Mario Camus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mario Camus
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1935 (1935-04-20)
en Santandero
Morto 18-an de septembro 2021 (2021-09-18) (86-jaraĝa)
en Santandero
Tombo Cementerio de Ciriego
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo scenaristofilmreĝisoroverkisto • filma scenaristo • reĝisoro
vdr

Mario CAMUS (naskiĝinta en la 20-a de aprilo 1935 en Santander, Kantabrio; mortinta en la 18-a de septembro 2021 en Santander)[1] estis kinreĝisoro kaj scenaristo de hispana kino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis juron kaj poste kinstudojn en la Oficiala Lernejo de Kino. Li apartenis al la generacio de la Nova Hispana Kino de kiu formis parton, inter aliaj, Carlos Saura, Basilio Martín Patino, José Luis Borau, Julio Diamante, Miguel Picazo kaj Manuel Summers.

Estas agnoskata kiel sperta adaptisto de literaturaj tekstoj al kino, kiel pruvas filmoj bazitaj sur teatraj aŭ rakontaj tekstoj de Calderón de la Barca kaj Lope de Vega (La leyenda del alcalde de Zalamea, 1972), Ignacio Aldecoa (Young Sánchez, 1964, Con el viento solano, 1967 kaj Los pájaros de Baden-Baden, 1975), Pérez Galdós (televidserio Fortunata y Jacinta), Camilo J. Cela (La colmena, 1982), Miguel Delibes (Los santos inocentes, 1984), García Lorca (La casa de Bernarda Alba, 1987).

Ĉe pli komerca kino je la servo de la kantisto Raphael kaj de Sara Montiel en la 1960-aj jaroj kaj vakeraj filmoj kiaj La cólera del viento (1970) aŭ konfliktaj amhistorioj Volver a vivir (1968) kaj La joven casada (1975), li faris pli personajn filmojn de la 1990-aj jaroj kun analizo de la terorismo de ETA ĉe Sombras en una batalla (1993) kaj La playa de los galgos (2002) kaj kritikoj de la kapitalisma socio Después del sueño (1992), Adosados (1997) kaj El color de las nubes (1998). Li verkis rakontolibrojn Un fuego oculto (Madrid, 2003) kaj Apuntes del natural (Santander, 2007).

Li estis ankaŭ reĝisoro teatra, kiel por la teatraĵo de ¿Por qué corres, Ulises? (1975), de Antonio Gala.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Filmo
2007 El prado de las estrellas
2002 La playa de los galgos
1999 La ciudad de los prodigios
1998 La vuelta de El Coyote
1997 El color de las nubes
1995 Chi Chi Chirla y el mar
1993 Sombras en una batalla
1992 Después del sueño
1990 La Mujer y el Pelele
1987 La rusa
1987 La casa de Bernarda Alba
1985 La vieja música
1984 Los santos inocentes
1982 La colmena
1978 Los días del pasado
1975 Los pájaros de Baden-Baden
1972 La leyenda del alcalde de Zalamea
1967 Con el viento solano
1966 Cuando tú no estás
1964 Young Sánchez
1963 Muere una mujer

Televido[redakti | redakti fonton]

Jaro Serio Reĝisoro
1990 La femme et le pantin (D) Mario Camus
1990 La forja de un rebelde (D)(G) Mario Camus
1983 Los desastres de la guerra (D) Mario Camus
1980 Fortunata y Jacinta (D) (G) Mario Camus
1976 Pasajes con figuras (D) Mario Camus
1976 Curro Jiménez (D) Mario Camus, Antonio Drove
Pilar Miró, Rafael Romero Marchent
Francisco Rovira Beleta
1974 Los Camioneros (D) Mario Camus
1973 Noelia y el wavalaooo (D) Mario Camus
1972 Si las piedras hablara (D) Mario Camus
1968 Cuentos y leyendas (D) Mario Camus

(D) - Reĝisoro; (G) - Scenaristo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sánchez Noriega, J.L. Mario Camus. Madrid: Cátedra, 1998.
  • Sánchez Noriega, J.L. Mario Camus. Oficio de director. Santander: Valnera, 2007.
  • Frugone, J.C. Oficio de gente humilde… Mario Camus. Valladolid: Seminci, 1984.
  • Martínez González, F. Cine y literatura en Mario Camus. Bilbao: Universidad del País Vasco, 1989 (edición policopiada).
  • Sánchez Noriega, J.L. Cine en Cantabria. Las películas de Mario Camus y los rodajes en Comillas. Santander: Tantín, 1994.