Marion Tinsley

El Vikipedio, la libera enciklopedio

D-ro Marion Tinsley (la 3-an de februaro 1927 - la 3-an de aprilo 1995) estas konsiderata kiel la plej bonega ludisto de damludo. De 1950 al 1995, Tinsley venkis unuope ĉiujn turnirojn, en kiuj li partoprenis. Li partoprenis en naŭ mondĉampionaj matĉoj, kaj venkis ĉiujn kun komforta marĝeno. Li estis monĉampiono de 1955-1958 kaj 1975-1991. En sia tuta kariero de 45 jaroj, Tinsley malvenkis, preskaŭ nekredeble, la etan nombron de sep partioj kontraŭ homoj kaj du kontraŭ la komputila programo Chinook. En la fako de cerbaj ludoj (kiel ŝako, goo, ktp) la rekordo de Tinsley estas sen paralelo. Tinsley estis tiel proksima de perfekteco, kiel eblas por homo.

En aŭgusto de 1992, li venkis kontraŭ la komputila programo Chinook 4-2 (kun 33 egalvenkoj). En aŭgusto de 1994 estis organizata dua matĉo kontraŭ Chinook. Sed Tinsley rezignis post nur ses partioj (ĉiuj egalvenkoj) pro sanaj kialoj. Tinsley estis diagnozita kun pankreata kancero unu semajno poste, kaj mortis sep montatojn poste.

Tinsley estis doktoro de matematiko, kaj profesoro de matematiko en Florido.