Placo Marjah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marjah)
Placo Marjah
placo [+]

LandoSirio
SituoDamasko
- koordinatoj33° 30′ 46″ N, 36° 17′ 53″ O (mapo)33.5127777836.29805556Koordinatoj: 33° 30′ 46″ N, 36° 17′ 53″ O (mapo)

Placo Marjah (Sirio)
Placo Marjah (Sirio)
DEC
Placo Marjah
Placo Marjah
Map
Placo Marjah
Vikimedia Komunejo:  Marjeh Square [+]
vdr

La Placo Marjah (arabe ساحة المرجة / literumite: sāḥat al-Marjah), konata ankaŭ kiel "Placo de la Martiroj" (ساحة الشهداء sāḥat ash-Shuhadā’), estas placo en centra Damasko, Sirio, ĝuste ekster la muregoj de la malnova urbo. La Siria Ministerio de Interno havas siajn sidejojn ĉe tiu placo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Poŝtoficejo en la Placo Marjah en 1890.

La Placo estis konstruita de Otomanoj fine de la 19-a jarcento. Oni konstruis novajn poŝtoficejon kaj urbodomon tie uzante ŝtalon kaj cementon, novajn konstrumaterialojn en Damasko tiam.[1] La Otomanoj publike ekzekutis sep siriajn naciismajn aktivulojn sur la placo en la de tiam nomata Martira Tago, nome la 6an de majo 1916, kaj pro tio ĝi estas konata kiel "Placo de la Martiroj". Post Francio ekkontrolis Sirion, ili plue uzis la placon por la sama celo. Faĥri Hassan al-Ĥarrat, filo de la estro de la Granda Siria Ribelo nome Hasan al-Ĥarrat, estis pendumita tie en 1925–26.[2]

33° 30′ 46″ Nordo 36° 17′ 53″ Oriento / 33.5128 °N, 36.2980 °O / 33.5128; 36.2980 (mapo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Faedah M. Totah (2014). Preserving the old city of Damascus. Syracuse, NY: Syracuse University Press. (ISBN 9780815652625). p. 41.
  2. Sami M. Moubayed (2006). Steel & silk: men and women who shaped Syria 1900-2000. Seattle, WA: Cune. (ISBN 9781885942418). p. 359.