Marin Sanudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marin Sanudo
Manuskripto de la itala historiisto
Manuskripto de la itala historiisto
Personaj informoj
Naskiĝo 22-an de junio 1466 (1466-06-22)
en Venecio
Morto 4-an de aprilo 1536 (1536-04-04) (69-jara)
en Venecio
Lingvokapablo itala lingvo, Venecia lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Marin Sanudo la juna (1466-1536) estis historiisto, kronikisto, latinisto, filo de la venecia senatano Leonardo Sanudo (m. 1476), li orfiĝis kiam li estis 10-jara kaj estis edukita de sia patrino kun la helpo de kelkaj onkloj. En la 23-a de oktobro 1484 li ricevas permeson por aliro al la Plejgranda Konsilio. En la 15-a de februaro 1505 li edziĝis al Cecilia Priuli di Costantino, vidvino de Girolamo Barbarigo di Francesco. Li ne havis naturajn filojn, sed du nelegitimajn, el kiuj neniam eblis identigi la patrinojn. Inte 1510 kaj 1515 li envolviĝis en pluraj misioj por la Respubliko, en la tasko je rehavigo de impostoj en pluraj urboj por financi ties proprajn defendojn. En tiuj rangoj li laboris en Trevizo, Chioggia, Legnaro kaj Padovo. En kelkaj dokumentoj li raportis ke la kreskanta koruptado dum la militaj jaroj kontraŭ Ĝenovo komencis disetendiĝi kiel rezulto de la uzo ĉiufoje pli ofta de la senatanoj, kiuj estis pagintaj grandaj monsumoj. Li energie protestis kaj insistis en la aprobo de leĝopropono oferante nomumon al la plej favora proponanto.

Li forte elreviĝis kiam Andreo Navaĝero (1483-1529) estis indikita kiel oficiala historiisto de Venecio kiel anstataŭanto de Marco Antonio Sabellico (1436-1506), kaj malgraŭ la morto de Navaĝero, en 1529, eĉ tiel li ne estis elektita kaj Pietro Bembo (1470-1547) estis indikita kiel anstataŭanto en la posteno. Li daŭre sin dediĉis al la prilaborado de siaj taglibroj kaj en la pligrandigado de sia biblioteko, eldonante verkojn de Anĝelo Policiano (1454-1494), Ovidio (43 a.K. - 17 AD) kiujn li dedicis al sia amiko Aldus Manutius (1449-1515).

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Notatorio di Collegio
  • Elenco degli ordini religiosi in Venezia
  • Lettera del Petrarca nuovamente ritrovata
  • Descrizione della Patria del Friuli
  • una raccolta di epitaffi ed epigrafi
  • Dissertazione sulle Metamorfosi di Ovidio
  • Vita dei Pontefici
  • Eseo sur tradukaĵo de Liber Secretorum fidelium crucis el sia fama praulo Marino Sanuto alnomita Torsello.
  • Le vite dei dogi (1474-1494), publikigtia en la volumo XXII de la verko Rerum Italicarum Scriptores de Lodoviko Antonio Muratori (1733) ;
  • Itinerario per la terraferma veneziana, publikigita de Rawdon Brown en 1847
  • I commentari della guerra di Ferrara, sur la guerre entre Venise et Hercule Ier d'Este, Venecio, 1829
  • La Spedizione di Carlo VIII, manuskripto konservita en la Nacia Biblioteko de Francio.
  • De origine, situ et magistratibus urbis Venetae, aŭ La Citta di Venezia (1493–1530)
  • Catullus, Tibullus, et Propertius by Gaius Valerius Catullus, (1502-1515)
  • Memorabilia Deorum Dearumque opera, 1481
  • Storia sulla guerra di Ferrara

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]