Marion Sigaut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Marion Sigaut naskiĝinta la 2an de junio 1950 en Parizo, estas franca historiistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj kvin unuaj libroj estas aŭtobiografiaj rakontoj, enkadre de la Israel-Palestinaj rilatoj. Ŝi pritraktas ankaŭ la Palestinan aferon.

Ŝia unua libro, Le Petit Coco rilatas ŝian familian dramon, en kiu ŝia israela sperto aperas incidente. Oni malkovras ke ŝi kreskis en Clamart, apud Parizo, kaj sekvis klasikajn lernojarojn en liceo François-Villon. Edukita en la katolika religio, ŝi batalis en la kristana studenta junularo.

Ŝi aliĝis al maldekstraj ideoj okaze de majo 68. Ŝi provis la kibucan sperton en 1971.

En 1991, dum la Golfa Milito ŝi eldonis ĉe Flammarion Les Deux Cœurs du monde, du Kibboutz à l’Intifada (La du koroj de la mondo, de la kibuco al Intifado), kiu rakontas ŝian amon por tiuj du popoloj kiujn ŝi renkontis.

Pro la peto de la katolika komitato kontraŭ la malsato kaj por la disvolviĝo, ŝi verkis ankaŭ verkon, pri la forgesitaj de la abolicio de la Sud-Afrika apartismo.

En 1999, ŝi aliĝis al la partio Debout la République (DLR) (Ekstaru La Respubliko) de Nicolas Dupont-Aignan, el kiu ŝi iĝis, en novembro 2012, nacia delegito de la vivforto de la franca lingvo.

Ŝi reprenis historiajn studadojn en 2001 kaj ricevis diplomon de tria ciklo en la universitato de Parizo VII, kaj sian diplomon de fakigo, kelkajn jarojn pli poste.

Loĝanta en Burgonjo, ŝi verkis ekde aŭtuno 2011 artikolojn de historia vulgarigado pri reĝa Absolutismo kaj ties opoziciantoj, De la centralisation monarchique à la révolution bourgeoise (De la monarkia centralizo al la burĝa revolucio) kaj historiajn romanojn. Ŝi eldonis en 2008, ĉe Jacqueline Chambon La Marche rouge (La ruĝa marŝo), de la senhelpaj infanoj de la ĝenerala hospitalo kiu rakontas, en kunteksto de sanga ribelo de indignitaj gepatroj, ŝian malkovron de la sekretoj de tiu laika kaj devota institucio, kiu kaŝus gigantan trafikon de malriĉaj infanoj. En marto 2010, ŝi eldonis ĉe Jacqueline Chambon Mourir à l’ombre des Lumières, l’énigme Damien, (Morti en la ombro de la Lumoj, la enigmo Damiens) pri Robert-François Damiens.

En decembro 2010 aperis Le Mystère du tableau de David (La mistero de la pentraĵo de David), romanforma provo pri la malapero de la pentraĵo de David, Les Derniers Moments de Michel Lepeletier (La lastaj momentoj de Michel Lepeletier). De la verkoj de Arnaud de Lestapis, la aŭtoro proponas ke la enketo diligentita de la Konvencio por retrovi la murdiston de Louis-Michel Lepeletier de Saint-Fargeau fakte maskas ŝtatsekreton. Ŝi faras ankaŭ kritikon de la nacia plano aplaŭdita notinde de Robespiero, ke ŝi priskribas kiel totalisma programo de la laborpuno de la infanoj de la Respubliko.

Membro de Egalité et Réconciliation (Egaleco kaj reamikiĝo), ŝi rezignis sian postenon de nacia deligito de Ekstaru La Respubliko pro la peto de Nicolas Dupont-Aignan kaj ŝi elektas resti kiel kritikanto de la klerismo kaj de Voltaire.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Ŝi ricevis la 26an premion Palestino – Mahmud Hamchari 1998 pro sia verko Mansour Kardosh, un juste à Nazareth (Mansur Kardoŝ, justa en Nazareto).

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Le Petit Coco, Sylvie Messinger, 1989. Aŭtobiografia rakonto.

Les Deux Cœurs du monde, du kibboutz à l’Intifada, (La du koroj de la mondo, de la kibuco al Intifada) Flammarion, 1991, aŭtobigrafia romanforma rakonto.

Traduko en germana, Das Herz Zweier Welten, Goldmann Verlag, Munkeno, 1992.

Russes errants sans terre promise, (Migrantaj rusoj sen promesita lando) L’Harmattan, 1994. Rakonto pri la migranto de miksaj paroj inter Israelo kaj la soveta imperio en dispartiĝo.

Libres Femmes de Palestine (Liberaj virinoj de Palestino), éditions de l’Atelier (eldono de l’Atelier), 1996. La invento de sana sistemo por la plej malriĉuloj.

Mansour Kardosh, un juste à Nazareth, (Mansur Kardoŝ, justa en Nazareto, eldono de l’Atelier, 1997. Biografio de unu el la unuaj pacistaj palestinaj batalantoj, muelisto en Nazareto en 1948.

Traduko de la libro en araba por la arabaj homaj rajtoj en Nazareto en 1998.

La Terre promise aŭ Sud-Africains, (La promesita Lando por la Sudafrikanoj) éditions de l’Atelier, 1999. Rakonto de la batalo de la forlasitoj post la abolo de la Apartismo.

La Marche rouge, les enfants perdus de l'Hôpital général, Parizo, Jacqueline Chambon ; Arles, Actes Sud, 2008. (ISBN 9782742774777)

Mourir à l’ombre des Lumières, l’énigme Damiens, Arles Actes Sud, 2010. (ISBN 9782742790159)

Le Mystère du tableau de David, Dijon, Éditions de Bourgogne, 2010. (ISBN 9782902650248)

• Du Kibboutz à l'intifada, Kontre Kulture, 2012. (ISBN 9782953988055)

• Russes errants sans terre promise, Kontre Kulture, 2012

  • De la Centralisation monarchique à la Révolution bourgeoise - L'Absolutisme royal et ses opposants, Kontre Kulture, 2014.
  • La Chasse aux Sorcières et l'Inquisition, Kontre Kulture, 2014.
  • Dominique Cartouche, la véritable histoire, kun Loïc Sergeat, Kontre Kulture, 2014
  • Voltaire - Une imposture au service des puissants, Kontre Kulture, 2014
  • Damiens, la véritable histoire, kun Loïc Sergeat, Kontre Kulture, 2015
  • La mort du Roi et les secrets de saint Fargeau, Kontre Kulture, 2015
  • Kun Alain Escada, Foi de dissidente, Civitas, 2016.
  • Antaŭparolo de Sous la Révolution, per G. Lenotre, kolekto « La Révolution française », Éditions Degorce, Munster, 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Persona retejo