo en letero al Mersenne.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]