Mariska Aggházyné Balló
Aspekto
| Mariska Aggházyné Balló | |
|---|---|
| |
| Persona informo | |
| Naskonomo | Balló Mária |
| Naskiĝo | 1-an de oktobro 1885 en Budapeŝto |
| Morto | 28-an de majo 1956 (70-jaraĝa) en Balatonalmádi |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Familio | |
| Patro | Ede Balló |
| Edz(in)o | Tibor Aggházy (en) |
| Infano | Mária Aggházy |
| Okupo | |
| Okupo | pentristo |
Mariska Aggházyné Balló [mariŝka aghAzinE balO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aggházyné Balló Mariska estis hungara pentristo. Ŝia patro estis Ede Balló, ŝia bopatro estis Gyula Aggházy (ambaŭ pentristoj).
Mariska Aggházyné Balló [1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1885 en Budapeŝto, ŝi mortis la 28-an de majo 1956 en Balatonalmádi.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mária Balló akiris diplomon en la Belarta Altlernejo en 1905. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Aggházy, Viktor Olgyai kaj Lajos Deák-Ébner. Ekde 1909 ŝi ekspoziciis en Arthalo Budapeŝto, poste ankaŭ en aliaj ekspoziciejoj. En 1911 ŝi edziniĝis, post 2 jaroj ŝi naskis filinon. Ŝi pentradis akvarelojn, aĵpentraĵojn, ĝenropentraĵojn.
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Nekonata virino
- Családi kör
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-01-30 per la retarkivo Wayback Machine


